Runaj alfabetoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: la:Runae
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.2) (robota modifo de: th:อักษรรูน; cosmetic changes
Linio 1:
'''Runaj alfabetoj''' (nomataj ankaŭ ''futhark'' pro la nomoj de ties 6 unuaj [[litero]]j) estis mallatina alfabeto uzitaj inter la [[3-a jarcento]] kaj [[20-a jarcento]] de nordeuropaj [[Ĝermanoj|ĝermanaj]] popoloj. Oni opinias, ke ili rezultas el mikso kaj influo de [[greka alfabeto|helenaj]], [[latina alfabeto|latinaj]], [[italika alfabeto|italikaj]] kaj "alpaj" literoj. Ili konjekteble estis elpensitaj en la du unuaj jarcentoj; la lastaj regionoj kie ili estis plu uzitaj estas [[Skandinavio]].
 
== Konstruado kaj tipoj ==
La runaj alfabetoj ekzistas en pluraj formoj; [[Ĝermanaj runoj|La ĝermanaj]] aŭ maljunaj, [[Anglosaksaj runoj|la anglosaksaj]] aŭ la frisaj, [[Danaj runoj|la danaj]] aŭ junaj, [[Svedaj runoj|la svedaj]] aŭ mallongbranĉetaj kaj la [[Mezepokaj runoj]]. La diversaj tipoj ne uziĝis samtempe; sed pli bone estus rigardata kiel pluraj malsamtempaj evoluiĝaj variantoj de la sama skribsistemo. Nur estas unu ekzemplo de enskribo kiu havas plurajn diversajn malsamtempajn variantojn, La Rök-ŝtono.
=== Ĝermanaj runoj ===
[[Dosiero:Vadstena-brakteaten, Nordisk familjebok.png|right|thumb|La ĝermana runalfabeto en medaliono]]La ĝermana runalfabeto ekuziĝis dum la 3-a jarcento en la tuta ĝermana mondo. La plej malnova surskribaĵo estas La Kylver Ŝtono en la baltmara insulo [[Gotlando]] kun la tuta alfabeto. Oni supozas ke la surskribaĵo estas de sorĉa tipo ĉar ĝi estas skribita en interna flanko en tombo, eble por malebligi la reaperon de la mortulo. Ne estas multaj surskribaĵoj kun ĝermanaj runoj, eble ĉar oni skribigis rune sur branĉetpecoj kaj ostoj kiu polviĝis en la tero. La tekstoj de tio periodo estas ekskluzive magitipaj formuloj aŭ nomoj de mortaj homoj.
 
Linio 22:
|}
 
=== La Anglosaksaj runoj ===
[[Dosiero:Franks Casket vorne links.jpg|right|thumb|''La kesto de Frank'']]La anglosaksa runalfabeto similigas la pli malnovan ĝermanan, sed ĝi havas pli da literojn por sonoj parolitaj en la [[anglosaksa lingvo]]. Estas proksimume ducent surskriboj kun anglosaksaj runoj, ĉefe en la Britaj insuloj kaj en [[Frislando]] (la alfabeto ankaŭ nomiĝas la frisajn runojn). La anglosaksaj popoloj (kiuj en la 4-a jarcento ekmigris de Frislando, Jutlando kaj Saksio al Anglio) uzigis ĝin ekde la 4-a jarcento ĝis la fino de la 10-a jarcento, kiam la la latina skribsistemo elpremigis la runojn.
 
Linio 39:
|}
 
=== La Danaj runoj ===
[[Dosiero:Normalrunor, danska runor.png|thumb|right|La danaj runoj]]
[[Dosiero:Rökstenen 1.JPG|thumb|La Rök-ŝtono en Rök, Svedio|left]]Iutempe inter la 5-a kaj la 6-a jarcentoj ŝanĝiĝis la malnovan, ĝermanan runalfabeton al nova sistemo; la pli junaj runoj aŭ la danaj runoj. Oni ne certe scias kial tio ŝanĝo okazis, la ŝanĝoj ne aperis gradon post grado sed subite. En la 9-a jarcenta runŝtono de Rök (bildo) ambaŭ sistemoj estas uzita, fakto kiu diras al ni ke eble la nova sistemo estis verko de sola homo aŭ grupo.
Linio 48:
La danaj runoj estas la runoj de la famaj [[runŝtono]]j – ekzistas iom da ĝermanrunaj runŝtonoj kaj runenskribitaĵoj, sed ili ofte estas mallongtekstaj kaj/aŭ nedeĉifrataj. La skandinava literaturo ekis kiam la enĉizis poemojn, rakontojn kaj tombtekstojn en la skandinava granito – la plej konata, longa kaj grava teksto de pra-historia skandinavio estas la Rök-ŝtono kun la unua ekzemplo de sveda poezio, la poemo pri [[Teodoriko la granda]] (kiu fakte priskribas faman statuon de li en [[Ravenna]], [[Italio]], poste en [[Aĥeno]], [[Germanio]] ĉar [[Karolo la granda]] movigis ĝin tie): ''Teodoriko la brava / ĉefo de la marmilitistoj, / regis ĉi tiojn marbordojn de Hreið-maro. / Nun li sidas arme / en sia gota ĉevalo, / ŝildo ŝovita en brako, / princo de la Mæringoj.''
 
