Reĝlando Rumanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
la informo pri ĉio posta estas nenecesa, kaj devus troviĝi en artikoloj pri Rumana Popola Respubliko kaj Rumana Respubliko
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto pereinta ŝtato
'''Reĝlando de Rumanio''', Rumana reĝlando ([[rumana lingvo|rumane]] ''Regatul României'') estis [[konstitucia monarkio]] ekzistanta inter 1881 kaj 1947.
| nomo = Reĝlando de Rumanio
| origina nomo = Regatul României
| jaro de estiĝo = 1881
| jaro de pereo = 1947
| pli antaŭ = ne
| antaŭ 1 = Unuiĝintaj Duklandoj
| antaŭ 1 flago = Flag of the United Principalities of Romania (1862 - 1866).svg
| antaŭ 2 = Moldavia Demokratia Respubliko
| antaŭ 2 flago = Flag of the Moldavian Democratic Republic.svg
| antaŭ 3 = Duklando de Bukovino
| antaŭ 3 flago = Flag of Bukowina.svg
| antaŭ 4 = Duklando de Transilvanio
| antaŭ 4 flago = Flag of Transylvania before 1918.svg
| pli post = ne
| post 1 = Rumana Popola Respubliko
| post 1 flago = Flag of Romania (1952-1965).svg
| post 2 = Moldava Soveta Socialisma Respubliko
| post 2 flago = Flag of Moldavian SSR.svg
| post 3 = Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
| post 3 flago = Flag of Ukrainian SSR.svg
| post 4 = Reĝlando de Bulgario
| post 4 flago = Flag of Bulgaria.svg
| larĝeco de la 1-a kolumno =
| flago = Flag of Romania.svg
| artikolo pri la flago = Flago de Rumanio
| flago grandeco = 120px
| blazono = Kingdom of Romania - Big CoA.svg
| artikolo pri la blazono = Blazono de Rumanio
| blazono grandeco =
| kadro blazono =
| mapo = Romania MASSR 1920.png
| mapo grandeco =
| mapo noto = Rumanio inter 1918 kaj 1940
| ĉefurbo = [[Bukareŝto]] </br> [[Iași]] (1916-1918)
| areo = 295 049
| areo noto = [http://rohistory.ici.ro/ist08.htm Statul national unitar (Romania Mare 1919 - 1940)]
| la plej alta punkto =
| la plej alta punkto noto =
| la plej longa rivero =
| la plej longa rivero noto =
| nombro de loĝantoj = 18 052 896
| nombro de loĝantoj noto = en 1930
| lingvoj = [[rumana lingvo|rumana]] kiel oficiala lingvo
| nacieca konsisto =
| religio =
| ŝtata formo = [[konstitucia monarkio]]
| patrina lando =
| monunuo =
| estiĝo = la {{daton|13|marto|1881}}
| pereo = la {{daton|30|decembro|1947}}
}}
'''Reĝlando de Rumanio''', '''Rumana reĝlando''' ([[rumana lingvo|rumane]] ''Regatul României'') estis [[konstitucia monarkio]] ekzistanta inter 1881 kaj 1947.
 
De 1859 ĝis 1877 [[Rumanio]] evoluigis sian sistemon: de [[persona unio]] de du ŝtatoj ([[Valaĥio (Rumanio)|Valaĥio]] kaj [[Moldavujo|Moldavio]]) kun unu reganto ĝis plene memstara, sendependa reĝlando kun monarkio el la eksterlanda familio de [[Hohencolernoj]]. En 1918, post la unua mondmilito, [[Transilvanio]], parto de [[Crişan|Kriŝano]], parto de [[Distrikto Maramureș|Maramureș]], plejparto de [[Banato]], [[Besarabio]] kaj [[Bukovino]] estis aligitaj al la lando kaj formiĝis tiel nomata ''România Mare'' (Granda Rumanio). En 1940 Maramureș, partoj de Transilvanio kaj de Kriŝano estis transdonitaj al [[Hungario]], Besarabio - al [[Sovetunio]] kaj suda [[Dobruĝo]] - al [[Bulgario]]. Nur la teritorioj transdonitaj al Hungario ree fariĝis rumanaj post la [[dua mondmilito]]. En [[1947]] la lasta reĝo estis devigita rezigni kaj monarkion anstataŭis komunisma[[Rumana Popola Respubliko|respubliko]] regata de [[Rumana Komunista reĝimoPartio]].
 
==Unuiĝo kaj monarkio==
[[Dosiero:Carolu Iiu.jpg|thumb|left|180px|Karolo la 1-a]]
En [[1859]] rumana popolo unuiĝis: [[Moldavujo]] kaj [[Valaĥio]] estis ekregitaj de unu homo, [[Aleksandro Johano Kuzo]], sub protektado de [[Otomana Imperio]]. La 5-an de februaro 1862 ambaŭ ŝtatoj formale unuiĝis en Duklandon de Rumanio kun Bukareŝto kiel ĉefurbo.
 
