Atlantido: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: vls:Atlantis; cosmetic changes
Linio 1:
[[Dosiero:Townsend Lloyd K - Atlantis.jpg|thumb|300px|right|LLoyd K. Townsend bildigas Atlantidon.]]
'''Atlantido''' (el la malnova [[greka]]: Ἀτλαντὶς νῆσος, ''insulo de Atlaso'') estas la nomo de [[mito|mita]], netrovita [[mondoparto]], [[insulo]] aŭ [[kontinento]]. Tiu ideo aperas detale en du el la "[[dialogo]]j" de [[Platono]]. Platono prezentas la rakonton kiel nefikcian rakonton, sed nuntempaj fakuloj ĝenerale rigardas la tutan rakonton kiel fikcion sen bazo en la realeco. Tamen la rakonto de Platono ankoraŭ nun multe influas la literaturon, de [[sciencfikcio]] al [[bildstrio|bildrakontobildrakontoj]]j kaj [[filmo]]j.
 
== Priskribo de Platono ==
[[ImageDosiero:Sanzio 01 Plato Aristotle.jpg|thumb|<small>[[Platono]] (maldekstre) kaj [[Aristotelo]]. Ero el „[[La Lernejo de Ateno]]“ de [[Rafaelo]] ([[1509]]).</small>]]
 
[[Platono]] priskribas la insulon Atlantido en siaj dialogoj [[Timeo]] kaj [[Kritio]], verkitaj ĉirkaŭ [[-360|360 a.K.]]. La lastaj de tiuj du verkoj ekzistas nun nur parte.
Linio 10:
La du atlantidaj [[dialogo]]j ''Timeo'' kaj ''[[Kritio]]'' estas nur eroj el ŝajne pli granda verko. La dialogo ''Timeo'' estas la sekvo de la dialogo ''[[Politeia]]'', kies rezultoj ĝi resume prezentas. La mallonga dialogo ''Kritio'' finiĝas abrupte kaj la en ''Timeo'' anoncita dialogo de [[Hermokrato]], eĉ ne estis ekverkita de Platono. Oni ne scias, kial Platono ne finis la laboron pri la komplekso Atlantido. La lasta dialogo de tiu serio povas esti ''[[Nomoi]]'', kiu uzas la finon de la lasta [[naturkatastrofo]], kiel en ''Timeo'' kaj ''Kritio'', kiel elirpunkto de sia temo.
 
=== Deveno de la historio pri Atlantido ===
 
Kritio rakontas la historion, pri kiu li diras, ke lia avo rakontis ĝin al li dum lia junaĝo (Tim. 20d kaj sekvo); tiu aŭdis ĝin de sia patro [[Dropido]], kiu dumtempe estis kunvojaĝanto de [[Solono]], kaj kunportis la sciojn pri Atlantido el [[Egiptio]], kie rakontis pri ili [[pastro]] de la [[diino]] [[Neith]] el [[Sais]] (Tim. 23e).
Tiu pastro tradukis al li la tekstojn el jarmilaĝaj dokumentoj. Plurfoje Platono dirigas al Kritio, ke la historio ne estas imaga, sed fakte okazis tiel (Tim. 20d, 21d, 26e).
 
