Korfpilkado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
La Sago (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
La Sago (diskuto | kontribuoj)
e enpaĝigo
Linio 1:
[[File:Schram-Korfpilkanto.jpg|thumb|200px|Jakvo Schram, 17jara, ludanto de Korfpilkado]]
'''Korfpilkado''' aŭ '''Nederlanda Korbopilkado''' estas pilka sporto, tre simila al korbopilkado, eltrovita en Nederlando en 1902. La nederlanda nomo '''''Korfbal''''' tradukiĝas laŭvorte per «korbo-pilko».

== Historio ==

Nico Broekhuysen, amsterdamana instruisto serĉis ludon por siaj gelernantoj. En 1902, li ekkonis la «[[ringball]]» (simila al «[[netball]]») en Svedio. Hejmen revenante, li inspiriĝis el ĝi.

Pro ĝia origino, tiu sporto ludiĝas ĉefe en Nederlando, kaj Flandra Belgio. Ĝia ĉefa eco kuŝas en ĝia nepra geeco: kvar viroj kaj kvar virinoj en ĉiu teamo.

Ĝi estis prove ludita en olimpikoj[[olimpiko]]j de 1920 ([[Antverpeno]]) kaj 1928 ([[Amsterdamo]]).
La internacia federacio de Korfpilkado (FIK) naskiĝis en 1928. Ĝi arigas 51 federaciojn komence de la 21a jarcento.

Korfpilkado enlistiĝis en la «[[Mondaj Sportoj]]» (World Games) ekde 1985. La monda ĉampionado okazas ĉiun kvaran jaron ekde 1978. En ĝi, regas Nederlando kaj Belgio...

== Reguloj ==

Korfpilkado ludiĝas jen interne (40 m x 20 m) jen ekstere (60 m x 30 m) sur tereno disigita en du zonoj. En ambaŭ zonoj, troviĝas fosto, 3,5 m alta, ekipita ĉe la supro per korbo cilindroforma, kaj sen fundaĵo. La pilko similas tiun de l' futbalo.

La du teamoj konsistas el ok ludantoj, po du viroj kaj po du virinoj en ambaŭ zonoj (atako kaj defendo). Post ĉiuj du goloj (enkorbigoj), oni interŝanĝas la rolojn (atakantoj iĝas defendantoj kaj reciproke).

''La regularo malpermesas:''
* paŝi kun la pilko (eĉ ne driblante kiel en korbopilkado)
* provi goli kiam «kovrita» (kiam defendanto troviĝas inter la korbo kaj la atakanto, kiun li/ŝi provas bloki, estante je malpli ol braklongo unu de la alia)