Dalian: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: zh-yue:大連
+files
Linio 1:
[[File:Friendship Square in Dalian (view from 25 th floor).jpg|thumb|250px|right|Friendship Square in Dalian (view from 25 th floor)]]
'''Dalian''' estas industria, komerca kaj turisma urbo en la Nordoriento de [[Ĉinio]]. Danke al sia favora geografia situo, agrabla klimato kaj belaj ĉemaraj pejzaĝoj, ĝi altiras al si sennombrajn turistojn ĉinajn kaj alilandajn. Ĝi estas tre grava havenurbo de Ĉinio.
 
== Parko Xinghai ==
[[File:Xinghai Square (Dalian)-2.jpg|thumb|250px|right|Xinghai Square in Dalian]]
En Dalian estas dek famaj pitoreskejoj. Unu el ili troviĝas ĉe la golfo [[Xinghai]]. Tie estas [[parko]] kun la sama nomo de la golfo. Ĝi konsistas el ĝardeno kun areo de 150 mil kvadrataj metroj kaj arkforma ĉemara banejo 800 metrojn longa. En la ĝardeno estas pavilonoj kaj aliaj pejzaĝoj, kiuj estas ligitaj per rulŝtonaj vojoj. Ĉe ĝiaj orienta kaj okcidenta ekstremoj estas klifoj, de tie oni povas ĝui la krispajn ondojn kaj belajn pejzaĝojn unuigantajn la ĉielon kun la maro. Ĉe la orienta monteto estas groto. Oni povas malsupreniri laŭ la ŝtuparo, kaj trapasinte la profundan valon, oni povas tuj tuŝi maron. La strando estas ebena, akvo milda kaj neprofunda. Somere la parkon vizitas sennombraj turistoj.