=== Agokadro de la tradicio pri Atlantido ===
 
La enhavo de la de Kritio memorita historio estas unu el la "plej heroaj agadoj de [[Ateno]]", t.e. la forpuŝo de grandega armeo de la ekspansiema marpotenco Atlantido.
Tiu insulara reĝlando regis je 9000 jaroj antaŭ Solono super [[Okcident-Eŭropo]] ĝis [[etruskoj|Tirenio]] kaj norda [[Afriko]] ĝis [[Egiptio]], kaj tiam volis superregi ankaŭ [[Grekio]]n (Tim. 25a-b<ref>''[...] Tiu ĉi [[imperio]] reĝis sur la tuta insulo kaj ankaŭ sur multaj aliaj insuloj kaj pecoj de kontinento.<br />Krome, niaflanke, ĝi posedis [[Libio]]n ĝis Egiptio, kaj Eŭropon ĝis Tirenio.''<br />(laŭ traduko de [[André Cherpillod]])</ref>). Post forpelo de la atako pri la bravaj atenoj, Atlantido estis detruita de grandega tertremo kaj sekva cunamo kaj droninta en la maron. Nur Egiptio estis savita (Tim. 25c-d<ref>''Unue ĉe la kapo de la Helenoj, poste novole sola, forlasita de la aliaj, atinginte la superajn danĝerojn, ĝi venkis la invadantojn, starigis la trofeon, ŝirmis kontraŭ [[sklaveco]] tiujn, kiuj neniam estis sklavoj, kaj, sen venĝemo, liberigis ĉiujn aliajn popolojn kaj nin mem, kiuj loĝas interne de la [[Kolonoj de Heraklo]]. Sed en la posta tempo, okazis teruraj tertremoj kaj kataklismoj.<br />En la daŭro de unu sola terura tagnokto, via tuta armeo malaperis subite sub la teron kaj same la insulo Atlantido enabismiĝis en la maron kaj malaperis. Jen kial, ankoraŭ nun, tiu fora [[Oceano]] estas malfacila kaj neesplorebla, pro la obstaklo de la ŝlimaj kaj malaltaj fundoj, kiujn la insulo sedimentis ĉe sia fordrono.''<br /> (laŭ traduko de André Cherpillod)</ref>).
La tempoindikoj de Platono lasas truon de 1000 jaroj inter la subakviĝo de Atlantido kaj la fondo de Sais, de kie devenas la tradicio de la heroaĵo de Ateno (Tim. 23d-e; Kritias 108e, 109d ff., 113a).
 
=== Atlantido ===
[[Dosiero:Athanasius Kircher's Atlantis.gif|thumb|left|240px|<small>Mapo de [[Athanasius Kircher]] montrante imagan situon de Atlantido. (Mundus Subterraneus, [[1669]])</small>]]
En ''Kritio'' Platono priskribas Atlantidon detale: temis pri reĝlando pli granda ol [[Libio]] (Λιβύη) kaj [[Azio]] (Ασία) kune (Tim. 24e<ref>''Ĉar, en tiu tempo, oni povis transiri tiun maron. Ĝi havis insulon antaŭ tiu pasejo, kiun vi nomas, kiel vi diras, la Kolonoj de Heraklo. Tiu insulo estis pli granda ol Libio kaj Azio kunaj. Kaj la tiamaj vojaĝantoj povis pasi de ĉi tiu insulo sur la aliajn insulojn, kaj de ĉi tiuj insuloj, ili povis atingi la tutan [[kontinento]]n, ĉe la kontraŭan bordon de tiu [[maro]], kiu vere meritis sian nomon.'' </ref>). En la tempo de Platono, tio signifis nordan Afrikon sen [[Egiptio]] kaj la tiam konataj partoj de [[Sud-Okcidenta Azio]]. La ĉefa [[insulo]] situis ekster la [[Heraklaj kolonoj]] en la ''[[Atlantika Oceano|Atlantìs thálassa]]'', kiel jam [[Herodoto]] nomis la Atlantikon (Hdt. I 202,4). La „Insulo de [[Atlaso]]“ estis laŭ Platono riĉa je krudmaterialoj ĉiaj, ĉefe je [[oro]], [[arĝento]] kaj „[[oriĥalko]]“, [[metalo]] unue priskribita de Platono kiel „fajre brila metalo“ (Kritio 114e<ref>''[...]Unuarange, tiun, kies nur nomon ni nun konas, sed kies ne nur la nomo, sed la substanco mem ekzistis, oriĥalko. Oni eltiris ĝin el multaj lokoj de la insulo: ĝi estis la plej valora, post la oro, el la metaloj tiam ekzistantaj.''</ref>). Platono parolas ankaŭ pri diversaj [[arbo]]j, [[vegetaĵo]]j, [[frukto]]j kaj [[besto]]j, inter aliaj la ''plej granda kaj manĝema besto de ĉiuj'', la [[elefanto]] (Kritio 115a). La vastaj [[ebenaĵo]]j de la grandaj insuloj estis tre fruktedonaj, ekzakte eritaj kaj per homfaritaj [[kanalo]]j prizorgitaj je akvo. Pro profito de la pluvo [[vintro|vintre]] kaj la kanalakvo [[somero|somere]], du [[rikolto]]j eblis ĉiujare (Kritio 118c-e).
 
