Heitor Villa-Lobos: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Darkicebot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sh:Heitor Villa-Lobos
Linio 13:
Denove en [[Rio-de-Ĵanejro]] en [[1907]], Villa-Lobos provis sensukcese submeti sin al disciplino de tehnika instruado pri [[komponado]]. Tial li inskribis sin ĉe ''Nacia Instituto de Muziko'' kaj ĉeestis harmoniajn lecionojn kun [[Angelo França]] kaj komponado kun Frederico Nascimento, ambaŭ sufiĉe konitaj instruistoj tiam. Lia orgojla temperamento kaj abundega imagopovo, kune kun tiu kreiva eksperto, kiun li jam havis, devigis forlasi la klasojn post mallonga tempo, kvankam li prenis miron el siaj instruistoj, aparte de [[Francisco Braga]] ([[1868]]-[[1945]]), kiu daŭre helpis kaj konsilis lin tra tiuj fruaj jaroj de lia kariero. Li studis la metodon pri komponado de [[Vincent d'Indy]] kun granda intereso, kaj tiu donis al li gvidon por kreivo lia. Aldone, li legis avide partiturojn de grandaj majstroj, el [[Bach]] al [[Chopin]], kaj ankaŭ de grandaj [[majstro]]j pri gitaro, kiel [[Fernando Sor]] ([[1778]]-[[1839]]), [[Ferdinando Carulli]] ([[1779]]-[[1841]]), [[Mateo Carcassi]] ([[1792]]-[[1841]]) kaj [[Mauro Giuliani]] ([[1781]]-[[1829]]).
 
La sekvantan vojaĝon Villa-Lobos iris al Centra Regiono, kaj post tiam li iris al Norda denove. En ŝtato [[Bahio]] li aŭskultis Debussy unuafoje. Lia muziko ne impresis lin tre multe, kaj li bezonis, ke Rubinstein, kiun Villa-Lobos konis kelkajn monatojn poste -kiam li revenis al Rio de Ĵaneiro- malkovru al li ĉiujn sekretojn el tiu nova muziko. Verŝajne Villa-Lobos neniam antaŭe studis novajn verkojn de [[SchoenbergArnold Schönberg]] kaj [[Stravinsky]], kaj tial liaj ĝistiamajn eksperimentojn oni povas konsideri spontaneaj kaj naturaj.
 
Koncerto je ĉambro de [[Jornal do Commercio]] la 13-an de novembro de [[1915]] prezentis kelkajn komponaĵojn siajn: la ''Pianan Triopon 1-an, Sonaton 2-an por violono kaj piano, la Valson ŝercan por piano sola, Lulkanton por violonĉelo kaj piano'', kaj kelkajn kantojn oni ludis ricevante disputitajn opiniojn. Postaj programoj sekvis je regulaj intertempoj, kiuj portis la komponiston al publika atento. En [[1917]] li verkis sian ''Sesopon Mistikan'' (''Sexteto Místico''), kiu reprezentas lian serĉadon de nova lingvaĵo. Villa-Lobos ankoraŭ gajnis sian vivon ludante violonĉelon, sed li komponis pli kaj pli. Lia ''Choro 1-a'', verkita en [[1920]], signifas la komencon de sia matureco rilate al gitara muziko. Ankaŭ lia populareco kreskis multe post la [[Semajno de Arto Moderna]] de [[1922]], kvankam ĝi estis la plej disputita arta evento dum la unua duonjarcento brazila.