Interpretado (tradukado): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e robota aldono de: da:Translatør
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.2) (robota modifo de: fr:Interprétation de conférence; cosmetic changes
Linio 1:
===Difino===
Parola [[traduko|tradukado]] de [[prelego]]j, [[debato|debatoj]]j, [[konferenco]]j, [[filmo]]j, [[intervjuo]]j, vizitoj ktp ricevas ankaŭ la ambiguan nomon '''interpretado''' (por komparo, vidu [[interpretado]]).
 
La profesiuloj de ĉi tiu fako nomiĝas '''interpretistoj''' aŭ, en certaj lokoj kaj epokoj, [[drogmano]]j (aŭ dragomanoj).
 
=== Specoj de traduka interpretado ===
Estas pluraj tipoj de interpretado. Kelkfoje oni grupigas ilin laŭ la formo (samtempa, tujsekva, flustra, ktp); alifoje oni klasifikas ilin laŭ la loko, kie ili okazas (konferenca, sociala, ktp.):
[[imageDosiero:Interpreters section.jpg|thumb|300px|La ŝparemo je tempo, la multlingveco kaj la granda nombro da akuzitoj dum la [[Nurenberga proceso]] faris, ke oni unuafoje uzis la samtempan interpretadon. Sur la bildo videblas la aro da interpretistoj en arkaikaj interpretistaj budoj.]]
==== Samtempa interpretado ====
Ĉe la samtempa interpretado, la interpretisto kaj la parolanto parolas samtempe. Por samtempe interpreti, normale la interpretisto sidas en son-izolita budo (ofte de kiu bone videblas la parolanto) kun [[mikrofono]] kaj [[aŭdilo]]j por ricevi la paroladon en la fonto-lingvo. La intrepretisto tiam buŝtradukas (interpretas) la fonto-lingvan paroladon en la cellingvon deziritan, kiun ricevas la celgrupo pere de aŭdiloj. En la budoj ofte laboras kune du interpretistoj kun la samaj lingvo-kombinoj; ili helpas sin reciproke kaj pro la nervostreĉo ili alterne laboras je vicoj normale de 20-30 minutoj. Samtempa estas tia interpretado, kiun plej ofte faras la interpretistoj de [[signolingvo]]j.
 
==== Sekva interpretado ====
Ĉe la (tuj)sekva (aŭ sinsekva) interpretado, la interpretisto parolas post kiam la parolanto finas paroli. Tiam oftas, ke la prelego disdividiĝas en plurajn partojn, kiuj rare estas pli daŭraj ol 10 minutoj. Normale la interpretisto situas proksima al la parolanto, aŭskultas kaj samtempe notas en kajereto. Kiam la parolanto finas sian prelegon aŭ estas paŭzo, la interpretisto tujsekve reparolas la prelegon en la cellingvo kiel se li estus la vera preleganto.
 
Ĉi tia intepretado estas malofta kiam ekzistas pli ol du aktivaj lingvoj. Kelkaj telefon-entreprenoj ofertas servon de tujsekva interpretado ĉe kiu fora interpretisto partoprenas en la telefona interparolo, kiel ekzemple la brazila [[Embratel]].
 
==== Flustra interpretado ====
Ĉe la flustra interpretado (ofte konata per la franca vorto ''chuchotage'', flustrado) la interpretisto flustras la mesaĝon per la cellingvo en la orelojn de la celgrupano(j). Temas pri speco de samtempa interpretado. Ĉi tia interpretado estas plej ofta en situacioj, en kiuj nur kelkaj aŭskultantoj (normale ne pli ol du) ne komprenas la fonto-lingvon. La interpretisto situas apud aŭ malantaŭ ili kaj mallaŭte parolas proksime al iliaj oreloj, kio estas streĉa tasko por la voĉo de la interpretisto kaj tial ĝi normale ne tro daŭras.
 
==== Konferenca interpretado ====
La konferenca interpretado estas termino uzata por interpretado okazanta en internaciaj konferencoj, kongresoj kaj kunvenoj, kaj ĝi povas konsisti el iu ajn speco de interpretado: samtempa, tujsekva, flustran ktp. kun son-izolitaj budoj aŭ sen ili, ĉu por granda aŭ malgranda celgrupo.
 
==== Signolingva interpretado ====
Ĉe la interpretado de [[signolingvo]], parolanto parolas kaj la interpretisto tradukos la fonto-lingvon en signolingvon, kaj inverse: surdulo signas kaj interpretiso tradukas en buŝlingvon. Ankaŭ eblas, ke la interpretisto (eĉ [[surdeco|surda]]) interpretas malsamajn signolingvojn. Ĉi tia intepretado estas preskaŭ ĉiam samtempa.
 
=== Teorioj pri interpretado ===
Oni skize povus diri, ke estas diversaj teorioj pri la lingva interpretado kaj kelkaj el ili estas forte ligitaj al la pluraj teorioj pri tradukado ([[tradukoscienco]]): la teorio de la senco ([[Danica Seleskovitch]]), kiu disvolviĝis en la skolo de [[Parizo]] dum la [[1970-aj jaroj]], la teorio de ''skopos'' (celo) de la 80-aj kaj 90-aj jaroj, en Germanio, kaj aliaj. Ĝenerale la studoj pri interpretado (dum multo da tempo ligitaj al tiuj pri tradukado) agas laŭ du paradigmoj: priskriba aŭ scienca. Dum la 80-aj jaroj la respektivaj pozicioj senpaŭze kaj forte konfrontiĝis, sed nuntempe verŝajne ambaŭ iĝis komplementaj.
 
