Peĉenegoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto forigo de: et:Petšeneegid modifo de: ja:ペチェネグ
aldono
Linio 1:
'''Peĉenegoj''' estas malaperinta nomada, [[tjurkoj|tjurklingva popolo]]. Ili vivis inter [[Volgo]] kaj [[Uralo]], kiam fine de la 9-a jc. forpelis ilin la [[kazaroj]]. Ili trapasis la Volgon kaj – en alianco kun la [[Bizanca imperio]] - forpelis la [[Historio de Hungario|hungarojn]] el iliaj Sud-Rusiaj teritorioj (la hungaroj nomis tiun areon Levedio) ĉe la [[Nigra Maro]]. Ili poste sekvis la hungarojn kaj okupis Etelkoz-on (neprecize difinebla areo), sed poste en la 10-11-a jc. ili malfortiĝis kaj fuĝis parte al la Hungara Reĝlando. Ili setliĝis en la okcidenta kaj suda parto de [[Hungario]] kiel limgardistoj, sed ankaŭ en aliaj lokoj. Alia parto de la popolo migris al la Bizanca imperio kaj ankaŭ gardis la limon. Parto de ili pli poste reiris al Sud-Rusio, sed la tuta popolo malaperis, kunfandiĝis kun la aliaj ĝis fino de la 12-a jc.
 
La hungara nomo de la peĉenegoj estas ''besenyő'' (pron. beŝenjoe), kiu aperas en nomoj de vilaĝoj, kie ili setliĝis: [[Besenyőd]], [[Besenyőtelek]], [[Besenyszög]],ekzemple [[Besnyő]], aŭ rimarkeble [[Bezenye]].
 
== [[Komunumo]]j pri ''besenyő'' (= [[peĉenegoj|peĉenego]]) en [[Hungara reĝlando]] ==
{|class="wikitable" border="2"
|-
| [[Viişoara (Bistriţa)|Besenyő]] || [[Beŝenovo|Besenyő]] || [[Besenyőd]] || [[Bešeňová|Besenyőfalu]] || [[Beŝenovaĉki Prnjavor|Besenyőmonostor]]
|-
| [[Pečeňady|Besenyőpetőfalva]] || [[Besenyszög]] || [[Besenyőtelek]] || [[Valea Izvoarelor|Buzásbesenyő]] || [[Pecinişca|Csernabesenyő]]
|-
| [[Hronská Dúbrava|Felsőbesenyő]] || [[Ládbesenyő]] || [[Dudeştii Vechi|Óbesenyő]] || [[Rinyabesenyő]] || [[Pădureni (Moacşa)|Sepsibesenyő]]
|-
| [[Secăşel|Székásbesenyő]] || [[Szirmabesenyő]] || [[Dudeştii Noi|Újbesenyő]] || [[Bešeňov|Zsitvabesenyő]] ||
|}
 
Posteuloj de peĉenegoj eble estas la loĝanta en Moldavio tjurka etno de [[gagauzoj]].