Renminbio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Amirobot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fa:رنمینبی
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
{{polurinda}}
'''Renminbi''' estas la unika leĝa mono en Ĉinio ([[juano]]). De 1948, en kiu estis emisiita la unua serio de Renminbi, oni jam emisiis 4 seriojn da monbiletoj. La nunaj monbiletoj estas de la 3-a kaj 4-a serioj emisiitaj en 1962 kaj 1987. Unu el la portretoj sur la monbileto en valoro de 100 juanoj estas de Mao Zedong (dekstre). Kaj la aliaj tri estas de Zhou Enlai, Liu Shaoqi kaj Zhu De (la dua, tria kaj kvara de dekstre). Dum la Nov-demokratia Revolucio de Ĉinio, por renversi la regadon de la feŭda sistemo kaj la registaron de militaristoj kaj forpeli la japanajn invadantojn el Ĉinio, ili gvidis la ĉinan popolon en malfacila batalo. Zhu De estis ne nur fondinto, sed ankaŭ komandanto de la ĉina popola armeo. Tial oni kutime nomis lin ĉefkomandanto Zhu. Liu Shaoqi estis gvidanto de la ĉina laborista movado. Krom milita laboro, Zhou Enlai gvidis ankaŭ laboron de la Komunista partio de Ĉinio en la regiono okupita de Kuomintango. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio Mao Zedong laboris kiel prezidanto de la Komunista partio de Ĉinio, Zhou Enlai — kiel ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Zhu De — kiel prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj Liu Shaoqi — kiel prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko. Ili gvidis la ĉinan popolon en la socialisma konstruado.