Svisa Mezlando: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e roboto aldono de: eu:Suitzako meseta |
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e roboto modifo de: eu:Suitzako goi-ordokia; cosmetic changes |
||
Linio 1:
[[
La '''Svisa Mezlando''' estas svisa grandregiono inter la [[Alpoj]] kaj [[Ĵuraso (montaro)|Ĵuraso]]. Al la Mezlando apartenas la monteta regiono inter la du grandaj montaroj en meza alteco de inter 400 kaj 600 metroj super la marnivelo.
== Limoj ==
La naturajn limojn de la Svisa Mezlando formas la Alpoj en Sudoriento, la [[Bodenlago]] kaj la [[Rejno]] en nordokcidento, la [[Ĵuraso (montaro)|Ĵuraso]] en nordokcidento kaj la [[Lemano]] en sudokcidento. La transirozono inter la Mezlando kaj la Alpoj estas la [[Antaŭalpoj (Svislando)|Antaŭalpoj]]. Estas malfacile klare difini, kio estas ankoraŭ Alpoj, kio Antaŭalpoj kaj kio jam Mezlando. La Mezlando konsistigas proksimume 30% de la tereno de [[Svislando]], sed en ĝi loĝas pli ol 90% de la svisa loĝantaro.
[[
== Ekonomio ==
La Mezlando estas ekonomie kaj trafike la plej grava regiono, en ĝi troviĝas kvin el la ses plej gravaj urboj, nome [[Zuriko]], [[Berno]], [[Ĝenevo]], [[Laŭzano]] kaj [[Vinterturo]]. Ekzistas filozofio, kiu konsideras la tutan Svisan Mezlandon, kiel unu solan grandurbon kun multaj parkoj kaj lagoj, kun proksimume 7 milionoj da loĝantoj.
== Geologio ==
La supera geologia tavolo en la Svisa Mezlando estas la [[molaso]], kiun postlasis kaj formis la gigantaj [[glaĉero
== Vidu ankaŭ ==
{{el}} [[Alpoj]]
{{el}} [[Antaŭalpoj (Svislando)]]
{{el}} [[Ĵuraso (montaro)|Ĵuraso]]
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} [http://members.fortunecity.com/revieruba/beschreib/waldspaz/geologie.htm Geologio de Svislando, retpaĝo en la germana lingvo]
Linio 33:
[[en:Swiss plateau]]
[[es:Meseta suiza]]
[[eu:Suitzako
[[fr:Plateau suisse]]
[[he:השפלה השווייצרית]]
|