Esperanto-Asocio de Britio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Drynet (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Esperanto-Asocio de Britio''' (EAB) estas la plej granda [[Esperanto-asocio]] en tiu lando. Ĝi fondiĝis en [[1976]] kiel registrita bonfara asocio surbaze de [[Brita Esperanto-Asocio]]. EAB tiel estas la heredanto de la iama BEA, kiu fondiĝis en 1904, kaj rigardis la jaron 2004 kiel ĝia propra centjariĝo.
 
Ekde 2001 kiam ilia financa situacio igis ilin vendi sian londonan oficejon, la sidejo de EAB troviĝas en la vilaĝo de [[Barlastono]] (angle: Barlaston), kelkaj kilometroj sude de la urbo de [[Stoke-on-Trent]], en [[West Midlands|Okcidentmezlanda Anglio]]. Ĝi havas rilaton kun la apuda [[Wedgwood Memorial College]], kiun ĝi uzas por kursoj kaj kunvenoj. La Biblioteko Butler (kiu enhavas la kolekton de Montague Butler) ankaŭ troviĝas en la samaj konstruaĵoj.
 
EAB eldonas du revuojn:
 
* '''EAB Ĝisdate''' - (pli ofte konata kiel ĝia angla nomo "Update") kiu enhavas novaĵojn kaj diversajn artikolojn kaj en Esperanto kaj la angla;
* '''[[La Brita Esperantisto]]''' - literatura kaj kultura revuo, tute en Esperanto. Ĝi enhavas bildojn.
 
EAB ankaŭ eldonas la '''Manlibro'''n (angle: Handbook) kiu enhavas informojn pri diversaj esperantistoj kaj grupoj.