La 23-an de februaro 1866 alianco de konservativuloj kaj radikalaj liberaluloj devigis Kuzon rezigni el la posteno. La suverenecon de Rumanio ekhavis duko [[Karolo la 1-a (Rumanio)|Karolo Hohenzollern-Sigmaringen]]. Liaj idoj regis la landon ĝis la komunisma ŝtatrenverso en 1947.
En [[1877]], kiam Duklando de Rumanio kaj [[Rusia Imperio]] militis kontraŭ Otomana Imperio, sendependeco de la lando estis rimarkita en internacia medio kaj agnoskita dum la [[kongreso de Berlino]] en [[1878]]. La lando regajnis preskaŭ tutan Dobruĝon sed devis fordoni al Rusio [[Buĝak]]on. Karolo estis kronita en 1881 kiel la unua reĝo de Rumanio.
 
La nova ŝtato, troviĝanta inter Otomana Imperio, Aŭstrio-Hungario kaj Rusia Imperio, kun [[slavoj|slavaj]] najbaroj sude kaj korde kaj [[hungaroj|hungaraj]] okcidente, decidis sekvi okcidentajn landojn, ĉefe [[Francio]]n, enkondukante en sia teritorio tieajn kulturajn, edukajn kaj administrajn sistemojn.
 
En [[1916]] Rumanio post iomaj duboj aliĝis al la [[unua mondmilito]] flanke de [[Entento]]. Rumanio malvenkis kaj preskaŭ la tuta lando estis okupita de germanaj, aŭstraj-hungaraj kaj bulgaraj trupoj. Ĝi estis devigita subskribi la [[Traktato de Bukareŝto (1918)|traktaton de Bukareŝto]] kaj ĝian pereon savis ĝenerala malvenko de la [[Centraj Potencoj]]. Organizaĵoj regantaj Transilvanion, Besarabion kaj Bukovinon decidis aliĝi al Rumanio, foje perforte nuligante ribelojn; la decidojn agnoskis en [[1920]] la [[traktato de Trianon]].
 
==Intermilita periodo==
Rumanio akceptante konstitucion en 1923 fariĝis konstitucia monarkio. Dum unuaj jaroj post la unua mondmilito ĝian politikon dominis Nacia Liberala Partio. En 1928 ekregis Nacia Kamparana Partio.
En 1927 mortis reĝo [[Ferdinando la 1-a (Rumanio)|Ferdinando la 1-a]]. La sekva reganto fariĝis lia nepo, kronita kiel [[Mikaelo la 1-a (Rumanio)|Mikaelo la 1-a]]. De lia patro, posta [[Karolo la 2-a (Rumanio)|Karolo la 2-a]], oni forprenis la rajton heredi la potencon kaj li elmigris. En 1930 li revenis, oni trovis la forprenon de la heredpovo nevalida, kaj estis kronita kiel nova reĝo.
 
La [[granda depresio]] en 1929 havis seriozan influon al Rumanio. La komencon de la 1930-aj jaroj karakterizis sociaj turmentiĝoj, politikaj konfliktoj, granda senlaboreco kaj strikoj. Kelkfoje la reĝimo estingis sociajn turmentiĝojn perforte, ekz. strikon de ministoj en Valea Jiului. La ekonomio komencis resaniĝon meze de la 1930-aj jaroj. Politikaj organizaĵoj radikaliĝis kaj la politika situacio malstabiliĝis. La regadon atingis partioj [[naciismo|naciismaj]] kaj [[kontraŭjudismo|kontraŭjudismaj]]. La Nacia Liberala Partio fariĝis pli kaj pli naciisma; la Nacia Kamparana Partio unuiĝis kun Rumana Fronto kaj kreis Nacian Kristanan Partion. Fine ege fortiĝis [[Fera Gvardio]], ekstreme naciisma kaj [[faŝismo|faŝisma]] organizaĵo. La regantaj partioj ne fidis al reĝo Karolo la 2-a, kun reciproko. Krome la rumana konstitucio donis al reĝo la rajton nuligi la parlamenton kaj anonci baloton. Pro tio dum nur dek jaroj Rumanion regis 25 ministraroj.
 
Malgraŭ tio en 1937 Karolo la 2-a nomumis [[Octavian Goga]] nova ĉefministro. Samtempe reĝo renkontiĝis kun [[Adolf Hitler]] kiu diris pri sia deziro konsistigi la rumanan ministraron el membroj de la Fera Gvardio. Karolo la 2-a ne plenumis tiun deziron - la 10-an de februaro 1938 li eksigis la ministraron de Goga kaj enkondukis [[diktatoro|diktatoran]] regadon. Agnoskis ĝin nova konstitucio, akceptita dek sep tagojn poste. Ĝi donis al reĝo la rajton nomumi ne nur ĉefministron, sed ĉiujn ministrojn. La estro de la Fera Gvardio, [[Corneliu Zelea Codreanu]], estis arestita kaj en novembro 1938 mortigita.
 
La reĝa diktatoreco daŭris mallonge. La 7-an de marto 1939 estis nomumita nova ministraro, gvidata de [[Armand Călinescu]]. La 21-an de septembro Călinescu estis murdita de batalgrupo el la Fera Gvardio, kiu venĝis la morton de Codreanu.
 
La 23-an de aŭgusto 1939 Sovetunio kaj la Tria Regno subskribis la [[pakto Ribbentrop-Molotov|pakton Ribbentrop-Molotov]], en kiu estis diro pri sovetaj "pretendoj" al Besarabio.
 
{{ĝermo|historio}}
 
[[Kategorio:Historio de Rumanio]]