Vyšehrad: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+foto, Commons
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
Precipe vidindaj estas: ''La preĝejo de Sta Petro kaj Sta Paŭlo'' - origine romanika baziliko, rekonstruita en tempo de [[Karolo la 4-a]]. Sian nuntempan novgotikan aspekton ĝi ricevis en la jaroj [[1885]]-[[1887]]. En la jaro [[1889]] estis en la ''tombejo de Vyšehrad'' (eniro dekstre de la preĝeja fronto) fondita maŭzoleo "Slavín", enterigejo de elstaraj personoj de la ĉeĥa nacio. Konstruis ĝin arkitekto A. Wiehl, la skulptaĵo estas de J. Maudr. - Kiel unua estis tie entombigita la poeto [[Julius ZEYER]]. En Slavín ripozas ankaŭ la skulptistoj [[Josef Václav MYSLBEK]] kaj J. Štursa, la pentristoj V. Hynais kaj [[Václav ŠPÁLA]], la mondfama ĉeĥa violonisto [[Jan KUBELÍK]], la verkistino [[Marie PUJMANOVÁ]] kaj aliaj. - El tiuj, kiuj troviĝas en la apuda tombejo, estu nomataj almenaŭ: la komponistoj [[Bedřich SMETANA]] kaj [[Antonín DVOŘÁK]], la pentristo [[Mikoláš ALEŠ]], la verkistino [[Božena NĚMCOVÁ]], la verkistoj [[Jan NERUDA]] kaj [[Karel ČAPEK]], la poeto [[Vítězslav NEZVAL]], la violonvirtuozoj J. Slavík kaj F. L. Ondříček.
 
La nuntempa parko estiĝis sur loko de la origina princa, poste reĝa kastelo. Hodiaŭ troviĝas tie statugrupoj fare de J. V. Myslbek (origine sur la ponto de Palacký) - kun temoj el la antikvaj malnovaj ĉeĥaj mitoj. La tiel nomata ''Banejo de Libuŝa'', la ruino sur la rokaĵo, ĉirkaŭteksita de legendoj pri la princino [[Libuŝe]], prapatrino de la [[Přemyslidoj]], devenas nur el la gotika epoko. El romanikaj monumentoj konserviĝis apud la malnova dekanejo en Soběslav-strato ''restaĵoj de baziliko de Sta Laŭrencio'' el la dua duono de la II-a jarcento. Enkadrita en la fortikaĵo staras romanika ''rotondo de Sta Marteno'', piece renovigita en la jaro [[1878]]. Pli malproksime staras la t. n. ''Leopolda pordego'' el la [[17-a jarcento]], kondukanta al la ekstera fortikaĵo. Ĉi tie oni vidas restojn de malfrugotika pordego "Špička" ("la pinto"). En la direkto al Pankrác fer-masfermas la fortikaĵon la t. n. ''Tábor-pordego'' ("Táborská brána") el la mezo de la [[17-a jarcento]]. - Vyšehrad kun sia pentrinda situo sur la rokaĵo leviĝanta super la rivero fariĝis loko, kiun koncernas granda parto de la rakontaĵoj el la ĉeĥa mitologio. Unu el la plej konataj estas la legendo pri Horymír.
 
[[Horymir]]