Ŝibalba: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Xibalbá''' aŭ Xib'alb'a esperantigita kiel Ŝibalba estas loko de la [[majaa mitologio]], priskribita kiel subtera mondo regata de la spiritoj de la malsano kaj morto, kaj ne kiel la kristana infero kiel pensis la unuaj religiaj misiistoj. En la [[17-a jarcento]] tradicie oni situigis ĝin en iu kaverno de [[Alta Verapaz]], proksime de [[Cobán]], [[Gvatemalo]]. En 2010 grupo de meksikaj arkeologoj trovis ĝin en [[Jukatano]]. En la enirejo de la groto estis majaaj skriboj kiuj indikis la eniron en la majaan transmondon.
 
Laŭ [[Popol Vuh]], la junaj dioj ĝemeloj [[Hunahpu kaj Iŝbalanke]] eniris en Ŝibalban, tie ili travivis plurajn suferojn, estis mortigitaj ĉe ŝtiparo kaj en la kvina tagpotago post la morto resurektis konvertitaj unue en fiŝoj, poste en malriĉulo.
 
Laŭ la menciita libro, Ŝibalba havas plurajn turmentlokojn konsistantaj el domoj: domo de la [[mallumo]], de la [[tranĉilo]]j, de la [[jaguaro]]j, de la [[vesperto]]j, de la frosto kaj aliaj nur sciigitaj. Ĝi estas regata de du superaj juĝistoj [[Hun-Kame]] kaj [[Vukub-Kame]] kiuj trompis la patrojn de la ĝemeloj. La ĝemeloj venĝas sin kaj mortigas la Sinjorojn de Ŝibalba.