Eskaja lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:Eskaya locator map.png|thumb|right|250px|La eskaja regiono sur la insulo [[Boholo]]]]
'''La eskaja lingvo''' ([[cebua lingvo|cebue]] ''Ineskaya'') estas ceremonia kaj [[apartiga lingvo]] de la eskaja kulturaeskajkultura malplimulto vivanta en regiono de la insulo [[Boholo]] en [[Filipinio]]. La ĉiutaga lingvo de la eskajoj estas la bohola vario de la [[cebua lingvo]]. Dum la eskaja ne havas denaskajn parolantojn, la lingvo estas instruata fare de volontuloj en almenaŭ tri kulturaj lernejoj en la sudorienta, montara regiono de la insulo. Laŭ raporto el la jaro 1991 ekzistis tiam 130 eskajaj familioj en Boholo. La eskaja kulturkomunumo estas karakterizita de aparta kristana religia ritaro (rikoltceremonio, dombeno) kaj precipe de sia propra lingvo kaj literaturo. Ankaŭ ekzistas apartaj preskriboj rilate al vestado (virinoj ne portu viran vestaĵon kaj estu vualitaj en preĝejo). Hazardaj ludoj kaj dancado estas malpermesitaj. Kvankam la antaŭaj kutimoj, kiuj inkluzivis komunan terkulturadon, jam ne estas ĉie observataj en la komunumo, la lingvo ankoraŭ estas instruata, parolata kaj celebrata. La aplikokampo de la eskaja estas limigita al semajnfina lernejo, preĝoj, kantoj kaj formalaj paroladoj.
 
== Estiĝo ==
[[Image:Statue Mariano Datahan.JPG|right|thumb|200px|right|Statuo de Mariano Datahan ĉe la eskaja kulturaeskajkultura lernejo en Taytay]]
La eskaja komunumo originis proksimume en 1902 sub la gvido de Mariano Sumatra, nomata ''Mariano Datahan'', 'M. Impostkolektanto' (1842?-1949), kiam liaj sekvantoj aliĝis al la Filipina sendependa eklezio. La plej frua atestita dokumento verkita en la eskaja lingvo dataiĝas de [[1908]].
 
Depost kiam la eskaja lingvo venis al publika atento en [[Filipinio]], frue en la 1980aj[[1980-aj jaroj]], ĵurnalistoj, hobiaj historiistoj kaj mistikistoj disvastigis en la filipinaj amasmedioj multe da nefidindaj konjektoj pri ĝia aŭtentikeco kiel indiĝena aŭstronezia lingvo kaj pri gixaj rilatoj al aliaj lingvoj.
 
Fakto estas, ke la baza vortprovizo de la lingvo ne montras konsekvencan interrilaton kun iu najbara lingvo nuntempe aŭ historie parolata, sed la [[morfologio]] kaj [[sintakso]] de la eskaja ekvivalentas al tiu de la regiona [[cebua lingvo]]. Plie, la du lingvoj havas la saman [[fonemo|fonemaron]], sed iom malsamajn [[fonotakso|fonotaksajn]] skemojn. La eskaja permesas kelkajn konsonantkombinojn, kiuj ne ekzistas en alia tiuregiona lingvo.
Linio 12:
La eskaja [[silaba skribo]] ne montras interrilaton kun konataj skriboj de la regiono, escepte de la fakto, ke ĝi estas silaba. Ĉio ĉi sugestas konscian kreivan penon fare de la komunumo aŭ ties gvidantoj, krei novan lingvon per [[releksikonigo]] de la loka bohola dialekto de la [[cebua lingvo]].
 
Laŭ esploroj de Piers Kelly, la lingvo estiĝis verŝajne kiel parto de pli larĝa strategio de postkolonia rezisto sub la gvidado de la insurekciano Mariano Datahan fruekomence ende la dudeka20a jarcento. En la jaroj sekvantaj la Usonan infanterian atakon kontraŭ la sudaj kaj okcidentaj malaltebenaĵoj de [[Boholo]], Datahan kaj lia sekvantaro spitis la aŭtoritatulojn kaj kreis propran etrespublikon en la sudorientaj montaroj kun sia propra flago kaj sistemo de leĝoj.
== Klasifiko ==
Laŭ sia funkcio, la eskaja estas [[apartiga lingvo]]. Ĝi similas al aliaj ’revelaciitaj’ apartigaj lingvoj kiel [[Medefajdrino]] ne nur pro sia estiĝo en religia kadro, sed ankaŭ pro la [[apriora lingvo|aprioreco]] de sia vortprovizo, la permeso de nekutimaj konsonantsinsekvoj, la iom ĥaosa [[morfologio]], la manko de plena gramatika aŭtonomeco kaj la ekzisto de propra skribo kun sensistemaj [[apriora lingvo|aprioraj]] formoj. Ankaŭ la ne plene evoluinta [[Lingua Ignota|Lingua ignota]], kreita de (revelaciita al) [[Hildegard de Bingen]] en mezepoka Eŭropo, karakteriziĝas de tiaj trajtoj. Notindas ĉe la eskaja, ke ĝia vortprovizo ne estas tute [[apriora lingvo|apriora]]. Ekzistas relative multaj votojvortoj, kiuj evidente estas pruntitaj el la [[hispana]], ofte kun aliformigo. Ĉe kelkaj el tiuj, la signifo malsamas al tiu de la [[Hispana lingvo|hispanlingva]] vorto. Ekzemplo estas ''astro'', kiu en la hispana signifas 'astro', dum ĝi havas la signifon 'suno' en la eskaja.
 
