Armena reĝlando en Kilikio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 111:
Denove en [[1441]], multe da tempo post la falo de la reĝlando, la armena katolikoso de Sis Gregorio la 1-a Musabekiants proklamis la unuiĝon de la armena kaj latina eklezioj ĉe la [[Koncilio de Florenco]], sed tio estis rebatita per armena [[skismo]] sub Kirakos la 1-a Virapetsi, kiu instalis la katolikoson en [[Eĉmiadzin]], kaj marĝenigis tiun de Sis.
 
== kulturoKulturo kaj socio ==
[[File:Toros Roslin Manrankar.jpg|thumb|right|220px|Bildigita [[manuskripto]] de [[Toros Roslin]]]]
Kontakto kun krucistoj de [[Okcidenta Eŭropo]], precipe el[[ Francio]], alportis gravajn novajn influojn sur la armena kulturo. La kilikia nobelaro fervore adoptis multajn aspektojn de okcidenteŭropa vivo, inkluzive de kavalireco, modojn de vestado kaj la uzon de francaj baptonomoj. La lingva influo estis tiel granda ke du novaj literoj ( Ֆ ֆ = "f" kaj Օ օ = "o") estis aldonitaj al la [[armena alfabeto]]. La strukturo de la kilikia socio iĝis pli proksima al okcidenta [[feŭdismo]] ol la tradicia sistemo "naĥararo" de Armenio en kiu la reĝo estis simple "unua inter egaluloj" inter la nobelaro. En aliaj areoj, ekzistis multe da malamikeco al la novaj tendencoj. Ĉefe, la armenoj tute malakceptis la konvertiĝon al [[Katolikismo]] aŭ [[Ortodoksismo]]. Ankaŭ rimarkindas la ke la kultura influo ne estis nur unu-flanka. Kilikiaj armenoj, ĉefe per siaj arkitekturaj tradicioj, havis gravan efikon al krucistoj kiuj revenis al [[Okcidento]] kun ilia ĵustrovita scio. Eŭropanoj tiel pruntis kaj adoptis elementojn de armena kastelkonstruado danke al la kontribuoj de spertaj armenaj masonistoj en la krucmilitistaj ŝatoj de la [[Mezoriento]], same kiel kelkaj elementoj de eklezia arkitekturo. La plejmulto de armenaj kasteloj faris saĝan uzon de ŝtonaj altaĵoj kaj havis kurbajn murojn kaj rondoturojn kiel ekzemple tiuj prezentitaj ĉe [[Krak des Chevaliers]] kaj [[Margat]]. La kilikia periodo ankaŭ produktis kelkajn gravajn ekzemplojn de armena arto, precipe la bildigitajn manuskriptojn de [[Toros Roslin]], kiu laboris en Hromkla en la [[13-a jarcento]].