Šumperk: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: pl:Šumperk
Neniu resumo de redakto
Linio 27:
'''Šumperk''' estas distrikta urbo, en kiu loĝas 30 600 loĝantoj. La urbo situas en norda [[Moravio]] kaj ĝi estas elirejo al montaro [[Jeseníky]].
 
Šumperk estis fondita komence de la 70-aj jaroj de la [[13-a jarcento]], sed la unua mencio el la jaro [[1281]] parolas pri ĝi kiel pri la urbo. Fine de la [[14-a jarcento]] la urbo akiris multajn privilegiojn kaj je cent jaroj pli malfrue ([[1496]]) ĝi fariĝas posedaĵo kaj pli malfrue sidejo de Žerotín-anoj. ElaAl la tempo de ilia regado rememorigas restaĵoj de ŝtonaj remparoj. Šumperk prosperis ankaŭ kiel reĝa kamera urbo. Post [[batalo sur Blanka Monto]] kaj post gravaj damaĝoj dum la tridekjara milito, kaŭzitaj de la sveda soldataro, fariĝis en la tempo de dura rekatoligo kaj germanigo ties administrantoj ĝis la jaro [[1848]] Lichtenštejn-anoj. Ĝis la 2-a duono de la [[17-a jarcento]] estas de tie konataj sorĉistaj procesoj. Nur fondado de teksmanufakturoj alportis al la urbo disvolviĝon, pli malfrue estis fondataj fabrikoj, kiuj komune kun maŝinindustriaj uzinoj kaj uzinoj por prilabori lignon ŝanĝis la urbon en modernan industrian urbon. En la 2-a duono de la [[19-a jarcento]] kontribuis al kresko de la urbo malfondo de la remparoj kaj la urbaj portaloj, same kiel alfikso al fervojlinio kaj ĝia disvastiĝo al montaro [[Jeseníky]].
 
En la ĉirkaŭaĵo de la urbo situas grava banloko [[Velké Losiny]] kaj malpli granda banloko [[Bludov]]. Norde de la urbo estas en romantika pejzaĝo Městské skály (Urba rokaro) kun rokaj kreaĵoj.