Kőröshegy: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fr:Kőröshegy
Neniu resumo de redakto
Linio 17:
 
Post la dua mondmilito pro la agrokooperativoj iom post iom malaperis la kamparanaro kaj oni kultivis la kamparon kiel agro-laboristoj. Bonŝance la vitkultivado kaj vinproduktado estis en propra posedaĵo, kiun la filoj transprenadis de la patroj, kaj pro tio ili ankaŭ nuntempe bone funkcias. Dum la socialismo Kőröshegy por iom da tempo kapablis konservi siajn agrikulturajn kaj administraciajn avantaĝojn, sed finfine ĝi perdis ilin en la 1970-aj jaroj. Pli kaj pli fortiĝis [[Balatonföldvár]], kiu apartenis sub la administracion de Kőröshegy, kaj per ĝia rapida evoluo ĝi transprenis la gvidan rolon. Kőröshegy nur en 1990 povis reiĝi memstara vilaĝo kun propra konsilio. Ekde tiam gi dinamike progresas. En la vilago reaperis la kultura kaj agrikultura vivo, konstruiĝis kulturdomo, biblioteko, sporthalo, kaj la vilaĝo iĝas ĉiam pli bela.
 
==Vidindaĵoj de Kőröshegy==
 
Romkatolika preĝejo:
 
Ŝtatjuĝisto, István Báthory konstruigis ĝin en la dua duono de la XV-a jarcento. Kiel memstara paroko, ĝi funkcias ekde 1759. Laŭ propraj planoj de la orgenisto Endre Kovács en 1970 oni renovigis la pasintjarcentfinan orgenon, kio ebligis organizi la landfamajn somerajn koncertojn "Musica Antigua Hungarica" kaj "Cantus Pannonicus".
 
Reformacia preĝejo
 
Ĝi konstruiĝis komence de la XVII-a jarcento. En 1619 ĝi jam havis pastron kaj rektoron. La plimulto de la vilaĝa loĝantaro estis kalvinano. La turkoj forlasinte la teritorion, detruis kaj bruligis la vilaĝon kaj la preĝejon. La nuntempan preĝejon oni komencis konstrui printempe en 1813 kaj finis ĝin en aŭgusto de 1818. Ĝia renovigo okazis en 1987.
 
Kastelo Széchenyi
 
ĝin konstruigis György Széchenyi, la ĉefkapitano de la limfortikaĵoj de Egervár kaj Pölöske ĉirkaŭ la jaro 1680. Tiam la konstruaĵo estis nur teretaĝa. La nuntempa, unuetaĝa, malfrubaroka kastelo konstruiĝis ĉirkaŭ la jaro 1780, uzante verŝajne aŭ la bazon aŭ la lokon de la antaŭa konstruaĵo. Laŭ la elstara ĉasisto, Zsigmond Széchenyi: "... Ĝi konstruiĝis laŭ la laŭplaĉe simplaj linioj de la stilo "directoire", kiu portas la nomon de la franca direktorio.
 
*[http://www.koroshegy.hu/es/koroshegy_tortenete/koroshegy_tortenete.htm Historio de Kőröshegy esperante]