Sanĥerib: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 28:
En 2 Reĝoj 18,19 troviĝas pasaĵoj kiuj rakontas pri la sieĝo de Sanĥerib al la ĉefurbo Jerusalemo. Laŭ la Biblio, Ĥizkija ribelis al la Asirianoj tiel ke ili rabe okupis ĉiujn liajn urbojn. Konsciiĝinte pri sia eraro, li sendis tributojn al la asiria reĝo, (sendube temas pri la sama tributo menciita en la Prismo Taylor). Spite tion, asirianoj marŝis kontraŭ Jerusalemo, kaj la asiria reĝo sendis sian armean ĉefulon kun armeo por sieĝi la urbon dum li mem batalis kontraŭ egiptoj. Asiria ĉefulo renkontis oficirojn de Ĥizkija al kiuj li ordonis kapitulacon, ilin insultante per voĉo tiom laŭta ke la popolo trans la muroj povis lin aŭskulti, kaj blasfemante kontraŭ Ĥizkija kaj ties Dio.
 
Kiam Ĥizkija tion sciis, ŝiris al si la vestojn (per tipa tiuepoka gesto por eksterigi sian koleron) kaj preĝis Dion en la [[Templo de Salomono]]. [[Jesaja|profeto Jesaja]] (37) diris al la reĝo ke la Sinjoro prizorgos venki la minacon. Tiun nokton la anĝelo de la Sinjoro mortigis ĉiujn militistojn de la asiria tendumejo loĝata de 185.000 homoj. Sanĥerib, sciigite pri tiu masakro, defiis al Ninivo. Postnemulte, dum li adorkliniĝis al sia Dio [[Nisrok]] en la templo al tiu dediĉita, du liaj filoj lin mortigis kaj forfuĝis el la urbo.
 
=== Versio de [[Herodoto]] ===