Esperanto-movado en Svedio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"datas de" -> "datiĝas de", "Dank' al" -> "Danke al"
Linio 4:
 
==Komencoj==
En [[1889]] aperis en [[Varsovio]] la unua lernolibro de [[L._L L._Zamenhof Zamenhof|L.L. Zamenhof]], tradukita por svedoj de [[Gustaf Henrik Lundquist]], juna studento el [[Ystad]], kun vortareto Esperanto-Sveda de tiu sama. Jam antaŭe la lernolibro germana, eldonita en [[Nurenbergo]], varbis kelkajn svedojn, inter ili (la [[31-a de marto|31-an de marto]] [[1889]]) teologian studenton ĉe la universitato en [[Upsalo]], [[Runstedt|A. F. Runstedt]], kiu eldonis en [[1890]] lernilon en formo de flugfolio. Alia teologia studento en Upsalo, [[S._Alfred_Lundstr%C3%B6m|S. Alfred Lundström]], varbita en [[1890]], fondis en oktobro [[1891]] la unuan societon: [[Klubo Esperantista en Upsala]], kiu estis dum kelkaj jaroj vera centro tutmonda de la juna [[Esperanto-movado]]. Ĝia dua prezidanto, studento [[Valdemar Langlet]], pioniro kiel turisto en [[Esperantujo]], vizitis en la somero de 1895 siajn korespondantojn en [[Rusio|Rusujo]] kaj aliaj landoj. Dum lia vizito ĉe [[Vladimir Gernet]] en [[Odeso]], la du junuloj decidis, pro la ĉeso de la „[[La Esperantisto]]“ kune fondi novan gazeton nome [[Lingvo Internacia (gazeto)|Lingvo Internacia]] (LI), kiu komencis aperi en decembro 1895 en [[Upsalo]]. Sub la direktorado de Gernet prizorgis en Upsalo la redaktadon kaj administradon Langlet kaj [[Paul Axel Nylén]], K. I. Holm kaj [[Alfred Sandborg]] k.a. Inter la pioniroj oni ankaŭ nomu [[O. Zeidlitz]], [[Otto Svabom]], [[S. E. Krikortz]] kaj krom ili [[B. G. Jonsson]] en la nordo, [[G. Henrik Backmann|G. H. Backman]] en la sudo de la lando.
 
En [[1897]], kaŭze de la dekjara ekzisto de Esperanto, la Esperantistoj laŭ iniciato de Gernet fondis per mondonacoj la „Kapitalon de d-ro Zamenhof“ por eldonado de lernolibroj kaj vortaroj en diversaj lingvoj. Per voĉdono oni decidis transdoni al la [[Societo Espero]] en [[Peterburgo]] la administradon kaj tiu societo komisiis al Nylén en [[Upsalo]] prizorgi la presadon de angla lernolibro kaj propagandaj broŝuroj ktp. En Upsalo estis presata ankaŭ la „[[Jarlibro Esperantista 1897]]“, eldono de [[Societo Espero]] en [[Peterburgo]].
Linio 27:
 
== Periodaĵoj ==
Gazeta organo de la sveda movado estis unue „[[Lingvo Internacia|Lingvo Internacia]]“ (1896-1905), „[[Esperantisten]]“ (1906-1908), „[[Dana Esperantisto]]“ (1909), „[[Sveda Esperantisto]]“ (1910), „[[Esperanto-Folket]]“ (1911-1912); de 1913 „[[La Espero (Svedio)|La Espero]]“, nomata de 1925 „Svenska Esperanto-Tidningen - La Espero“. De la fino de 1927, kiam [[Bernhard Eriksson]] translokis el [[Ludvika]] sian presejon al Stokholmo, li prizorgis la gazeton en sia Esperanto-presejo kaj estis ankaŭ ĝia redaktoro.
 
== Instruado kaj ekzamenoj ==
Linio 41:
Kursoj de fremdlandaj instruistoj multe helpis la propagandon. Pastro [[Andreo Cseh]], Vokita de SEF, komencis aŭtune de 1927 paroladan vojaĝon en Svedujo kaj komence de 1928 kursojn en [[Stokholmo]] kaj aliaj urboj ĝis la somero 1929. Peton pri forpermeso de Cseh de lia episkopo subskribis princo Carl, frato de la reĝo kaj urbestro Lindhagen. Multaj personoj partoprenis tiujn kursojn, kiuj kvankam tro mallonge daŭraj por krei verajn Esperantistojn tre favorigis la publikon kaj eĉ aŭtoritatulojn por Esperanto. Aliaj fremdaj instruistoj, Cseh-metodaj aŭ ne, same agadis. [[Tiberio Morariu]], [[Elinjo Pähn]], [[Henrik Seppik]], T. Czitrom, [[Hans Fox]], [[Hans Hurler]], [[Albert Rois]], [[Neeme Ruus]], d-ro [[Ferenc Szilágyi]], [[Lidja Zamenhof]], [[Erland Weber]] k. a., entute pli ol 15 eksterlandanoj. Post 1933 ankaŭ aliaj eksterlandanoj instruis en Svedujo.
 
