Apartiga lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
mala celo kompare kun interlingvoj; raŭmismo menciata
Linio 1:
'''[[Apartiga lingvo|Apartiga lingvo]]''' estas [[konstruita lingvo]] aŭ vario de lingvo kun aparta vortprovizo, kies celo kaj funkcio estas apartigi la uzantojn de la lingvo disde la ceteraj membroj de la ĉirkaŭa socio. Kvankam tiuj lingvoj povas funkcii kiel [[sekreta lingvo|sekretaj lingvoj]], ili ne estas ĉefe intencitaj por tiu funkcio, sed ilia ĉefa celo estas, firmigi ĉe la uzantoj la senton de grupaneco kaj marki ilian apartecon rilate al la cetera socio, kiu ilin ĉirkaŭas. Plej ofte temas pri religiaj aŭ subkulturaj grupoj, foje pri seksa aŭ aĝa grupo. La intencita aŭ fakta funkcio de la apartigaj lingvoj estas do ĝuste la mala de tiu de [[interlingvo|interlingvoj]] kiel la [[internacia helplingvo|internaciaj helplingvoj]].
 
Ekzemploj de apartigaj konstruitaj lingvoj estas '''[[Medefajdrino]]''', kiu estis uzata de la membroj de la religia grupo ''Oberi Okaime'' en sudorienta [[Niĝerio]] ek de la 1920aj jaroj. Tiu lingvo nun ne plu vitalas. Alia ekzemplo estas la '''[http://epo.wikitrans.net/Eskayan?eng=Eskayan Eskaja lingvo]''' de kultura malplimulto en la insulregiono [[Boholo]] de [[Filipinio]]. Tiu lingvo aperis en [[1908]] kaj daŭre vitalas. Ĝi estas instruata en la lernejoj de kelkaj komunumoj.
Linio 8:
Apartiga lingvo en iomete alia senco estas '''[[Damino]]''', kiu en antaŭaj tempoj estis aparta lingvo de la plenkreskaj viraj membroj de la lardila etno, sur la insulo [[Mornington]] en la nordo de [[Aŭstralio]]. Ĝi estis aparta ne nur pro sia uzantaro, sed ankaŭ pro siaj radikalaj lingvaj ecoj. Ĝi kutimis esti instruata dum iniciada ceremonio, kies praktikado finiĝis pro la kristana misio, kiuj komenciĝis en [[1914]].
 
Almenaŭ unu el la [[arta lingvo|artaj lingvoj]], nome la '''[[Klingona lingvo]]''', ensociiĝis en tia senco, ke ĝi ekhavis grupon de parolantoj, kiu ĉefe konsistas el entuziasmaj ŝatantoj de la filma kaj televida serio ''[[Star Trek]]'', por kiu la lingvo estis kreita. Ili uzas la lingvon dum kunvenoj. Ĝi klare havas apartigan funkcion similan al tiu de la menciitaj lingvoj, kvankam tiu montriĝas nur pli sporade.
 
Ankaŭ ensociiĝintaj lingvoj kiuj estis konstruitaj por funkcii kiel [[interlingvo]]j povas ekhavi la funkcion de apartiga lingvo. En la kazo de '''[[Esperanto]]''', tio validas plej klare ĉe [[raŭmismo|raŭmistoj]].
 
Ankaŭ estas konataj pluraj kazoj, en kiuj socia grupo, plej ofte grupo kun malalta prestiĝo, adoptis apartan vortprovizon, tipe pruntitan el minoritataj lingvoj konataj en la regiono, en sia [[sociolekto]]. En tiuj kazoj laŭ lingvistika vidpunkto temas pri registro de lingvo, kaj ne pri aŭtonoma lingvo. Tian distingon oni tamen ne ĉiam faras.