Historio de Unuiĝinta Reĝlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ariadne (diskuto | kontribuoj)
Linio 106:
 
=== Parlamento ===
{{ĉefartikolo|Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando}}
[[Dosiero:Magna Carta.jpg|thumb|right|220px|Magna Carta]]
Johano ne obeis la dokumenton konsekvence kaj la intercivitanan militon malhelpis nur lia morto en la jaro [[1216]]. Lia filo [[Henriko la 3-a (Anglio)|Henriko la 3-a]] havisaĝis nur 9 jarojn kaj tiel li estis de komence sub kontrolokontrolita de nobeloj avancigitaj per La granda dokumento de liberecoj. Kiam li fine kapablis memstare regi, li memkompreneble evitis al la entrudiĝema nobelaro, kaj kiel konsilantojn li elektis siajn eksterlandajn amikojn. Li gvidis multekostan militon por subteni la papon sur [[Sicilio]] kaj en Francio, kio memkompreneble ne plaĉis al la nobelaro. Eksplodis la intercivitana milito, kaj gvidanto de la nobeloj [[Simon de Montfort]] transprenis en la jaro [[1258]] regadon elektinte konsilantaron de nobeloj - li nomigis ĝin '''[[parlamento]]'''. La parlamento administris la reĝan financadon kaj Henriko devis rezigni de siaj konsilantoj. La nobelaro kaj la urbanoj konsentis kun la nova sistemo, ĉar ĝi liberigis ilin de la pezaj impostoj, kiujn Henriko ŝargis por la financado de la milito. Sed kelkaj nobeloj restis fidelaj al Henriko. En [[1265]] li venkis Montforton, sed li konservis certa ekvilibron inter la reĝo kaj la nobelaro. Post li surtroniĝis lia filo [[Eduardo la 1-a]]. Li perfektigis parlamenton de Montfort, kiu ja povis eldoni leĝojn kaj politikajn decidojn, sed la nobeloj ne kapablis sekurigi en ĝi sufiĉon da mono. Tio eblis sole per plialtigo de impostoj, sed por tio estis bezonata konsento de tiuj, al kiuj rilatis tio. Tial Eduardo establis la duan kameron de la parlamento - asembleon de reprezentantoj. Estis en ĝi reprezentita malpli alta nobelaro, kavaliroj kaj ankaŭ urbanoj. Ĉiu graflando havis du reprezentantojn, kiuj estis devigitaj akcepti plialtigon de impostoj. Similaj parlamentoj funkciis ankaŭ en aliaj landoj, sed la angla estis escepta, ĉar estis reprezentitaj en ĝi ĉiuj tavoloj de la socio. La kunlaborado inter ili estis grava por plua funkciado de la monarkio.
 
=== Ribelo ===