Vilhelmo Marshal (1-a grafo de Pembroke): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: cy:William Marshal, Iarll 1af Penfro; cosmetic changes
Linio 2:
'''Vilhelmo Marshal (1-a grafo de Pembroke)''' (n. [[1146]], m. la [[14-an de majo]] [[1219]]) estis angla batalisto kaj politikisto kiu estis regento de [[Anglio]] dum la frua regado de [[Henriko la 3-a (Anglio)|Henriko la 3-a]].
 
== Gepatroj ==
Vilhelmo estis pli juna filo de [[Johano Marshal (grafo Marshal)]] kaj Sibila, fratino de Patriko (1-a grafo de Salisbury).
 
== Frua vivo ==
Dum la longa enlanda milito de la regado de [[Stefano (Anglio)|Stefano]], Johano Marshal unue subtenis [[Matilda (Anglio)|Matilda]]. Li konstruis kastelon proksime al [[Newbury (Berkshire)]]. Tie en 1152 Stefano sieĝis lin. Li promesis cedi la kastelon, kaj Stefano retenis lian ses-jaran filon Vilhelmon kiel otaĝo. Kiam Johano rompis sian promeson, Stefanon minacis pendumi Vilhelmon antaŭ la kastelo se Johano ne tuj cedus ĝin. Laŭdire Johano respondis, "Faru tion: mi ankoraŭ posedas la martelon kaj amboson por forĝi pluajn - kaj pli bonajn - filojn!" Tamen fine Stefano tro kompatis Vilhelmon por pendumi lin.
 
== Kavaliro ==
Vilhelmo eniris la sekvantaron de malgrava nobelo en [[Normandio]] antaŭ ol eniri tiun de sia onklo Patriko de Salisbury. Li militis en Francio. En 1167 li kavaliriĝis. En 1168 Patriko estis embuske mortigata de [[Guy de Lusignan]], kaj Vilhelmo kaptiĝis. [[Eleonora de Akvitanio]] elaĉetis lin, kaj li komencis sukcesege partopreni turnirojn: tiel li gajnis multe da enspezoj. Ŝajne li turniris ĉirkaŭ 500 fojojn dum sia vivo, kaj neniam malvenkis.
 
== Favorato de anglaj reĝoj ==
Vilhelmo revenis al la kortego de [[Henriko la 2-a (Anglio)|Henriko la 2-a]], kaj helpis tiun subpremi ribelojn de liaj filoj. En 1189 li senĉevaligis la estontan [[Rikardo la 1-a (Anglio)|Rikardon la 1-an]] dum bataleto. Tamen Rikardo klare ne sentis rankoron pri tio: post sia surtroniĝo, Rikardo kore bonvenigis Vilhelmon al sia kortego, kaj, en 1189, aranĝis lian geedzigon al Isabel de Clare, kiu estis la filino de [[Richard de Clare (2-a grafo de Pembroke)]] kaj la dua plej riĉa heredintino de Anglio. Tiel Vilhelmo akiris vastajn bienojn kaj la titolon "grafo de Pembroke".
 
Linio 20:
Sur sia mortlito en 1199, Rikardo nomumis Vilhelmon guberniestro de [[Rueno]] kaj gardisto de la reĝa trezoro ĝis la surtroniĝo de Johano.
 
== Regado de Johano ==
Komence di lia regado, Vilhelmo subtenis Johanon, sed ili kverelis post kiam Vilhelmo omaĝis al [[Filipo la 2-a (Francio)]] pro siaj normandaj bienoj. Pro tio, en 1207 Vilhelmo iris al siaj bienoj en [[Leinster]], kaj li restis en [[Irlando]] ĝis 1212, kiam Johano venigis lin por militi kontraŭ la [[Kimrio|kimroj]].
 
Dum la posta militado inter Johano kaj liaj baronoj, Vilhelmo subtenis la reĝon, kaj estis li kiu reprezentis Johanon dum la diskutoj kiuj kondukis al la [[Magna Carta]] en 1215.
 
== Regento ==
Johano komandis Vilhelmon certigi ke lia naŭ-jara filo [[Henriko la 3-a (Anglio)|Henriko]] heredu la tronon. Tion Vilhelmo ja faris, kaj la reĝa konsilio nomumis lin regento. Malgraŭ sia maljuneco (li havis ĉirkaŭ 70 jarojn), Vilhelmo energie kaj sukcese militis kontraŭ la franca reĝo (kiu invadis Anglion) kaj ribelantaj anglaj nobeloj. Li reeldonis la [[Magna Carta]].
 
== Morto ==
Februaron 1219 Vilhelmo grave malsanis. Sur sia mortlito li formale iĝis [[templanoj|templano]], tiel plenumante ĵuron kiun li faris dum reĝo Rikardo krucmilitis. La 14-an de majo li mortis ĉe [[Caversham (Berkshire)]], kie li posedis bienon. Li entombiĝis en la [[Templana Preĝejo (Londono)]].
 
== Idoj ==
Vilhelmo kaj Sibila havis dek idojn:
* [[Vilhelmo Marshal (2-a grafo de Pembroke)]] (1190-1231)
Linio 47:
 
{{DEFAULTSORT:Marshal, Vilhelmo (1-a grafo de Pembroke)}}
 
[[Kategorio:Anglaj grafoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1146]]
Linio 54 ⟶ 55:
 
[[cs:Guillaume le Maréchal]]
[[cy:William Marshal, Iarll 1af Penfro]]
[[de:William Marshal, 1. Earl of Pembroke]]
[[en:William Marshal, 1st Earl of Pembroke]]