Trukolombo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sq:Pëllumbi i pyllit
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fo:Holudúgva; cosmetic changes
Linio 13:
}}
La '''Trukolombo''' aŭ '''Arbokolombo''' (''Columba oenas'') estas membro de la familio de [[birdo]]j [[Kolombedoj]] aŭ kolomboj.
== Disvastiĝo kaj subspecioj ==
En la norda parto de sia teritorio en [[Eŭropo]] kaj okcidenta [[Azio]] la Trukolombo estas '''migranta sudokcidenten''' por vintri, krome la specio estas '''loĝanta la tutan jaron en la suda''' parto de sia teritorio. Ĝi estas sufiĉe disvastigita. Estas du subspecioj, la jenaj:
* ''Columba oenas oenas'' (inkl. ''hyrcana'') – en la tuta Eŭropo, escepte plej norda [[Skandinavio]] kaj [[Grekio]], kun loĝantaro de ĉirkaŭ '''500,000 reproduktaj paroj''' (preskaŭ la duono aŭ triono en [[Britio]])
* ''Columba oenas yarkandensis'' (inkl. ''tianshanicus'') - en [[Uzbekio]], [[Kazaĥio]], [[Kirgizio]] kaj [[Taĝikio]], krom okcidenta [[Ĉinio]].
 
== Similaj samgenranoj ==
La tri okcidentaj kolomboj de Eŭropo de la genro ''[[Columba (genro)|Columba]]'', kvankam ŝajne similaj, havas tre diferencigajn karakterojn. La [[Palumbo]] estas diferencebla pro iome plia grandeco kaj blanka makulo en la kolo kaj blankaj strioj en la flugiloj. La [[Rokkolombo]] kaj la Trukolombo estas pli similaj laŭ grando kaj plumaro, sed sovaĝaj specimenoj de la unua havas rimarkindan blankan pugon kaj du bone markitajn nigrajn striojn en flugiloj aŭ flankoj, dum ĉe la Trukolombo la '''pugo estas griza''' kaj la du flugilstrioj estas nekompletaj, temas nur pri komenco de strioj. [[Urbokolombo]]j (la sama specio kiel [[Rokkolombo]]) estas treege variebla, kaj ne diferenceblaj malhelgrizaj specimenoj sen blanka pugo povas foje ege similaspekti kun la Trukolombo.
 
== Aspekto ==
La '''Trukolombo''' estas ĉirkaŭ 33 cm longa kun enverguro de 63 ĝis 69 cm kaj pezo de 250 ĝis 340 g. Ĝi estas la plej malgranda membro de la genro ''Columba'' en Eŭropo. Ili estas ĝenerale malhelgrizaj kun tre '''fortaj nuancoj metalverdaj en la flankoj de la kolo''' kaj pli ĝenerale kaj amplekse '''rozviolaj en brusto'''. La kruroj estas ruĝaj. Dumfluge estas videblaj '''nigraj bordoj de flugiloj kaj vosto'''. Ili vivas ĝis 13 jarojn.
== Kutimoj ==
La preferataj lokoj de la Trukolombo estas pli malpli ĉe malferma kamparo, pro tio la specio faras neston en arboj preferinde de '''maldensaj parkoj''' anstataŭ en densaj arbaroj. Ĝi estas komuna en marbordoj kie klifoj havigas truojn, sed ili preferas internajn klifojn, kiel ĉe montoj, abandonitaj ŝtonminejoj, ktp. La flugo estas rapida, per regula frapado, kun eventuala subita flugilfrapo, karaktera de kolomboj ĝenerale.
 
Linio 31:
 
La voĉo estas mallonga, akra, ''uŭoo'' tre diferenciga disde la pli melodia kverado de la Ringokolombo; ĝi estas sufiĉe laŭta por esti priskribita kiel hurlo.
== Reproduktado ==
Ĝi por pariĝada ceremonio piediras laŭ horizontala branĉo kun pufigita kolo, malaltigitaj flugiloj kaj ventumiligita vosto. Dum cirkloflugado oni vipas la flugilojn. La nesto (kvankam la nestomaterialo estas preskaŭ ĉio uzita) estas kutime '''en truo de arbo''' (de tie la nomo de la specio kaj eventuala kaŭzo de ties malpliiĝo kiam oni forhakas malnovajn arbojn), fendo en rokmuro, aŭ eĉ en [[kuniklo|kuniklejo]], sed tiu birdo nestumas ankaŭ en [[Hedero]] aŭ en la dikaj kreskaĵoj ĉirkaŭ la trunkoj de la [[Tilio]]j. Ili uzas ankaŭ [[nestoskatolo]]jn. La ino demetas '''du ovojn''' kaj kovas ilin dum ĉirkaŭ 17 tagojn. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn (unue per kropolakto kaj poste kun aldono de semoj), kiuj ekflugas post unu monato. Povas ekzisti dua aŭ tria ovodemetado, kion la ino preparas kiam la masklo ankoraŭ zorgas la antaŭan idaron.
 
== Referencoj ==
{{IUCN2006|assessors=BirdLife International|year=2004|id=48706|title=Columba oenas|downloaded=08 May 2006}} Ne minacata
== Ekstera ligo ==
* [http://www.oiseaŭ.net/oiseaŭ/columbiformes/pigeon.colombin.html Franclingva ejo pri Trukolombo]
 
[[kategorioKategorio:Kolombedoj]]
[[kategorioKategorio:Columba]]
[[kategorioKategorio:Birdoj de Eŭropo]]
 
[[frr:Dünemdüüw]]
 
[[bg:Гълъб хралупар]]
Linio 55 ⟶ 53:
[[et:Õõnetuvi]]
[[fi:Uuttukyyhky]]
[[fo:Holudúgva]]
[[fr:Pigeon colombin]]
[[frr:Dünemdüüw]]
[[hr:Golub dupljaš]]
[[hu:Kék galamb]]