Pivoto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: da:Mortise og Tenon-samling
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: da:Tapsamling; cosmetic changes
Linio 9:
 
'''Ŝafta pivoto''' estas ekstrema parto de [[ŝafto]], kiu eniĝas en [[lagro]] kaj tie rivoluas.
* Plej ofta estas '''cilindra pivoto''', kiu devas havi adekvatan diametron kaj longon, por elteni la ŝarĝon kaj por ne triviĝi tro frue, eventuale por ke tro frue ne triviĝu la lagrokuseno, kaj la lubrikaĵo ne estu tro forte elpremata for de glitsurfacoj. Trie por ke la pivoto tro ne varmiĝu per frotado ĉe la premo kaj la perifera rapideco. Plie la frontaj cilindraj pivotoj estas streĉataj per flekso. Oni permesas certan plialtigon de temperaturo ĉe pivotoj kaj lagroj, kiuj ankoraŭ ne havas damaĝan efikon. La lagro mem kapablas forkonduki kaj disradii la estiĝintan varmon, sed la froto ne devas transpaŝi certan valoron.
* '''Globaj pivotoj''' ebligas baskulan movon ĝis certa angulo. La pivoto estas ŝtalo hardita, ĝia kuveto estas kutime bronza.
* '''Ringaj kaj piedaj pivotoj''' estas ŝarĝitaj en direkto de la akso, ili estas laŭakse portantaj pivotoj. Apoga faco de ambaŭ tiuj pivotoj estas ringa. Ĉe la pieda pivoto la mezon de apoga faco oni kavigas, ĉar en ĝi koncentriĝus la plej granda premo kaj la pivoto en tiu meza tuŝloko rajpus.
* '''K-profilaj pivotoj''' nomataj ankaŭ '''trirondaj pivotoj kaj ŝafto''', anstataŭas '''pivotojn kaj ŝaftojn folditajn''' kaj '''ŝaftojn kun lango'''. Ili povas esti '''cilindraj''' aŭ '''konusaj'''. Elira formo estas egallatera triangulo, el kies verticoj estis ĉirkaŭskribitaj arkoj de la profilo. La cilindra pivoto estas uzebla ankaŭ por ŝovebla uzo; en tiu kazo oni elektas proporcie malgrandajn arkojn.
 
[[Kategorio:maŝinojMaŝinoj]]
 
[[da:Mortise og Tenon-samlingTapsamling]]
[[de:Zapfen (Technik)]]
[[en:Mortise and tenon]]