Laŭ la priskribo la strukturo de la ĉefinsulo kaj ties konstruaĵoj estis faritaj laŭ ekzaktaj [[geometria figuro|geometriaj formoj]]. La centro de la insulo estis granda [[ebenaĵo]] de 3000 je 2000 [[stadio]]j, t.e. 532,8 km x 355,2 km. La kerno estis centra ronda insulo sur kiu troviĝis la [[akropolo]]. Tiu insulo estis ĉirkaŭita de tri kanaloj kaj de du terĉirkaŭaĵoj. La plej ena kanalo estis 1 stadion larĝa (ĉirkaŭ 180 metrojn), la sekva terĉirkaŭaĵo kaj kanalo po 2 stadiojn larĝaj kaj la lasta terĉirkaŭaĵo kaj kanalo po 3 stadiojn larĝaj (Kritio 115d-116a).
Linio 35:
La milita malvenko de Atlantido estas klarigita kiel puno de la [[Dio]]j pro la malbona konduko de la atlantoj (Tim. 24e, Kritio 120e, 121c). La dialogo Kritio abrupte haltas, kiam la dioj kunvenontas por juĝi la imperion kaj pridiskuti aliajn punojn: ''"Sed la dio de dioj, [[Zeŭso]], kiu regas laŭ leĝoj kaj rekonas tiujn, decidis, kiam vi vi vidas tiel taŭgan genron tiel malbona, puni ilin, (121c) por ke ili, pensigita pri tio, revenos al pli ĝusta vivmaniero. Tial li vokis ĉiujn diojn en la plej gloran loĝejon, kiu troviĝas meze de la universo kaj ebligas superrigardon de ĉiaj aferoj, kiuj iam realiĝis, kaj post kiam li kunigis ilin, li diris''" [fino de la teksto].
 
=== Reĝoj de Atlantido ===
[[imageDosiero:Angelo Bronzino 048.jpg|thumb|[[Pozidono]]. Pentraĵo de [[Agnolo di Cosimo|Bronzino]] (1503–1572)]]
De la dioj Pozidono ricevis ''"kiel loton la insulon Atlantido, instalis, en iu loko de tiu ĉi insulo, la infanojn, kiujn li estis generinta kun mortema virino."'' (Kritio, 113c). Li naskigis kvin ĝemeloparojn. ''"A la unuenaskita el la du plej aĝaj, li atribuis la loĝlokon de lia patrino kaj la ĉirkaŭan terpecon, kiu estis la plej vasta kaj la plej bona. Li instalis lin reĝo, super ĉiuj aliaj: ĉi tiujn li faris princoj vasaloj kaj al ĉiu el ili li donis aŭtoritaton super granda nombro da homoj kaj super vasta teritorio. Al ĉiuj li donis nomojn: la plej aĝa, la reĝo, ricevis la nomon, kiu utilis por nomi ĉi tutan insulon kaj la maron, kiun oni nomas Atlantiko, ĉar la nomo de la unua reĝo, kiu reĝis tiam, estis Atlaso. Lia ĝemela frato, kiu naskiĝis post li, ricevis kiel loton la ekstremaĵon de la insulo, proksime de la Kolonoj de Heraklo, fronte al la regiono nomata nun Gadiriko, laŭ ĉi tiu loko: li nomiĝis greke Eŭmelos, kaj en la enlanda lingvo Gadiros."'' (Kritio 113e, 114a, 114b).
 
Linio 49:
Atlas Eŭmelos Amferes Evajmon Mneseas Aŭtoĥtonos Elasipos Mestor Azaes Diaprepes
 
== Similaj rakontoj, mitoj kaj legendoj ==
Platono estas la plej fama persono, kiu skribis pri Atlantido, kaj li skribis plej detale, sed ankaŭ aliuloj parolas pri Atlantido aŭ pri similaj lokoj, ekz. [[Evhemero]], kiu rakontis pri insulo nomata Panchaia, kiu en lia rakonto similis kaj al la Atlantido de Platono, kaj al Ateno.
 
