Besro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pnb:بسرا; cosmetic changes
Linio 1:
La '''besro''' aŭ '''hindia akcipitreto''', ''accipiter virgatus'', estas taga rabobirdo de familio [[akcipitredoj]] kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj, milvoj, cirkuoj, ktp.
 
== Disvastiĝo ==
La Besro estas disvastigita loĝanta bredanto en densaj arbaroj de sudorienta [[Azio]] el [[Barato]] ĝis suda kaj centra [[Ĉinio]], Filipinoj kaj [[Indonezio]]. Ili vivas el marnivelo ĝis 3.000 m de alteco.
== Aspekto ==
Tiu birdo estas mezgranda rabobirdo (25-36cm) kun mallongaj larĝaj flugiloj kaj longa vosto, ambaŭ adaptiĝoj por manovri inter densa vegetaĵo. La virbirdoj pezas de 85 ĝis 110 g, la inoj 131 ĝis 154 g.
 
Tiu specio estas kvazaŭ pli '''malhela''' versio de la samzone disvastigita Ŝikro, sed ĉiu plumartipo havas '''malhelan vertikalan gorĝan strieton'''. La plenkreska (vira) Besro havas malhelgrizan dorson kaj estas sube blanka, iom '''ruĝe bustre''' kaj ruĝete striita ventre. La ino estas pli granda kaj bruna. La junulo estas malhelbruna dorse above kaj blanka sube, brune striita. Ili havas flavajn krurojn kaj okulojn kaj klare tristriitan voston; la tri klaraj strioj subflugilaj estas diferencigilo disde la [[Ŝikro]], ''a. badius''.
 
== Kutimoj ==
Vintre Besroj eliras al pli malfermaj arbaroj kaj eĉ terkultivitaj teritorioj. Ties ĉasada tekniko estas simila al aliaj [[akcipitroj]], kiel ''a. nisus'' aŭ ''a. striatus'', falante surprizige el kaŝita gvatejo aŭ inter arbustoj por kapti nenion atendantajn predojn. La predoj estas plej ofte [[lacerto]]j grandaj insektoj, birdetoj kaj etaj mamuloj.
 
Linio 14:
 
La kutima flugado de tiu specio estas karaktera flapado kaj glitado.
== Subspecioj ==
* ''A. v. affinis'' loĝas en [[Nepalo]], [[Barato]] ĝis Ĉinio kaj Indoĉinio.
* ''A. v. fuscipectus'' loĝas en Tajvano.
* ''A. v. nisoides'' loĝas en Tajlando, Birmo Kaj duoninsulo Malako.
* ''A. v. besra'' loĝas en suda Barato kaj [[Srilanko]].
* ''A. v. abdulalii'' loĝas en insularo Andamano kaj Nikobaro.
* ''A. v. confusus'' loĝas en Filipinoj.
* ''A. v. quagga'' loĝas en Filipinoj.
Linio 36:
[[en:Besra]]
[[ms:Burung Lang Pipit]]
[[pnb:بسرا]]
[[su:Alap-alap]]
[[zh:松雀鹰]]