Esperanto-movado en Aŭstrio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 74:
 
=== Esperanto en radio ===
Ankaŭ la radio apartenas al la terenoj, kie Esperanto akiris fortikan bazon. La unuan fojon oni parolis per radio en Esperanto dum la 16-a UK 1924 el la tiama Teknologia Metia Muzeo. En apr.aprilo 1925 EEsperanto-kurso estis enkondukata en Radio-Wien, kiun gvidis inĝ. [[Ferdinand Hartwich]], de sept.septembro 1925 W.[[Walter Smital]] gvidis la duan Esperant-kurson. De okt.oktobro 1927 el Radio-Wien ne plu estas kursoj, sed ĉiusemajne dum 10 minutoj EEsperanto-varbado por Aŭstrio. La 18 okt.de oktobro 1933 je instigo de [[Hugo Steiner]] komenciĝis disaŭdigoj el Radio-Wien ĉiun merkredon en la malfruvesperaj horoj por la eksterlando. La celo estas, diskonigi sciindaĵojn pri Aŭstrio kaj la oficialaj instancoj disponigas la koncernajn artikolojn.
 
La ''gazetaro'' estis same favora al Esperanto. Ekz. la gazeto "Kleines Volksblatt", Wien, en 1930 aranĝis konkurson pri la plej bona Esperanto-traduko de la Aŭ.Aŭstria Ligohimno; la unuan premion (100 [[ŝilingo]]j) ricevis prof. Ellinger. La sama gazeto en 1933 enkondukis Esperanto-kurson kaj aperigis ĉiusemajne Esperanto-rubrikon. La taga gazeto "Volks-Zeitung", Wien (250.000 abonantoj) dum du jaroj (1930-1931) havis Esperanto-kurson kaj ĉiusemajne Esperanto-rubrikon.
 
Krom kursoj efemeraj aŭ nur kelkjaraj en tiu aŭ alia lernejo troviĝis ankaŭ rimarkindaj iniciatoj. Baldaŭ post la milito (18-an de januaro 1920) la tiama estro de la publika instruado, Glocket, informis la EEsperanto-unuiĝon de instruistoj, ke la lernantoj de mezaj lernejoj kaj de la supraj klasoj de popollernejoj povas viziti la EEsperanto-kursojn. La agado de la instruista unuiĝo kaj la sukcesoj de la kursoj konvinkis la registaron krei Ŝtatan ekzamenan komitaton por instruistoj de EEsperanto. La iniciato apartenis al la komunumo Wien, sed la ŝtato ne nur konsentis, sed ankaŭ alprenis la tutan regularon kaj egaligis la komitaton al la aliaj lingvaj ekzamenaj komitatoj. (30 apr. 1925, nr-o 2.163) Prez. Prezidanto fariĝis Fr.[[Franz Wollmann]], membroj A. Macho, Joh. Schroder, J. Schamanek, H. Jokl, Fr. Meŝtan, kaj O.[[Otto Simon]]. En la unuaj jaroj okazis multaj ekzamenoj kaj la komunumo Wien enkondukis E-nEsperanton kiel nedeviga fako anstataŭ la franca lingvo en aron da burĝlernejoj en Wien por la lerneja jaro 1926-271927; la lingvo estis instruata ankaŭ en aliaj lernejoj. La oficiala lernolibro, liverita senpage al la lernantoj de la komunumo, estis de Anton Casari-Seheibenreiter kaj Franz Scheibenreiter: Lernolibro laŭ moderna, rekta metodo. Sed la ekonomia situacio devigis la komunumon ĉesigi multajn fakojn, inter ili ankaŭ E-nEsperanton. Ekde tiam la interesiĝo ankaŭ por la ekzameno silentiĝis. En la lastaj jaroj okazis kursoj en Wien nur en kelkaj lernejoj per la memofero de la instruistoj. La ministerio por instruado mem en jun.junio 1929 permesis, ke EEsperanto povas esti instruata kiel nedeviga fako en la mezlernejoj kiel la latina, greka, angla, franca, itala kaj slovena lingvoj.
 
Oni gvidis kursojn ankaŭ en iaj provincaj lernejoj. Ekz. lerneja konsilantaro de [[Graz]] en 1929 enkondukis E-nEsperanton en la mezlernejoj kaj ĉ. 300 lernantoj lernis tiam E-nEsperanton kaj tiu ĉi urbo en 1930 ordonis, ke la lernej-direkcioj akcelu ĉe la gepatroj de la lernantoj la intereson por la EEsperanto-instruado; en la gimnazio [[Melk]] en 1930 22 abiturientoj ricevis en siaj atestoj noton pri EEsperanto; tio okazis ankaŭ en kelkaj aliaj lernejoj.
 
La reĝimŝango mem trafis la Esperantistojn en Aŭstrio meze de grava laboro. En dec.decembro 1933 komenciĝis la laboroj por prepari la Internacian Konferencon en Wien kun la celo "enkonduki Esperanton en la lernejon kaj praktikon". La prepara komitato konsistas el Fr. Übelhör, H.[[Hugo Steiner]] kaj R. M. Frey kaj la konferenco okazos 20-24 majo 1934, kun helpo de oficialaj instancoj, en kunlaboro kun [[UEA]] kaj aliaj fakforoj.
 
===Eminentuloj, kiuj helpis Esperanton===