Tridekjara Milito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: fy:Tritichjierrige Oarloch
Linio 25:
Eksplodilo por la granda milito estis fine la ribelo de la ĉefe protestantaj bohemiaj etatoj en 1618. Disputante pri la uzado de preĝejo en la bohemia vilaĝo Braunau, la firme katolika, kontraŭreformaciema Arkiduko kaj Reĝo de Bohemio [[Ferdinando la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Ferdinando la 2-a]] nuligis privilegion, kiu donis al la protestantoj en [[Bohemio]] religian liberecon. Ferdinando estis cetere elektota en 1619 al Imperiestro.
 
La ribelantoj en majo 1618 montris sian protestemon je tradicia bohemia speco de protesto, ili ĵetis du imperiestrajn reprezentantojn kaj sekretarion el fenestro de la Praga Kastelo. La reprezentantoj travivis la falon; katolika-flanke oni interpretis tion kiel dian helpon. Postaj epokoj inventis la miton, ke ili travivis pro fali sur sterkamason. Tiu Dua Praga Elfenestrigo je 23-a de majo 19181618 nuntempe estas konsiderata la eksplodilo de la milito.
 
La bohemiaj etatoj atentigis pri malnova rajto mem elekti sian reĝon, kaj en 1619 ili deklaris Ferdinandon sentronigita. Anstataŭ li, ili elektis la princon-elektiston [[Frederiko la 5-a (Palatinato)|Frederiko la 5-a]] de [[Palatinato]], la estron de la Protestanta Unio. 23-jara Frederiko akceptis fine la elektiĝon, sed ne ricevis la esperitan militistan subtenon de la Unio. Tamen Frederiko eniris Pragon, ĉar li esperis ankaŭ pri la subteno de kalvinistoj, ekzemple Nederlando kaj lia bopatro, reĝo [[Jakobo la 1-a (Anglio)|Jakobo la 1-a]] de Anglio. Sed ankaŭ tiuj esperoj ne plenumiĝis, tiel ke Frederiko estis reĝonta malpli ol unu jaron en Prago; la historio nomas lin "Vintra Reĝo".