=== Eŭropaj ===
[[Homero]] dirigas al [[Odiseo]]: ''"malproksime de ĉi tie, en la maro, kuŝas oceana insulo, en kiu loĝas Kalipsoa [...] Tiu filino de [[Atlaso]] gastigis min, donis abunde al mi zorgojn kaj amikecon, nutris min [...] Mi restis tie sep jarojn"'' (Odiseado 7, 245-255).
 
Linio 67:
Vaskaj tradicioj diras ke la prapatroj venis de la mezo de la okcidenta oceano post kataklismo.
=== Indianaj ===
La [[Dakotoj]] rakontas, ke iliaj prapatroj venis de insulo situanta en la direkto de la leviĝanta suno.
Linio 80:
En [[Venezuelo]] la hispanaj konkerantoj trovis [[indianoj]] helhaŭtaj nomataj ''Atlan'', kiu diris sin idoj de loĝantoj de prospera insulo antaŭ longe detruita pro katastrofo.
 
=== Egiptaj ===
En la egipta tradicio oni ne trovas la nomon Atlantido, tamen troviĝas mencioj de ''Amentet'', lando malproksima en [[okcidento]], kiu situis en la centro dea ''vasta verda maro'' kaj kies ĉefurbo nomiĝis ''Suten'', la reĝa.
 
En la egipta mitologio troviĝas rakonto pri detruo de tiu insula lando per terura [[cunamo]] kaj de tri boatoj, kiuj forfuĝis el la [[kataklismo]] al [[oriento]]:
* la ''granda boato'', en kiu troviĝis inter aliaj Sebo, liaj edzino Nut kaj filinoj Neftisa kaj [[Izisa]],
* la ''boato de Horuso'',
* la ''funebra boato'', en ku troviĝis la korpo de Osiriso.
Tiuj boatoj, laŭ la egipta tradicio, albordiĝis en la nuna [[Maroko]], kaj la survivintoj migris tra [[Alĝerio]] kaj [[Libio]] ĝis [[Sais]] en [[Egiptio]].
 
=== Nuntempaj ===
[[Ignatius Donnelly]], [[usono|usona]] [[senatano]], kiun oni kromnomis ''"la moderna Platono de Atlantido"'', verkis en [[1882]] la libron ''"Atlantis: the antediluvian world"'' (Atlantido: la antaŭdiluva mondo), en kiu li argumentas ĉefe pri la similaĵoj inter la [[kulturo]]j de [[Egiptio]] kaj de centra kaj suda [[Ameriko]]. Li asertas, ke la historio de Atlantido estas la ŝlosilo de la greka [[mitologio]]: la dioj de la antikvaj [[grekio|grekoj]], [[Fenicio|fenicoj]], [[Hindio|hinduoj]] kaj [[Skandinavio|skandinavoj]] estis la iamaj reĝoj de Atlantido. Iliaj nomoj kaj agoj postvivis tiel en la memoroj de la popoloj.
 
== Aliaj lokalizadoj ==
Oni provis apliki al Atlantido la plej malsamajn teoriojn. Ekzemple en [[Svedio]], dum la [[17-a jarcento]], [[Olof Rudbeck]] volis pligrandigi la prestiĝon de sia patrujo "pruvante" ke Atlandido estis ĝuste Svedio.
 
=== [[Santorino]] ===
Iuj, inter ili la [[Jacques-Yves Cousteau|komandanto Cousteau]] post la esploroj de la [[Grekio|greka]] [[arkeologo]] Galanopoulos, opinias ke Atlantido estis la [[mediteraneo|mediteranea]] [[insulo]] [[Santorino]], parte detruita pro vulkana erupcio ĉirkaŭ 1500 jaroj a.K..
 
=== [[Makaronezio|Atlantikaj insuloj]] ===
[[Dosiero:Macaronesica.jpg|thumb|right|240px|[[Makaronezio]] ]]
Multaj opinias, ke Atlantido (se ĝi ne dronis aŭ sinkis) estas unu el la [[Makaronezio|makaroneziaj insularoj]], eble la [[Kanariaj Insuloj]] aŭ la [[Acoroj]].
 