==== La Svedaj runoj ====
[[Dosiero:Swedish-Norwegian Futhork (short-twig runes).png|thumb|right|La mallongbranĉaj runoj]]
La nomo "Svedaj Runoj" estas (kiel la afero de la danaj runoj) iomete erara ĉar ili estis uzita en aliaj regionoj ol Svedio. Dum la sveda imperia periodo svedaj historiistoj provis farigi la svedan prahistorion pli grandioza por pravigi la ekspansiemajn planojn de la svedaj reĝoj. Pro tial ili nomigis varianto de la danaj runoj "La Svedajn Runojn" malgraŭ la certaĵo ke ili originas de Danio. La nuntempa scienca nomo de la alfabeto estas ''mallongbranĉaj runoj''.
Linio 54:
La mallongbranĉaj runoj estis la ĉefe uzita skribsistemo de la vikingoj – malmultaj neŝtonaj enskribaĵoj de la vikingoj estas konservitaj, sed kelkaj enskriboj sur porkaj ripoj estas ĉiujare trovitaj dum prifosadoj en ekz. Sigtuna kaj Lödöse. Ĉi tiuj enskribaĵoj koncernas normalajn aferojn kiel amo, festo kaj religio kaj la plejparto de la runoj estas mallongbranĉaj. La uzado de mallongbranĉaj runoj sur ŝtono estas malpli normala ol uzado de danaj runoj, sed kelkfoje la runisto miksas la leterojn; eble kaŭze de eraro sed pli probable ĉar li ne konis la diferencon.
 
===== La sentrunkaj runoj =====
[[Dosiero:Futhark Hälsingland 15.png|thumb|right|La sentrunkaj runoj]]
Varianto de la mallongbranĉaj runoj estas la sentrunkaj aŭ la [[Hälsingland|helsinglandaj]] (laŭ la provinco de Svedio kie la plejparto de la enskribaĵoj estas trovata). La mallongbranĉaj runoj ŝparas tempon kaj spacon al la skribisto kaj estas pli facile enskribitaj sur molaj materialoj kiel ligno aŭ mura strukaĵo; la sentrunkaj runoj estas unu paŝo plu – "la trunko" de la runo; la ĉefa streko en kiu la branĉoj aŭ la aldonaj streketoj estas elĉizitaj, estas forprenita kaj restas nur la branĉoj. La sistemo similas [[Stenografio|stenografia skribsistemo]] kaj ŝparas eĉ pli tempon kaj spacon ol la mallongbranĉaj runoj. Pro tial ĝi ankaŭ estas malfacillegebla por aliulo ol la skribisto kaj la signifo de la literoj estis mistero ekde la fino de la vikinga epoko ĝis la solvado de la fama sveda sciencisto [[Anders Celsius]] dum la 1700-oj.
 
=== La mezepokaj runoj ===
== Kiel skribi esperanton runskribe ==
Ĉar esperanto havas plurajn sonojn nerunalfabetajn la runskribdeziranta esperantist ofte havas problemon. Ĉi tiu nur estas proponon (verkitan de [[Robin Rönnlund]]), aŭ ekzemplo, kiel skribi esperanton runmaniere.
 
Linio 122:
La esperanta literumo similas la malnovan runskribistan – "duoblaj literoj" ne ekzistas; la malnovsveda "Gunnar" iĝas "gunar". Tial la esperantruna skribsistemo ne estus tro malfacile por komencantoj.
 
== Vidu ankaŭ jenon ==
* [[Kojnoskribo]]
* [[Etruska alfabeto]]
* [[Hungara runoskribo]]
* [[Orĥona runoskribo]]
{{projektoj|commonscat=Runic writing}}
 
{{LigoLeginda|de}}
 
[[Kategorio:Alfabeto]]
 
{{LigoElstara|ru}}
{{LigoLeginda|de}}
 
[[af:Rune-alfabet]]
Linio 180 ⟶ 179:
[[sr:Руне]]
[[sv:Runor]]
[[th:อักษรรูนส์รูน]]
[[tr:Runik yazı]]
[[uk:Руни]]