Transilvania Hungara Universitato Sapientia: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e kor kategorion (peto) AWB
Linio 1:
[[Dosiero:emte logo.jpg|left|thumb]]
'''Transilvania Hungara Universitato Sapientia''', hungare: '''Sapientia Erdélyi Magyar Tudományegyetem''' (EMTE) [sapiencia erdeji madjar tudomanjedjetem] (Sapientia, Transilvania Hungara Universitato), rumane: '''Universitatea "Sapientia" din Transilvania''', estas memstara hungarlingva universitato en [[Transilvanio]] ([[Rumanio]]) kun centro en [[Kluĵo]] funkcianta en la urboj [[Kluĵo]], [[Miercurea Ciuc]] kaj [[Târgu MureşMureș]]. La financadon de ĝiaj funkciado kaj disvolvado kovras la hungara ŝtata buĝeto sur la teritorio de Rumanio. La kialo de estigo de ĉi tiu nova superinstrua instituto estis la konstato, ke el ĉirkaŭ 25 mil hungarlingvaj gestudentoj nur ĉiu tria studas en sia gepatra lingvo.
 
== Historio ==
La decido naskiĝis la [[14-an de aprilo]] [[2000]] en la kunsido de la ''Kuratorio de Fondaĵo Sapientia'' estigita en Kluĵo de ok estroj de hungaraj transilvaniaj historiaj eklezioj. La [[7-an de aprilo]] [[2001]] oni mandatumis kiel rektoron d-ron Sándor Tonk kaj kiel vicrektoron d-ron Vilmos Tánczos. Laŭ konkurso ricevis mandatojn kiel dekanoj la universitataj profesoroj Szabolcs Lányi d-ro (Miercurea Ciuc) kaj Dénes Hollanda d-ro (Târgu MureşMureș). La Fondaĵo Sapientia en Miercurea Ciuc aĉetis la konstruaĵon de Hotelo Hargita kaj en Târgu MureşMureș luis la domon ''Deus Providebit'', kiu estis eklezia posedaĵo. La Landa Akredita Komisiono Rumana donis la permesilon por provizora funkciado de la universitato en majo kaj julio [[2001]]. La instruado komenciĝis la [[8-an de oktobro]] [[2001]] en Miercurea Ciuc kaj Târgu MureşMureș kun 371 gestudentoj. En la lernojaro 2006/2007 estis 2.205 gestudentoj kaj 339 instruistoj en la universitato.
 
== Eksteraj ligojligiloj ==
*[http://193.16.218.157/index.php Retpaĝo de universitato].
 
Linio 12:
[[Kategorio:Universitatoj de Rumanio|Sapientia]]
[[Kategorio:Kluĵo]]
[[Kategorio:Târgu MureşMureș]]
[[Kategorio:Miercurea Ciuc]]
[[Kategorio:Rumaniaj hungaraj institucioj kaj institutoj]]