=== [[Nigra Maro]] ===
La hipotezo de [[Georges Cuvier]], publikigita en [[1825]], estas ke la Nigra Maro iam subakviĝis la [[Egea Maro|Egean Maron]]. Nuntempe, post la esploroj de la [[usono|usonaj]] [[geologio|geologoj]] [[William Ryan]] kaj [[Walter Pitman]] de la ''Lamont Doherty Earth Observatory'' en [[Novjorko]] en [[1999]], kaj de la [[francio|franco]] [[G. Lericolais]] de ''Ifremer'' oni agnoskas la kontraŭon, t.e., ke la [[Mediteraneo]] plenigis la Nigran Maron, kiu antaŭe estis dolĉakva [[lago]]. Profunda [[abismo]] ja ekzistas je la rompiĝejo, kie iam ekzistis grandega akvofalo, kiel la plej grandaj nun ekzistantaj.
 
Unu el la novaj teorioj estas la hipotezo de la geoarkeologo [[Eberhard Zangger]], kiu supozas, ke la Atlantido de Platono temas pri prezentado de [[Trojo]], kaj ke estas ligo inter Atlantido kaj maraltiĝo en la [[baseno]] de la [[Nigra Maro]] ĉirkaŭ 5600 a.K.. Laŭ tiu hipotezo la rakonto de Atlantido baziĝas sur subakviĝo de ia kulturo en la nordokcidenta parto de la Nigra Maro.
 
=== [[Ĝibraltara Markolo]] ===
[[Dosiero:Strait of gibraltar.jpg|thumb|right|240px|La ĝibraltara markolo]]
 
Linio 116:
La hipotezo de [[cunamo]] tia, kia okazis en [[Lisbono]], anoncita de J. Collina-Girard en [[2003]] kiel ebla, estis lastatempe konfirmita de [[Marc-André Gutsher]], geologo de ''Ifremer''<ref>(Geology, 2005)</ref>. Tiu ĉi notis, laŭ publikaĵoj de [[hispanio|hispanaj]] esploristoj, ke pluraj cunamoj okazis en tiu loko, kaj unu el la plej gravaj (sesoble pli forte ol tiu de Lisbono) okazis ĝuste je la dato, indikita de Platono. Vera "geologa Atlantido" ekzistas do antaŭ la markolo de [[Ĝibraltaro]].
 
=== [[Sardio]] ===
''"Trans Charbyde kaj Scylla"'', estas la hipotezo de la [[ĵurnalisto]] [[Sergio Frau]] de la itala gazeto ''La Repubblica'' [http://www.repubblica.it/online/spettacoli_e_cultura/colonnefrau/atlantide/atlantide.html], kiun li publikigis antaŭ ne longe en sia verko "Le colonne d'Ercole-Un'inchiesta". [http://www.repubblica.it/online/cultura_scienze/colonne/quinta/quinta.html]
 
Laŭ la aŭtoro, la kolonoj de Herkolo temas kaj pri mito kaj pri antikva geografio, kaj ĝia lokalizado dum la jarcentoj pli kaj pli okcidentiĝis. Li ankaŭ konstatas, ke [[Sardio]] havas la formon kaj la dimension de la insulo priskribita de Platono.
 
=== [[Latin-Ameriko]] ===
En [[1889]] [[Onfroy de Thoron]] publikigis 142-paĝan libron titolitan ''Les Phéniciens dans l'île de Haïti et sur le continent Américain. Les vaisseaŭ de Hiram et de Salomon sur un fleuve de l'Amazonie"'' ([[Fenicio|Fenicoj]] sur la insulo [[Haitio]] kaj la amerika kontinento. La ŝipoj de [[Hiram]] kaj [[Salomono]] sur riverego de [[Amazonio]]). ''.
 
