La Faraono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Szgyg (diskuto | kontribuoj)
e mi korektis nur skriberaron
Linio 9:
El la pola al Esperanto tradukis ĝin [[Kazimierz Bein]] (Kabe). Ĝi aperis en [[1907]] ĉe [[Hachette]] en [[Parizo]] (tri volumoj, entute 630 paĝoj). La dua ŝanĝita eldono aperis en [[1912]], do jaron post la kabeiĝo de Kabe, la tria en 1925-1926, la kvara [[1957]] ĉe [[Eldonejo Polonia]] en [[Varsovio]] (senŝanĝa represo de la 2-a kaj 3-a eldonoj). La unua eldono lingve iom varias de la ceteraj. Plej konata eble estas, ke la vorto "balko" el la unua eldono estis anstataŭigita per "[[trabo]]" en la dua<ref>[[Bernard Golden|Golden, Bernard]]. La historio de du malnovaj neologismoj en Esperanto: ′Balko′ kaj ′desaponti′. En: Espero (Koreo) 11-a jaro 1986, n-ro 4 (73), p. 10-11. </ref> (kaj tiel en ĉiuj sekvaj senŝanĝe).
 
La traduko estas konsiderata esti entute modela, klasika stilo, unu el la plej famaj verkoj en Esperanto. Verkita nur 20 jarojn post la publikigo de la [[Unua Libro]] ĝi ankoraŭ hodiaŭ impresas kaj fakte ĝi forte influis postajn orginalajnoriginalajn kaj tradukajn verkojn de Esperanto. Post pli ol cent jaroj la lingvaĵo tamen ŝanĝiĝis pri multaj detaloj. "Ramzes" fariĝis "[[Ramseso]]" ([[PIV]]), "Egipton" oni nun nomas "[[Egiptio]]", "Teboj" nomiĝas "[[Tebo]]" ktp. Akuzativo por indiki la direkton ("revenis Tebojn") nuntempe efikas eksmoda ("revenis al Tebo") k.m.a.
 
En 1980 aperis bildstria libro surbaze de la traduko de Kabe.