Winona Ryder: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: az:Vaynona Rayder
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
En [[1985]], Winona kandidatiĝis por roli en la filmo ''Desert Bloom'' sed trafis rifuzon. Tamen ĝi ne riveliĝis tute senutila ĉar ŝin rimarkis la scenaristo kaj produktoro David Seltzer kaj li ŝin dungis por duaranga rolo en sia [[1986|1986-a]] filmo ''Lucas''. Kiam oni ŝin petis kiun nomon ŝi volis aperigi en la filmprezenton, Winona respondis ''Ryder'' ĉar muzikaĵo de [[Mitch Ryder]] aŭdeblis kiel sonfono. La sekvanta jaro, ŝi havigis al ŝi ĉefan rolon en [[Square Dance]], kies rakonto temas pri adolesko kiu kreas ponton inter du universoj: tradicia farmo en profunda kamparo kaj granda urbego. La filmo pridemandas kion plej influas onian sintenon: ĉu socia medio, ĉu etikaj demandoj aŭ genetika historio? La kaliforna [[gazeto]] taksis sian aktoradon de ''rimarkinda komenco''.
 
[[Dosiero:WinonaminaWinona Ryder.jpg|thumb|right|250px|Winona Ryder rolas [[Mina Harker]] En [[1991]] en [[Bram Stoker's Dracula]] de [[Francis Fordjulio Coppola]]2009.]]
 
Ŝi senkontesteble ŝuldas sian aktualan famon al la reĝisoro [[Tim Burton]], kiu elektis ŝin por roli en la fantasta komedio [[Beetlejuice]] en [[1988]]. Ŝia rolulo estas [[Goto (movado)|gotema]] junulino kiu elĵetas kaj spitas la konsumeman vivmanieron de siaj gepatroj kaj plezuras renkonti la fantomojn kiuj enestas ilian novan domon. Antaŭ denove roli junulinon kiu renkontpasas strangan estulon sub la direkto de Tim Burton en [[Edward Scissorhands]], Ryder ĉefrolis en la kulta, nigrhumura komedio [[Heathers]] kiu estas de multe rigardita kiel klasiko poradoleska filmo de la [[1980-oj]]. En tiu filmo, la aktorino akceptis roli sen ricevi salajron, pro ke la filmo pli facile estu finita. Okaze de ''Edward Scissorhands'' ([[1990]]), Winona renkontis [[Johnny Depp]], kiu fariĝos ŝian portempan [[koramiko]]n. Johnny eĉ surhavis [[tatuo]]n dum ilia rilato ''Winona forever'' (Winona ĉiame) . Post ilia disiĝo, Johnny mallongigos la mesaĝon al ''Wino forever'' (Vindrinkemulo ĉiame).