Erato de Armenio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Amirobot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.2) (robota aldono de: bg, ca, es, fr, hy, it, pl, pt
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Erato''' estis reĝino de[[ Armenio]] kaj la lasta membro ĉe la trono de la [[Artaksia Dinastio]]. Filino de [[Tigranes la 3-a]] kaj duonfratino kaj edzino de [[Tigranes la 4-a]]. En la jarcentoj antaŭ [[kristanismo]], incestaj geedziĝoj estis oftaj ĉe helenismaj kortegoj por konservi la purecon de la reĝa sango. Ŝi estis la nura armena reganto kiu atingis la tronon tri fojojn. Erato regis kune kun ŝia frato Tigranes la 4-a de la jaro 8 al 5 a.K., 2 a.K. al 2 p.K. kaj de la jaro 6 ĝis 11 p.K. [[Aŭgusto Cezaro]] sendis [[Tiberio]]n por nomumi Artavasdes la 3-a kiel Reĝo de Armenio, kiu estis kuzo de Tigranes kaj Erato. Tigranes kaj Erato iniciatis internan militon kun la helpo de Fraates, Reĝo de Partujo.
 
La partuja reĝo baldaŭ ĉesis sian subtenon por eviti plenan skalomiliton kunkontraŭ [[Romo]]. [[Gajo Cezaro]] estis sendita al Armenio por ĉesigi la internan [[milito]]n. Antaŭ lia alveno Tigranes la 4-a estis murdita dum unu el la tumultoj kaj la armena trono estis donacita al [[Ariobarzanes]], Medo el origino. Ariobarzanes estis mortigita en akcidento kaj Aŭgusto Cezaro nomumis la filon de Ariobarzan, Artavasdes, kiel la nova reĝo. La armena loĝantaro laciĝis je eksterlandaj reĝoj kaj Aŭgusto reviziis sian politikon per donado de la trono al [[Tigranes la 5-a]], artaksido de nekonata deveno. La armenaj nobeluloj, malkontentaj kun Tigranes la 5-a, ribeliĝis kaj reentronigis Eraton kaj Tigranes al la trono. Ŝi estis faligita sub nekonataj cirkonstancoj en la jaro 11, post kiuj la [[Artaksia Dinastio]] formortis. Aŭgusto decidis konservi Armenion kiel vasala regno anstataŭ aneksi ĝin al la Imperio. En la jaro 12 [[Vonones la 1-a de Partujo]] estis nomumita kiel Reĝo de Armenio fare de Aŭgusto Cezaro.