En 1929-1930 la hindo [[Sinha Laksmiswar]] faris dum prelegvojaĝo aranĝita de E. Malmgren tra Svedujo pli ol 10.000  km kaj 200 prelegojn antaŭ ĉ. 30.000 personoj, ĉie interpretata de lokaj Esperantistoj.
 
===Kursoj ĉe la laborista "ABF" kaj la bontemplanoj===
Linio 54:
Sed tiuj grandskale planitaj kaj efektivigitaj per- kaj por-Esperantaj agoj ĉiam devis sin bazi sur la intereso por Esperanto, kiun kreis la lokaj Esperanto-kluboj aŭ izolaj Esperantistoj. Svedlando havis kaj havas la favoron posedi grandan stabon da personoj, kiuj helpas la movadon. Ni menciu kelkajn lokojn kaj iliajn gvidantojn:
 
*[[Bengtsfors]]: la ĉiam agema, fidela veterano C. Winberg postenis kun la verda standardo;
* [[Bladinge]]: F. Johansson;
*[[Borlänge]]: A. Vadfors instruis en sia lemejo, M. Jansson fervora apostolo, i-ino Esperanto. Bodén en la EI;
* [[Borås]]: O. Roesel fidela apoganto, G. Carlander instruanto-apoganto;
* [[Ekshärad]]: N. Anderwall, kiu krome multe propagandis inter la sveda pacifistaro;
* [[Enköping]]: ges-roj Esperanto. Holmström (poste en [[Västerås]]);
* [[Eskilstuna]] fidele propagandis A. Agren kaj E. Johansson;
* [[Fagersta]]: lerte gvidas S. Ceder;
* [[Falun]]: V. Bonde kaj G. Johansson lingve lertaj, E. Ström organizanto;
* [[Gävle]]: veteranoj A. Liljemark kaj A. K. Örn, kaj novaj propagandistoj Hedbom, G. Aström, G. Ahlstrand. Tiu laste nomita gvidis la porinstruistajn kursojn en 1930 kaj 1931 en Stokholmo kaj estis dum la nomitaj jaroj membro de la direkcio por SEI, en 1931 sekretario-sindiko de SEF. W. Wahlund en kriza tempo alavare monhelpis al la propagando.
* [[Göteborg]]: E. Adamson, E. Ekström, T. Torbjar, O Svantesson. Li estis ekde [[1932]] sekretario de [[Sveda Instruista Esperanto-Fako]], organizis en 1931 SEGIS, kiu liveras Esperantajn novaĵojn al la sveda gazetaro. T. Torbjar lerte organizis Esperanto-kursojn kaj fariĝis [[1932]] prezidanto de [[Sveda Instruista Esperanto-Fako]]; li estas peranto de [[Internacia Pedagogia Revuo]];
* [[Hällevik]]: H. Ysner;
* [[Helsingborg]]: s-ino [[Ebb Persson]] nask. Andersson, fidela lernantino de Backman, G. Henriksson, agema pri radio kaj turismo;
* [[Härnösand]]: gimnastikdirektoro E. Blomberg;
* [[Höganäs]]: [[Albin Johansson]];
* [[Höör]]: [[Nils Olsson]];
* [[Insjön]]: [[Ivar E. Karlsson]] lerta prezidanto;
* [[Jämjöslätt]] - kursgvidanto E. Österlind;
* [[Jönköping]] ĵurnalistoj [[Knut Jensie]] kaj [[Ernst Juneby]], veterano F. Skog;
* [[Katrineholm]]: B. Ortengren;
* [[Kil]]: H Nordling;
* [[Kiruna]]: G. Otterfors kaj G. M. Bengtsson. La laste nomita kun vervo kaj lerto gvidis la Esperanto-movadon en [[Lapplando]], aranĝis la grandajn kursojn de la eksterlandaj instruistoj Seppik kaj Ruus kaj entute estis la firma Esperanto-roko en [[Lapplando]].
* [[Kristianstad]]: [[Nils Nordlund]] verkis multajn Esperanto-lernolibrojn;
* [[Kristinehamn]]: Hjärtstädt eldonis diversajn lernilojn.
* [[Landsbro]]: [[Helmer Engstrand]];
* [[Linköping]]: f-ino [[Anna Gyllsdorff]];
* [[Lugarn]]: U. Hultin, A. Malmkvist;
