Armena reĝlando en Kilikio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 29:
== Frua armena migrado al Kilikio ==
=== Kilikio sub Tigranes la Granda ===
Dum mallonga tempo en la [[1-a jarcento]] a.K. la potenca reĝlando Armenio povis konkeri vastan regionon en la [[Oriento]], inkluzive de la areo de [[Kilikio]]. En 83 a.K., post sanga tumulto pro la trono de [[Sirio]], regita de la seleŭkoj, la greka aristokrataro de Sirio decidis elekti la armenan reganton [[Tigranes la Granda]] kiel la protektanton de ilia regno kaj ofertis al li la kronon de Sirio<ref>{{cite web |url=http://www.hyeetch.nareg.com.au/armenians/prominent_p5.html |title=King Tigran II - The Great |accessdate=2007-01-17 |work=Hye Etch }}</ref> . Tigranes tiam konkeris [[Fenicio]]n kaj Kilikion, efike metante finon al [[Seleŭkio]]. La suda limo de lia posedaĵaro atingis ĝis Ptolemais (nuna [[Akko]]). Multaj el la loĝantoj de konkeritaj urboj estis senditaj al la nova [[metropolo]] [[Tigranakerto]] (latina nomo, Tigranocerta).
 
En la pinto de lia imperio, ĝi etendiĝis de la [[Pontusa Montaro]] (en moderna nordorienta [[Turkio]]) ĝis [[Mezopotamio]], kaj de la [[Kaspia Maro]] ĝis [[Mediteraneo]]. Tigranes certe invadis ĝis [[Ekbatano]] (situanta en nuna [[Irano]]) kaj prenis la titolon "Reĝo el reĝoj". En 27 a.K, la [[Romia Imperio]] konkeris Kilikion kaj transformis ĝin en unu el siaj orientaj provincoj<ref name="The Armenian kingdom in Cilicia during the Crusades">{{cite book | last =Ghazarian | first =Jacob G. | title =The Armenian Kingdom in Cilicia during the Crusades: The Integration of Cilician Armenians with the Latins (1080-1393) | publisher =Routledge | year =2000 | pages = 39–42 | isbn=0700714189}}</ref>.
 
=== Amasa armena migrado al Kilikio sub la bizancanoj ===