Emily Davies: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ariadne (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Ariadne (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 5:
Emily Davies naskiĝis la 22-a aprilo 1830 en [[Southampton]], [[Hampshire]] de reverendo John Davies kaj de Mary Hopkinson. La familio baldaŭ transloĝiĝis al [[Gateshead]], [[Durham]]. Ŝi havis tri fratojn, kiuj ĉiuj ĉeestis internulejojn. La plej aĝa, John Llewelyn, ĉeestis la [[Universitato de Kembriĝo]]. Dume, Davies estis hejminstruita, kiel multaj knabinoj en tiu epoko.
 
En 1854, Davies renkontis [[Elizabeth Garrett Anderson|Elizabeth Garrett]] en [[Londono]]. Garrett renkontigis Davies kun du junaj feministoj [[Barbara Leigh Smith Bodichon|Barbara Leigh Smith]] kaj [[Bessie Rayner Parkes]]. En 1861, post la morto de ŝia patro, Davies transloĝiĝis al [[Londono]] kaj fariĝis redaktoro de la feminista revuo ''The Englishwoman's Journal'' (Ĵurnalo por anglinoj). Ŝi konsideris studi [[medicino|medicinon]] sed decidis ke tio ne eblos, pro ŝia malbona frua eduko. Ŝi anstataŭ decidis kampanji por plibonigi edukoŝancojn por aliaj virinoj.
 
Davies neniam edziniĝis kaj naskis neniujn infanojn.
Linio 15:
Davies unue kampanjis por ke virinoj estos permisita studi ĉe la [[Universitato de Londono]], la [[Universitato de Oksfordo]] kaj la [[Universitato de Kembriĝo]]. Ŝi ankaŭ kampanjis por ke knabinoj rajtos esti ekzamenita de la [[Universitato de Kembriĝo]]. En 1864, ŝi sukcesis persvadi la ''Schools Enquiry Commission'' (Enketa komisiono pri lernejoj) enketi pri eduka neegaleco inter inaj kaj viraj lernantoj. Ŝi ankaŭ verkis en 1866 libron, ''The Higher Education of Women'' (La altnivela eduko de virinoj).
 
Kun aliaj feministoj, aparte [[Barbara Leigh Smith Bodichon]], Davies kolektis sufiĉe da mono por fondi nurvirina kolegio. Ĝi unue malfermis en 1868 en [[Hitchin]], [[Hertfordshire]], kiel la ''College for Women'' (Kolegio por virinoj), estrita de [[Charlotte Speir Manning]]. En 1873 ĝi translokiĝis al vilaĝo de Girton, ĉirkaŭ kvar kilometroj el [[Kembriĝo]], kie ĝi estis renomigita kiel [[Girton College (Kembriĝo)|Girton College]]. La kolegio unue ne membris la [[universitato de Kembriĝo|universitaton de Kembriĝo]] - ĝi membris la universitaton ekde 1940, sed lernantoj de Girton ne rajtis plene membri la universitaton ĝis aprilo 1948. Davies estris la kolegion de 1873 ĝis 1875. Poste, ĝis 1904, ŝi estis sekretario de la kolegio.
 
Kiel edukisto, Davies estis konservema kaj tradiciema kaj ofte malkonsentis kun ŝia kolego, la pli radikala Bodichon. Davies volis ke lernantoj studos matematikon kaj klasikajn fakojn, ŝi preferas rigoran disciplinon por lernantoj, kaj ŝi insistis ke la kolegio aliĝis al la [[Eklezio de Anglio]].