Akordo (muziko): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Akordo''' aŭ '''konsoneco''' estas grupo de almenaŭ tri [[tono]]j sonantaj samtempe. Ekzemple, simpla maĵora konsoneco estas la unua, la tria, kaj la kvina noto de la gamo. Ekzemple do maĵoro estas la konsoneco de '''Do-Mi-So'''.
 
== specoj de akordoj ==
 
Ekzistas kelkdekoj specoj de akordoj uzataj en muziko. La plej uzataj estas:
 
=== Maĵora akordo ===
 
vidu antaŭe.
 
=== Minora akordo ===
 
estas la unua, tria kaj kvina noto de la minora gamo. Ekzemplo: '''La-do-mi'''.
 
=== Dominantseptakordo ===
 
la plej ofta septakordo (por tio nomata ofte simple septakordo) - la unua, tria, kvina kaj sepa noto kalkulante el kvina noto de la ĉefa gamo - maĵora aŭ harmonia minora gamo.
Ekzemploj: ĉefa tonalo '''Do-maĵoro''', la septakordo estas '''So-Ti-re-fa'''; ĉefa tonalo '''La-minoro''', la septakordo estas '''Mi-So#-Ti-re'''. La septakordo emas ŝanĝiĝi en melodio en ĝia ĉefa akordo. Ekzemple So-Ti-re-fa ofte transiras en do-maĵoron (aŭ do-minoron), Mi-So#-Ti-re ofte transiras en La-minoron (aŭ La-maĵoron). Iufoje la dominantseptakordo transiras en alian dominantseptakordon, kiu siavice transiras en minoran aŭ maĵoran akordon.
 
=== Minora septakordo ===
 
la unua, tria, kvina kaj sepa noto kalkulante el kvina noto de la ĉefa gamo - natura aŭ melodia minora gamo. Ekzemplo:
'''Mi-So-Ti-re''' kun la ĉefa tonalo La-minoro. La minora septakordo emas transiri en la ĉefan minoran akordon. Ekzemple Mi-So-Ti-re kutime transiras en La-minoron.
 
=== Naŭtakordo ===
 
la plej ofta naŭtakordo estas dominantseptakordo kun aldonita naŭa noto. Ekzemplo: '''La-do#-mi-so-ti<-''' por ĉefa akordo Re-maĵoro. Naŭtakordo emas transiri en dominantseptakordon, kiu siavice transiras en maĵoran aŭ minoran akordon.
 
=== Pligrandigita kaj malpligrandigita trisono ===
 
estas uzataj precipe en ĵazo. Pligrandigita trisono konsistas el du grandaj tritoj. Ekzemplo: '''Do-Mi-So#'''.
Malpligrandigita trisono konsistas el du malgrandaj tritoj. Ekzemplo: '''Ti-re-fa'''.
 
== Proverbo ==