=== [[Hinda Oceano]] ===
[[Jacques Hébert]] publikigis ĉe la eldonejo ''Carnot'' sian verkon '''Atlantide, la solution oubliée''' (Atlantido, la forgesita solvo). Li subtenas ke Atlantido estis subakviĝinta, ne okcidente en la [[Atlantika Oceano]], sed antaŭ la marbordoj de [[Somalio]], kie [[Socotra]], [[jemeno|jemena]] insulo ĉe la marenfluejo de la [[Adena Golfo]] estus restaĵo de la iama kontinento.
 
=== [[Antarkto]] ===
[[Dosiero:Antarctica_surface.jpg|eta|240px|dekstre|Reliefo de Antarkto]]
Laŭ la [[kanado|kanadaj]] esploristoj [[Rand Flem-Ath]] kaj [[Rose Flem-Ath]], aŭtoroj de ''"When the Sky Fell"'' (Kiam falis la ĉielo, 1995), Atlantido situis en [[Antarkto]]. Ili bazas siajn konkludojn sur la teorio de [[Charles Hapgood]] pri movoj de la tera krusto kaj sur siaj propraj trovaĵoj. La mito de la diluvo prezentas tiun teorion detale.
Linio 142:
Je la fino de la konferenco parto de la partoprenantoj starigis liston de 24 kriterioj plenumigota de loko por obteni la rajton esti nomata Atlantido<ref>[http://milos.conferences.gr/index.php?id=2964 Ligilo al la ttt-ejo de la 2005-a konferenco de Meloso]</ref>.
 
== Atlantido en [[arto]] ==
La temo Atlantido estas unu el la plej vaste uzitaj en arto de ĉiuj epokoj kaj landoj. En 1932 ekzistis jam 2500 titoloj, en 1997 eĉ pli ol 5000, kelkaj tre seriozaj, multaj imagaj.
 
=== [[Literaturo]] ===
[[Dosiero:Nemo Aronax Atlantis.jpg|thumb|right|200px|Atlantido en [[20.000 leŭgoj sub la maro]] ]]
* ''Pendragon, volumo 1: Taliesin'', de ''[[Stephen Lawhead]]''.
Linio 162:
* ''Atlantide, la solution oubliée'' (Atlantido, la forgesita solvo) de [[Jacques Hébert]] ([[2003]]) estas libro kun formo de enketo; temas pri remalkovro de la verkoj de [[Platono]], sub aspekto de policenketo.
* En la romanserio ''les Dossiers du futur'' (La dosieroj de estonto), la egipta sciencfikcia verkisto [[Nabil Farouk]] parolas pri la mito de Atlantido en la romanoj numeroj 47: ''le Dernier Guerrier'' (La lasta militisto), kaj 89 ĝis 93: ''Volkano'' (Vulkano), prezentante Atlantidon kiel tre evoluintan civilizon ligitan al Egiptio antaŭ 10.000 jaroj.
* ''Atlantides, les Îles Englouties'' (Atlantido, la forglutitaj insuloj) estas kolekto de noveloj kaj romanoj pri Atlantido. Troviĝas en ĝi verkoj de [[Cutliffe Hyne]], [[Jules Verne]], [[H. Rider Haggard]], [[Jean Carrère]] kaj multaj aliaj.
* Atlantido, kun kunligiĝa ideo de pereinta mondo kaj perdita patrujo ankaŭ inspiris poemojn tiatemajn, ekzemple tiu poemo far eksloĝanto de Abadan (detruita dum la Iran-Iraka milito) [http://r.platteau.free.fr/TradukitajPoemoj.htm#Love_by_another_name ĉi-tie esperantigita]
 
=== [[Bildstrio]]j ===
* ''L'Énigme de l'Atlantide'' (Enigmo de Atlantido) de [[Edgar P. Jacobs]] kun la roluloj Blake kaj Mortimer.
* ''[[Thorgal]]'' de [[Grzegorz Rosinski]] kaj [[Jean Van Hamme]]; pluraj volumoj enhavas referencojn al la mito de Atlantido.
* ''Tungstene'' de la desegnisto [[Bruno Claret]]. La heroo vivas sur Atlantis, malgranda insulo apud Atlantido.
* ''Atlantis'' estas serio de [[bildstrio]]j de [[François Froideval]] kaj [[Fabrice Angleraud]], ĉe [[Zenda]].
* ''Mu'' de ''Hugo Pratt'', kie [[Corto Maltese]] malkovras kun siaj amikoj eniron en la perditon kontinenton.
* ''[[Le Scrameustache]]'' de [[Gos]] kaj [[Walt]]. Du volumoj enhavas referencojn al la Atlantido.
 
