Morteratsch-Glaĉero: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ro:Ghețarul Morteratsch
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e [r2.5.2] roboto modifo de: rm:Glatscher dal Morteratsch; cosmetic changes
Linio 14:
|listo=[[Listo de la glaĉeroj de Svislando|Glaĉeroj de Svislando]]
}}
'''Morteratsch-Glaĉero''' (prononcu ''Morteraĉ'', romanĉe '''Glatscher dal Morteratsch''', germane '''Morteratschgletscher''' estas [[valglaĉero]] en [[Engadino]], [[Kantono Grizono|Grizonaj]] [[Alpoj]], [[Svislando]]. Ĝi havas longecon de 7 km, averaĝan larĝecon de 1 km kaj kovras kun ĉiuj [[tributglaĉero|tributglaĉeroj]]j areon de 16,4 km².
 
== Priskribo ==
Morteratsch-Glaĉero havas sian originon inter la pintoj de [[Piz Bernina]], [[Crast' Agüzza]], [[Piz Argient]], [[Piz Zupò]] kaj [[Bellavista]]. De Piz Argient ĝis la frunto de la [[glaĉerlango]] en Morteratsch-Valo estas proksimume 7 km. La alttecdiferenco estas preskaŭ 2000 m. Kune kun la ĉefa [[tributglaĉero]] [[Pers-Glaĉero]], kiu alfluas de [[Piz Palü]] kaj alfluas al Moteratsch-Glaĉero sube de la roka ''Isla Persa'' (»perdita insulo«), ĝi kovras areon de 16,4 km². Oni taksas la volumenon de la glaĉero je proksimume 1,2 km³ da glacio. El Morteratsch-Glaĉero fontas la rivero [[Inn]], ĉefalfluanto de [[Danubo]], kiu alfluas la [[Nigra Maro|Nigran Maron]].
 
Morteraĉ-Glaĉero estas laŭ volumeno la plej granda glaĉero en la orientaj [[Alpoj]], laŭ longeco la tria post la aŭstraj glaĉeroj [[Pasterze]] kaj [[Gepatschferner]]. Ĝi estas tipa [[valglaĉero]] kun tre klare formita [[glaĉerlango]].
 
== Historio ==
De la komenco de la glaĉermezurado 1878 ĝis 1998 Morteratsch-Glaĉero ĉiujare averaĝe retiriĝis je 17,2 metroj. Nur dum 4 jaroj la glaĉero kreskis malmultajn metrojn en tiu tuta tempo. Ĉar grandaj glaĉeroj nur malrapide reagas al nur dumtempaj klimatoŝanĝoj, oni ne povas klarigi tiujn kreskojn per pli grandaj precipitaĵkvantoj en la nutra regiono. Inter la jaroj 1999 kaj 2003 la malkresko akceliĝis konsiderinde. En la jaro 2003 la retiriĝo atingis la rekordon de 76,5 m. En la sekva jaro [[2004]] la glaĉero ankoraŭ foje kreskis je 10,3 por poste denove retiriĝi ĉiu-jare inter 20 kaj 30 metrojn. Pro la enormaj ankoraŭ ne plantokovritaj [[moreno|flankaj morenoj]] dekstre kaj maldekstre oni povas imagi, kiom gigantaj la glacimasoj devis esti ankoraŭ en la 19-a jarcento dum la kulmino de la [[Eta Glaciepoko]].
 
== Turismo ==
En printempo oni povas sur Morteratsch-Glaĉero [[skiado|skiado]]. De la monta haltejo de la [[Diavolezza-Aertelefero]] por skiantoj bone veturebla skivojo pasas la glaĉeron malsupren al la gastejo Morteratsch. Dum la 10-kilometra malsuprenveturado oni pasas altecdiferencon de 1100 m. La malsuprenveturado, kiu ofertas dum bela vetero al la skianto mirindan panoramon tra la glaĉero kaj la valo daŭras inter unu kaj du horoj. La stacidomo Morteratsch de la [[Retia Fervojo]] iam situis ĉe la frunto de Morteratsch-Glaĉero. Ĉar la [[glaĉerlango]] intertempe retiriĝis 1800 metrojn, ĝi hodiaŭ ne plu videblas ek de la stacidomo.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} [http://glaciology.ethz.ch/messnetz/glaciers/morteratsch.html Morteratsch-Glaĉero sur la Svisa Glaĉermezurreto de ETH-Zuriko]
 
Linio 33:
{{Glaĉeroj en Svislando}}
{{Commons|Morteratschgletscher|Morteratsch-Glaĉero}}
 
 
[[Kategorio:Glaĉeroj en Svislando]]
Linio 46 ⟶ 45:
[[pl:Morteratschgletscher]]
[[pt:Glaciar Morteratsch]]
[[rm:Glatscher dal Morteratsch]]
[[ro:Ghețarul Morteratsch]]
[[ru:Мортерач (ледник)]]