* [[Ludvika]]: F. Johansson instruas;
* [[Luleå]]: pioniris J. A. Brogren;
* [[Lund]]: J. Ek kaj [[Olle Olsson]] faris miraklojn.
* [[Malmö]]: fidele laboras [[Otto A. Nilsson]] kaj la pioniro [[Erik Andersson]]; [[Harry Nilsson]] gvidas pri turismo.
* [[Munkedal]]: J. A. Hansson.
* [[Norrköping]]: lerte agadas [[Josef Pihlström]], [[Sven Ragnar]], O. Göransson, P. Skarp kaj f-ino [[Eva Tibbling]];
* [[Rödeby]]: instruisto [[Fritiof Ahnfeldt]], senlaca Esperanta pioniro de la provinco [[Blekinge]].
* Nyberget ekster [[Smedjebacken]]: [[Stellan Engholm]] konata Esperanto-verkisto kaj lia edzino.
* [[Stokholmo]] sin prezentis en la lastaj tempoj multaj novaj propagandistoj, se ni nomas ekz. [[Bernhard Eriksson]], H. Nordkvist, [[Birger Gerdman]], [[Sven Bohlin]], [[Sam Owen Jansson]], Sigv. Håkansson, [[Thedor Julin]], H. Halldor, A. Larson, [[Hjalmar Lindstedt]], [[Bengt Skantz]], E. Malmkvist, N. Hedgren, [[Rudolf Pehrsson]], [[Carl Ohlsson]], s-ino [[Eva Julin]] kaj f-ino [[Alfhild Svedmark]], restas tamen multaj por nomi. Eksurbestro [[Carl Lindhagen]] faris laŭdindan laboron en la [[Parlamento]];
* [[Sundsvall]]: C. W. Sjögren, [[Edvin Bjorkstrand]] kaj A. Hellbom.
* [[Svennevad]]: la instsuisto [[Linus Andren]].
* [[Södertälje]]: [[Erik GRAHN]], [[Herman Leijon]], instruistino [[Hanna Eriksson]].
* [[Sölvesborg]]: f-ino [[Ella Nilson]].
* [[Uddevalla]]: [[Einar Dahl]].
* [[Uppsala]]: [[Frits Lindén]], [[Gösta Norling]], [[Ernst Brink]], [[Karl Söderberg]] kaj profesoro de finno-ugraj lingvoj [[Björn Collinder]], unu el la plej lertaj lingvistoj nuntempaj, krome A. Palm.
* [[Visby]]: K. G. Andersson.
* [[Vingåker]]: instruisto [[Hjalmar Kihlberg]].
* [[Västervik]]: [[Ernst Nordgren]] kaj proksime, en [[Ankarsrum]], H. Nanning.
* [[Västerås]]: O. Dahrne.
* [[Ystad]]: [[Harald Skog]] (kiu verkis propagandaĵon, i. a. la unuan broŝuron kontraŭ [[Ido (lingvo)|Ido]]), [[Algot Jönsson]].
* [[Örebro]]: f-ino [[Ruth Hallgen]], [[Bernhard Lavén]], [[Olle Persson]], [[Sigurd Ekendahl]] kaj [[Erik Carlén]].
 
Krom la nomita ĉie tra la tuta lando multaj, multal aliaj.
Linio 124:
 
==Laborista movado==
 
===Antaŭ la unua mondmilito===
La komenco datiĝas de [[1905]], kiam fondiĝis [[Anarkiista Esperanto-klubo]] (certe la unua pure laborista Esperanto-Klubo en la mondo). En [[1907]] estis loĝio de la abstinenca ordeno [[Verdandi]] (socialisttendenca), kies pritrakto okazis en Esperanto. En [[1912]] fondiĝis iniciate de redaktoro [[John Johansson]], [[Laborista Klubo de Stokholmo]], kiu tre vigle laboris en la unuaj jaroj, sed dum la [[unua mondmilito]] iom post iom malvigliĝis kaj fine en [[1919]] mortis.
Linio 141 ⟶ 140:
 
===Rilatoj kun Arbetarnas Bildnings-Förbund (ABF)===
Kun "[[Arbetarnas_bildningsförbundArbetarnas bildningsförbund|Arbetarnas Bildnings-Förbund]]" (ABF, Kleriga asocio de laboristoj) SLEA intime kunlaboras kaj dum la vintra sezono 1931-1932 la nombro de ties studrondoj de Esperanto estis 432; Esperanto estis la duaranga temo de ĉiuj ABF-studrondoj, kaj la nombro tiuepoke konstante kreskis.
 