=== [[Kino]] ===
* ''L'Atlantide'', filmo de [[Georg Wilhelm Pabst]], laŭ romano de [[Pierre Benoit]].
* ''Atlantide, l'empire perdu'' (Atlantido, la perdita imperio), filmo de la filmstudio [[Walt Disney]].
 
=== [[Televida serio|Televidaj serioj]] ===
* La televidserio [[Stargate]] uzis la miton de Atlantido por krei similan serion, [[Stargate Atlantis]], prezentante la urbon konstruitan de raso nomita la ''maljunuloj'' kaj situigante ĝin en la [[galaksio]] de [[Pegazo (konstelacio)|Pegazo]].
 
=== [[Japanio|Japanaj]] [[animeo]]j ===
* ''Nadia, le secret de l'eau bleue'' (Nadia, la sekreto de la blua akvo): la posteuloj de Atlantido provas rekonstrui novan Atlantidon.
* ''Vision d'Escaflowne'' (Visio de Escaflowne): la roluloj vivas en mondo kreita de la atlantoj.
 
=== [[Videoludo]]j ===
 
* ''Atlantis, Secrets d'un monde oublié'' (Atlantis, sekretoj de forgesita mondo): la juna Seth foriras serĉante Rhéa, la reĝinon de Atlantis, kaj troviĝas en komploto el politiko, religio, ... veturante tra la 5 kontinentoj.
Linio 191:
** ''Indiana Jones and the Fate of Atlantis'' (Indiana Jones kaj la mistero de Atlantido]]: la fama arkeologo serĉas la forglutitan urbon.
 