==== Modelo de streboj de Daniel Gile ====
[[Daniel Gile]] (1985, 1997) kreis skeman modelon, por ke la lernantoj pri intepretado povu kompreni la strebojn, kiuj agas en la diversaj teknikoj uzitaj dum la interpretado de konferencoj.
 
Gile konstatis, ke ĉe interpretado ekzistas esenca malfacilaĵo pro la scia menslaborego, el kiu ĝi konsistas, kaj tiu malfacilaĵo estas kio provokas, ke eĉ la profesiaj interpretistoj, eĉ en la plej bonaj laborkondiĉoj, miskomprenu kaj preterlasu informon (Gile, 1997). Li disigis do la kompleksajn scio-operaciojn okazantajn dum samtempa interprado dise en tri strebo-grupojn:
 
* '''strebo aŭskulti kaj analizi''' ('''''L'''-istening''): analizi la son-ondojn perceptitajn de la aŭd-sento, identigi vortojn kaj decidi pri la signifoj de la frazoj.
* '''strebo produkti''' ('''''P'''-roduction''): reprezenti la mesaĝon, doni formon al informo kaj ties plenumo.
* '''strebo memori''' ('''''M'''-emory''): memori informon kurta-tempe.
 
Li aldonis plian strebon:
* '''strebo kunordigi''' ('''''C'''-oordination''): kunordigi samtempe la tri suprajn strebojn.
 
La ekvacio por ĉi tiu skemo de streboj dum samtempa interpretado estus do la jena:
Linio 45:
La modelo de tujsekva intepretado ('''''C'''-onsecutive '''I'''-nterpreting'') disdividiĝas en du sinsekvajn fazojn: aŭskultadon kaj reformigon.
<center>
CI (listening) = L + M + N + C<br />
CI (reformulation) = Rem + Read + P
</center>
Linio 52:
Dirindas, ke ĉi tiu eta resumo pri la streb-modelo de Daniel Gile nepre postulas kondiĉojn pri la procezo-kapablo, kaj la totalaj kondiĉoj estas sumo el ĉiuj el ili. Tiamaniere eblas, ke estas superŝarĝo ĉe unu el la streboj aŭ en la entute disponebla kapablo. Gile ankaŭ aplikis ĉi tiun streb-modelon al la vida tradukado (''vida tradukado = legi + produkti'') kaj al la samtempa interpretado kun teksto, aŭ al la vida tradukado kun parolanto leganta per la fonto-lingvo.
 
=== Laborlokoj de la interpretistoj ===
La plejparto el la profesiaj konferenc-intepretistoj laboras por internaciaj organizaĵoj kiel [[Unuiĝintaj Nacioj]], [[Eŭropa Unio]] aŭ [[Afrika Unio]]. Nuntempe la [[Eŭropa Komisiono]] estas la plej labordona estaĵo por interpretistoj, kiu estigas profesian okupon por centoj da interpretistoj laborantaj per la [[oficiala lingvo|oficialaj lingvoj]] de la Eŭropa Unio. Aliaj eŭropuniaj institucioj, kiel la [[Eŭropa Parlamento]] aŭ la [[Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj]], disponas je eta servo de intepretado.
 
La Unuiĝintaj Nacioj laborigas interpretistojn en preskaŭ ĉiu el ties sidejoj tra la tuta mondo, sed ties interpret-servo ne estas tiel granda pro tio, ke ĝi uzas malpli oficialajn lingvojn ol la Eŭropa Unio.
 
=== Internacia Asocio de Interpretistoj de Konferencoj (AIIC) ===
Multaj interpretistoj kaj sendependaj kaj funkciulaj apartenas al la '''Internacia Asocio de Interpretistoj de Konferencoj''' ([http://www.aiic.net/ AIIC], laŭ ĝia franca siglo), kiu estas la ununura monda asocio por tiaj konferenc-intepretistoj. Ĝi fondiĝis en la jaro [[1953]] kaj nun al ĝi membras 2600 profesiaj interpretistoj el pli ol 80 landoj. Ties celo estas reprezenti la konferencan intepretadon kaj agi en la nomo de la konferenc-interpretistaro. La asocio stimulas la profesion de la interpretistoj favore kaj al la laboristoj mem kaj al klientoj, stablas normojn kaj ankaŭ stimulas profesiecan konduton laŭ respekto al deontologia kodo.
 
=== Eksteraj ligiloj ===
* [http://interpreters.free.fr Interpreter Training Resources]
* [http://www.europarl.europa.eu/interp/public/default_en.htm What is conference interpreting? European Parliament]
 
[[Kategorio:Traduko]]
Linio 74:
[[es:Interpretación de lenguas]]
[[fi:Tulkki]]
[[fr:Interprétation (de conférence)]]
[[he:מתורגמן]]
[[it:Interprete (lingua)]]