Johana (papino): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ko:여교황 요한나; cosmetic changes
Linio 2:
Okaze de '''Papino Johana''' temas pri [[persono]], pri kiu ankoraŭ hodiaŭ ne estas klare, ĉu ŝia [[ekzisto]] estas [[legendo]] aŭ havas ian [[historio|historian]] kernon.
 
=== La legendo ===
 
La unuajn spurajn diraĵojn pri ''papino Johana'' historiistoj trovas inter la goliardaĵoj de fratula dominikana komunumo de la 13a jarcento (do, post 4 jarcentoj!), inter kiu frato Jean de Maily, kaj tuj post aliloke sammedie reportata de frato Stefano Borbone, amuzis... La goliardaĵo restintus tia se la legendo ne montriĝintus utila al kontraŭuloj de la katolika papado por plifortigi la akuzon pri ties koruptado: komencis jan Hus en 1413, poste fariĝis arda buŝa-skriba sago por, iamaj, protestantoj. Kaj fine la legendo iom post iom ricevis la karakterizojn de historia evento (kiu plaĉas ankaŭ al la popola rakontaremo). Sed per historiistoj, kiel Platina ([[Bartolomeo Sacchi]]) kaj [[Cesare Baronio]] kaj alaij, la historio refariĝis legendo. Kelkaj inter la hsitoriistoj oponias ke la kaŭzo de la origino de la legendo povus esti la prisatiremo kontraŭ papo [[Johano la 8-a]] kiu regnis ekde 872 ĝis 882. Eble tiu papo havis virineskajn manierojn: kio aperas probabla ĉar lia kontraŭlo, la samtempa konstantinopolitana patriarĥo [[Focio]], sarkasme diradis pri li "la vireca Johano". (Il Timone, n. 96, 2010)
 
 
=== Infanaĝo ===
Laŭ la legendo, ŝi naskiĝis ĉ. [[818]] en [[Ingelheim]]. Ŝia patro estis angla [[pastro]], kies tasko estis la kristanigo de la paganaj saksoj. Post la frua morto de la gepatroj, ŝi iris al [[monaĥinejo]], kie ŝia granda [[talento]] kaj [[saĝeco]] tre frue frapis la okulojn.