== Galerio de fotoj ==
<gallery>
 
Linio 202:
</gallery>
 
== Bibliografio ==
* [[André Cherpillod]] Atlantido, la perdita kontinento memeldono, La Courgenanrd, 1997.
* [http://kubaba.univ-paris1.fr/2006/atlan_mytho_grec/index.htm Bernard Sergent, ''L'Atlantide et la mythologie grecque'' (Atlantido kaj la greka mitologio), Parizo, 2006]
* Jean Deruelle, ''L'Atlantide des mégalithes'' (Atlantido de megalitoj), eldonejo Empire.
* Jean-François Pradeau, ''Le Monde, la politique. Sur le récit atlante de Platon'' (La mondo, la politiko. Pri la rakonto atalanta de Platono), ''Timée'' (Timeo) (17–27) kaj ''Critias'' (Kritio), 1997.
* [[Pierre Vidal-Naquet]], ''L'Atlantide. Petite histoire d'un mythe platonicien'' (Atlantido. Historieto pri platona mito), eldonejo Les Belles Lettres, Parizo, 2005 ; ISBN 225138071X2-251-38071-X
* Pierre Vidal-Naquet, « Athènes et l'Atlantide. Structure et signification d'un mythe platonicien » (Ateno kaj Atlantido. Strukturo kaj signifo de platona mito), en ''Le Chasseur noir'' (La nigra ĉasisto), La Découverte, Parizo, 1991.
* [[J. Collina-Girard]], « L'Atlantide devant le Détroit de Gibraltar? Mythe et géologie » (Ĉu Atlantido antaŭ la markolo de Ĝibraltaro? Mito kaj geologio, ''Comptes Rendus de l'Académie des Sciences de Paris, Sciences de la Terre et des Planètes'' (Raporto de la akademio de sciencoj de Parizo, sciencoj pri tero kaj planedoj, 333, 2001, pp. 233-240.
* J. Collina-Girard (2009), L’Atlantide retrouvée ? Enquête scientifique autour d’un mythe. (Ĉu Atlantido retrovita? Scienca enketo pri mito), eldonejo Belin-Pour la Science, Collection Regards, 223 paĝoj. ISSN 1773-8016, ISB N978-2-7011-4608-9
* J. Collina-Girard, « La crise finiglaciaire à Gibraltar et l'Atlantide: tradition orale et géologie. » (Krizo finglaciepoka ĉe Ĝibraltaro kaj Atlantido: parola tradicio kaj geologio), ''Préhistoire anthropologie médtiterranéennes'' (Prahistorio antropologa mediteranea), 2001-2002, Tome 10-11, pp. 53-60.
* J. Collina-Girard, « La géologie du Détroit de Gibraltar et le mythe de l’Atlantide » (La geologio de la markolo de Ĝibraltaro kaj la mito de Atlantido), ''Bulletin de la Société Vaudoise de Sciences Naturelles'', 88.3: 323-341), 2003.
* J. Collina-Girard, « La transgression finiglaciaire, l’archéologie et les textes (exemples de la grotte Cosquer et du mythe de l’Atlantide) » (Transgreso finglaciepoka, arkeologio kaj tekstoj, ekzemploj de la groto Cosquer kaj de la mito de Atlantido) en ''Human records of recent geological evolution in the Mediterranean Basin-historical and archaeological evidence''. CIESM Workshop Monographs, n° 24, 152 pages, Monaco, www.ciesm.org/publications/Santorini04.pdf, page 63-70), 2004.
* J. Collina-Girard, « Du vestige géologique au vestige littéraire, Gibraltar et l'Atlantide » (De la restaĵoj geologia kaj literatura, Ĝibraltaro kaj Atlantido), ''LUKHNOS, Connaissance hellénique'', n°100, julio 2004, Université de Provence, Aix-en-Provence, pp 9-21.
* J. Collina-Girard, « Atlantide réelle et imaginaire dans le Detroit de Gibraltar » (Atlantido reala kaj imaga en la markolo de Ĝibraltaro). (Ĉapitro 3: l'Atlantide face à la Science, pages 110-121) en ''Atlantides imaginaires, réécriture d'un mythe'', Centre International de Cerisy la Salle, Editions Michel Houdiart, Parieo, 2004.
* M.A. Guscher, « Destruction of Atlantis by a great earthquake and tsunami? A geological analysis of the Spartel Bank hypothesis » (Ĉu detruo de Atlantido per granda tertremo kaj cunamo? Analizo geologia de la hipotezo Spartel-benko), ''[[Geological Society of America]]'', v 33, n°8, 2005, pp 685-688.
* [[Jean Markale]]: ''Carnac et l'énigme de l'Atlantide'' (Carnac kaj la enigmo de Atlantido), Edition le grand livre du mois
* [[Paul Jordan]]: ''The Atlantis Syndrom'' (La atlantida sindromo), Sutton Publishing, Stroud/Gloucestershire 1994. ISBN 07509351890-7509-3518-9
* Heinz-Günther Nesselrath: ''Platon und die Erfindung von Atlantis'' (Platono kaj la invento de Atlantido), K.G. Saur Verlag, München/Leipzig 2002. ISBN 35987756013-598-77560-1
* Edwin S. Ramage (Hrsg.): ''Atlantis. Mythos, Rätsel, Wirklichkeit?'' (Atlantido. Ĉu mito, ĉu enigmo, ĉu vero?), Umschau-Verlag, Frankfurt am Main 1979. ISBN 35246901063-524-69010-6
* L. Sprague de Camp: ''Versunkene Kontinente. Von Atlantis, Lemuria und anderen untergegangenen Zivilisationen'' (Dronintaj kontinentoj. Pri Atlantido, Lemurio kaj aliaj dronintaj civilizoj), Heyne, Munkeno 1975. ISBN 3-453-00504-X
 
Linio 242:
{{el}} [http://atlantides.free.fr/ La atlanta epopeo] (france)
 
== Referencoj kaj notoj ==
;Referencoj
* [[André Cherpillod]], ''Atlantido, la perdita kontinento'', Memeldono, [[1997]], ISBN 2-906134-39-2
Linio 255:
 
{{LigoElstara|de}}
 
{{LigoElstara|id}}
 
Linio 312 ⟶ 311:
[[uk:Атлантида]]
[[vi:Atlantis]]
[[vls:Atlantis]]
[[zh:亚特兰蒂斯]]