Pro la sintaksa simileco, la eskaja povas esti konsiderata kiel [[releksikonigo|releksikonigita]] vario de la [[cebua lingvo]]. Tiu releksikonigo tamen estas treege profunda. Ankaŭ [[Damino]], la lingvo de la plenkreskaj viroj de la lardila tribo de [[Aŭstralio]] estas releksikonigita vario de la loka lingvo, en tiu kazo kun alispecaj profundegaj malsamoj.
Linio 29:
La eskaja havas la samajn [[fonemo]]jn kiel la bohola vario de la [[cebua lingvo]]. Tiu inkluzivas la voĉan afrikaton [dʒ], kiu mankas en aliaj varioj de la cebua kaj en aliaj filipinaj lingvoj.
La fonotakso malsimilas al tiu de ĉiuj tiuj lingvoj pro la ĉeesto de pli da silabofinaj konsonantoj kaj eĉ konsonantparoj. Tio videblas en eskajaj vortoj kiel ''bosdipir'' [bosdɪpɪr] ‘angilo’, ''guinposlan'' [ɡɪnposlan] ‘visaĝo’‘vizaĝo’, ''ilcdo'' [ɪlkdo] ‘genuo’ kaj ''estrapirado'' [ɪstrapɪrado] ‘floro’, kiuj enhavas la konsonantkombinojn /sd/, /np/, /sl/, /lkd/ kaj /str/, kiuj mankas en nekonstruitaj filipinaj lingvoj. Ankaŭ ekzistas silabokomencaj konsonantkombinoj kiuj en aliaj filipinaj lingvoj nur aperas en pruntvortoj el okcidentaj lingvoj.
 
==Pronomsistemo==
Linio 128:
 
===Influo de la hispana===
Kvankam la eskaja havas multajn pruntojn el la [[hispana]], ofte ne evidentas sistemeco. Kelkaj pruntaĵoj estas rektaj, sen aŭ preskaŭ sen ia fonetika aŭ semantika ŝanĝo. Ekzemple la eskaja vorto ''merido'' ‘edzo’, estas evidenta pruntaĵo de la samsignifa hispana vorto ''marido''. Aliaj retenas nur kelkajn semantikajn ecojn de la originalo, kiel en la kazo de ''astro'' kun la signifo ‘suno’ en la eskaja. En kelkaj kazoj pruntita formo ŝajne ricevis tute senrilatan signifon, ekzemlaekzemple la eskajan ''memorya'' (‘ĉielo’) ne havas ion komunan kun la hispana signifo ‘memoro’. Apartan kazon prezentas al ni la vorto ''tre'', kiu signifas ’du’ en la eskaja kvankam ĝi ŝajnas esti forme pruntita de hispana ''tres'', kiu signifas ‘tri’.
 
La fonetika rilato ankaŭ ofte estas nur parte travidebla, ekzemple en la nomoj de la monatoj.
Linio 187:
|}
 
En la cebua, la vorto por 'monato' kaj por 'luno' estas la sama (''bulan''), sed la eskaja havas la apartajn vortojn ''ngari'' kaj ''koldo'' por tiuj signifoj. Tio montras, ke la ekvivalenteco inter la lingvoj tamen ne estas perfekta. Kelkaj vortoj estas aparte ekzotikajekzotaj, ekzemple 'la Filipinoj', 'Filipinio' tradukiĝas eskajen kiel ''Pilipayen'', sed la adjektivo 'filipina' estas ''Palestina''!
 
== Literaturo ==
Linio 202:
[[kategorio:apartigaj lingvoj]]
[[kategorio:konstruitaj lingvoj]]
 
 
[[en:Eskayan language]]