Armena reĝlando en Kilikio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 118:
== Kulturo kaj socio ==
[[File:Toros Roslin Manrankar.jpg|thumb|right|220px|Bildigita [[manuskripto]] de [[Toros Roslin]]]]
Kontakto kun krucistoj de [[Okcidenta Eŭropo]], precipe el[[ Francio]], alportis gravajn novajn influojn sur la armena kulturo. La kilikia nobelaro fervore adoptis multajn aspektojn de okcidenteŭropa vivo, inkluzive de kavalireco, modojn de vestado kaj la uzon de francaj baptonomoj. La lingva influo estis tiel granda ke du novaj literoj ( Ֆ ֆ = "f" kaj Օ օ = "o") estis aldonitaj al la [[armena alfabeto]]. La strukturo de la kilikia socio iĝis pli proksima al okcidenta [[feŭdismo]] ol la tradicia sistemo "naĥararo" de Armenio<ref name="The Armenian People From Ancient to Modern Times">Bournoutian, Ani Atamian. "Cilician Armenia" in ''The Armenian People From Ancient to Modern Times, Volume I: The Dynastic Periods: From Antiquity to the Fourteenth Century''. Ed. Richard G. Hovannisian. New York: St. Martin's Press, 1997, pp. 283-290. ISBN 1-4039-6421-1.</ref> en kiu la reĝo estis simple "unua inter egaluloj" inter la nobelaro. En aliaj areoj, ekzistis multe da malamikeco al la novaj tendencoj. Ĉefe, la armenoj tute malakceptis la konvertiĝon al [[Katolikismo]] aŭ [[Ortodoksismo]]. Ankaŭ rimarkindas la ke la kultura influo ne estis nur unu-flanka. Kilikiaj armenoj, ĉefe per siaj arkitekturaj tradicioj, havis gravan efikon al krucistoj kiuj revenis al [[Okcidento]] kun ilia ĵustrovita scio. Eŭropanoj tiel pruntis kaj adoptis elementojn de armena kastelkonstruado danke al la kontribuoj de spertaj armenaj masonistoj en la krucmilitistaj ŝatoj de la [[Mezoriento]], same kiel kelkaj elementoj de eklezia arkitekturo. La plejmulto de armenaj kasteloj faris saĝan uzon de ŝtonaj altaĵoj kaj havis kurbajn murojn kaj rondoturojn kiel ekzemple tiuj prezentitaj ĉe [[Krak des Chevaliers]] kaj [[Margat]]. La kilikia periodo ankaŭ produktis kelkajn gravajn ekzemplojn de armena arto, precipe la bildigitajn manuskriptojn de [[Toros Roslin]], kiu laboris en Hromkla en la [[13-a jarcento]].
 
== Malfortiĝo de la dinastio Lusignan==