La maja desnuda: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''La maja desnuda''' estas oleopentraĵo de la hispana pentristo Francisco de Goya (1746-1828), en kiu aperas nuda virino kuŝanta sur lito kun kusenoj. Ĝi estis farita...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Goya Maja naga2.jpg|thumb|La maja desnuda]]
'''La maja desnuda''' estas oleopentraĵo de la hispana [[pentristo]] [[Francisco de Goya]] ([[1746]]-[[1828]]), en kiu aperas nuda virino kuŝanta sur lito kun kusenoj. Ĝi estis farita dum iom da tempo de 1797 al 1800, kaj laŭdire ĝi estis la unua bildigo de ina pubhararo en granda okcidenteŭropa pentraĵo.La pentraĵo troviĝas en la [[Prado-Muzeo]] en [[Madrido]],[[ Hispanio]].
 
En [[1815]], la [[Hispana Inkvizicio]] alvokis Goyan por riveli kiu komisiis lin por krei la "obscenan" pentraĵon , kaj konsekvence li estis senpostenigita kiel pentristo de la reĝa hispana kortego. Se Goya donis klarigon de la origino de la pentraĵo al la Inkvizicio, tiu klarigo neniam aperis. Du specoj de poŝtmarkoj montrantaj La Majan desnuda-n en memorceremonio de la verko de Goya estis private produktitaj en 1930, kaj poste aprobitaj de la hispana poŝto. En tiu sama jaro, la registaro de[[ Usono]] baris kaj resendis ajnan poŝtaĵon portanta la poŝtmarkojn.