(Laŭ J. J-n., t.e. [[John Johansson]] en [[Enciklopedio de Esperanto]] [1934])
 
==Fakaj asocioj==
 
===Sveda Instruista Esperanto-Federacio (SIEF)===
Sveda Instruista Esperanto-Federacio (SIEF), fondita la [[9-an de aŭgusto]] [[1918]] en [[Gotenburgo]] de G. H. Backman kaj N. Nordlund, atingis en [[1933]] la nombron de 300 anoj. Agemaj en ĝi estis la jenaj personoj: [[Sam Jansson]], [[Ernfrid Malmgren]], [[Algot Blid]], [[Linus Andren]], [[Fritiof Ahnfeldt]], G. Ahlstrand, G. Otterfors, E. Dahl, O. Svantesson, instruistino [[Elsa Ozarowsky]], k. a. Ĝia estraro en 1933 konsistis el prezidanto [[Thorsten Torbjar]], sekretario O. Rimberth kaj kasisto O. Svantesson. Ĝi aranĝis laŭ iniciato de E. Malmgren en 1929, 1930 kaj 1931 ŝtate subvenciitajn kursojn por instruistoj (la parlamento asignis po 2 900 kr. jare), 1932 kaj 1933 sen tia ŝtata monsubteno.
Linio 159 ⟶ 157:
 
===Eldona Societo Esperanto (ESE)===
Eldona Societo Esperanto (ESE, svede ''Förlagsföreningen Esperanto'') eklaboris aktive sub la gvido de H. Halldor en [[1925]]. De tiam ĝis 1934 ĝi eldonis 7 lernolibrojn, 7 lego- kaj ekzerc-librojn kaj 11 literaturajn verkojn, inter ili: [[Per_Balono_al_la_Poluso|Per Balono al la Poluso]] (1930), [[Gösta Berling]] (1934) kaj [[Sveda Antologio]] (1934). La valoro de tiuj verkoj estas en ora valuto kalkulata 66 svisaj frankoj. El ĝiaj eldonaĵoj kelkaj gramatikoj atingis kelkdekmilon. ESE estas ankaŭ unu el la plej granda vendistoj de fremdaj eldonaĵoj.
*[http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&request=eldona+societo+esperanto&find_code=WRD&x=8&y=5 Eldonaĵoj] de Eldona Societo Esperanto en la [[Esperantomuzeo_kaj_Kolekto_por_PlanlingvojEsperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj|Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo]]
 
*[http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&request=eldona+societo+esperanto&find_code=WRD&x=8&y=5 Eldonaĵoj] de Eldona Societo Esperanto en la [[Esperantomuzeo_kaj_Kolekto_por_Planlingvoj|Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo]]
 
==Kelkaj aldonaĵoj==
Linio 171 ⟶ 168:
==Literaturo (elektaĵo)==
* '''1931''': Jubileums-Matrikel – Jubilea Matrikulo 1931. Stockholm: Svenska Esperanto-Förbundet 1931, 123 p. kun multaj fotoj
* '''1933''': Nylén, Paul. Esperanto en Svedlando. En: [[La Espero (Svedio)]] 1933:7–8, p.  109-111
* '''1934''': [[Enciklopedio de Esperanto]]
* '''1985''': Sandgren, Karl Olof. Kristanaj Esperanto-pioniroj en Svedio. En: [[Dia Regno]] 1985:1 (Jan.), p.  2617-2618, daŭrigo 1985:2, p.  2624-2625, 1985:3, p.  263?–263?
 
==Eksteraj ligiloj==
* [http://www.slea.se/ Hejmpaĝo de SLEA]
* [http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&request=esperanto+movado+svedio&find_code=WRD&x=8&y=5 Libroj] pri la Esperanto-Movado en Svedio en la [[Esperantomuzeo_kaj_Kolekto_por_PlanlingvojEsperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj|Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo]]
* [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] pri la Esperanto-Movado en Svedio en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA) (serĉu je "svedujo")
 
[[Kategorio:Esperanto-movado laŭ landolandoj|Svedio]]
 
[[Kategorio:Esperanto-movado laŭ lando|Svedio]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S]]
[[Kategorio:Svedio]]