Praskovia Kovaljova: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: sv:Praskovja Kovaljova-Zjemtjugova; cosmetic changes
Linio 1:
[[ImageDosiero:ZhemchugovaSamnites.jpg|thumb|right|Portreto de '''Praskovia Kovaljova-Ĵemĉugova''' en scena kostumo por ''La edziĝfestoj de Samaritanoj'' far André Grétry]]
[[FileDosiero:Ostankino19.JPG|thumb|left|Ostankino]]
'''Praskovia KOVALJOVA''' (ruse '''Прасковья Ивановна Ковалёва-Жемчугова''') estis fama [[aktorino]] en [[Rusio]]. Ŝi naskiĝis la [[31-an de julio]] [[1768]] en vilaĝo ''Berezino'', [[Jaroslavla provinco]] de [[Rusio]]. Ŝia patro, ''Ivano Kovaljov'' estis servutulo de la grafo [[Ŝeremetev]] kaj laboris kiel forĝisto.
[[ImageDosiero:Sheremetev.jpg|thumb|grafo Nikolao Petroviĉ Ŝeremetev'' ĉ.1803]]
 
Kiam '''Praskovia''' iĝis sepjaraĝa, ŝin oni alveturigis en ''Kuskovo''-n, kie en la submoskva bieno de la grafo funkciis la teatro. Oni komencis instrui la knabinon kiel estonta aktorino. Pro denaska talento kaj bela voĉo ŝi jam post du jaroj debutis sur la sceno kun granda sukceso. Iom post iom ŝi scipovis bone ludi klavicenon kaj harpon. Ŝi ankaŭ ellernis la italan kaj la francan lingvojn. Baldaŭ ŝi iĝis la primadono de la teatro, kiu precipe furoris en la grafa palaco [[Ostankina bieno|"Ostankino"]]. La spektaklon ''"La edziĝfestoj de Samaritanoj"'', en kiu ŝi ĉefrolis, eĉ alveturis spekti la imperiestrino [[Katerino la Granda]].
[[FileDosiero:Moscow, New Year in the Sklif.jpg|thumb|left|centra enirejo de la malsanulejo]]
Surscene oni kromnomis ŝin ''Ĵemĉugova – (Perla)'', pro tiamaj kutimoj. La grafo [[Nikolao Petroviĉ Ŝeremetev|Nikolao Ŝeremetev]] enamiĝis al ŝi kaj neniel sukcesis malvarmigi sian pasion. En [[1798]] li formale liberigis ŝin mem kaj ŝiaj gefamilianoj de servuteco. La [[6-an de novembro]] [[1801]] en la moskva preĝejo de Simeono Stolpnik okazis sekreta geedziĝo de la grafo kaj lia eksa servutulino.
 
Post ilia translokiĝo al [[Sankt Peterburgo]], kiu estis tiam la ĉefurbo de [[Rusia Imperio]], '''Praskovia''' grave malsaniĝis. Tamen ŝi sukcesis naski la [[3-an de februaro]] [[1803]] filon, kiun oni baptis kiel ''Dimitrio''. Bedaŭrinde la patrino ne vartis sian bebon, ĉar ŝi la [[23-an de februaro]] [[1803]] mortis. Tre ĉagreniĝinta edzo ordonis por bona memoro pri lia amata edzino konstrui malsanulejon por malriĉuloj kaj mizeruloj, kiu funkcias ĝis nun.
 
== Eksteraj ligoj ==
* http://intv.ru/view/?film_id=68062&playNow=1 filmo "Grafino Ŝeremeteva" {{ru}}
 
{{DEFAULTSORT:Kovaljova, Praskovia}}
 
[[Kategorio:Rusiaj aktoroj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1768]]
Linio 21 ⟶ 22:
[[en:Praskovia Kovalyova-Zhemchugova]]
[[ru:Жемчугова, Прасковья Ивановна]]
[[sv:PraskoviaPraskovja KovalyovaKovaljova-ZhemchugovaZjemtjugova]]