Esperanto-klubo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
'''Esperanto-klubo''' aŭ '''Esperanto-grupo''' estas [[klubo]], kiu celas disvastigi aŭ utiligi [[Esperanto|Esperanton]] same kiel [[Esperanto-asocio]], sed estas ĝenerale pli loka kaj ofte malpli formala. Esperanto-kluboj ofte havas kunvenojn por lerni aŭ paroli kun aliaj esperantistoj.
Por foliumi la vikipediajn artikolojn pri unuopaj Esperanto-grupoj, ekzistas [[Listo de Esperanto-kluboj]].
== Historio de Esperanto-kluboj ==
La unua Esperanto-klubo estis la volapukista [[klubo]] de [[Nurenbergo]], grava germana [[societo]] fondita la {{daton|18|februaro|1885}}; en [[1888]], sub la influo de la agado de Einstein, en sia plena ĝenerala kunveno, laŭ propono de la prezidanto [[Christian Schmidt]] post varma diskutado, ĝi konvertis sin tuta al Esperanto. En oktobro 1889, tiu klubo ankaŭ fondis la unuan [[Esperanto-gazeto]]n, ''[[La Esperantisto]]''. En sia unua jaro tiu gazeto raportas nur pri la fondo de grupeto en [[Moskvo]] kaj de klubo en [[Sofia]], kiuj tamen disfalis.
[[Projekto]] de Ligo E-ista por la disvastigo de la [[lingvo]] per fondo de grupoj aŭ kluboj estis longe ekzamenata en kelkaj numeroj de ''La Esperantisto''. Zamenhof apogis tiun projekton, ĉar li vidis en la estonta Ligo la leĝdonanton de Esperanto, kiu decidus pri ĉiuj ŝanĝoj en la lingvo; tiel la Ligo fariĝus ne por-propaganda grupiĝo, sed [[Akademio]].
Jen la unuaj grupoj laŭ tempordo (inter krampoj la fondintoj) laŭ la ''[[Historio de Esperanto]]'' de Zakrzewski:
* 1888
** Nürnberg (Chr. Setimidt)
* 1889
** Moskva, Sofia (Bogdanov)
* 1890
** Schalke (Trompeter)
** Ivanovo-Voznjesensk (Gra-bowski)
* 1891
** München, "Societo E-isto-ja", fond. de L. E. Meyer Nürnberg (Int. Klubo de Korespondado)
** Uppsala (S. Lundström)
** Murom (W. Brzozowski)
** Freiburg en Badenujo (d-ro Haas)
** Peterburg (Art. Florell) (so-lena malferma kunveno 24 marto 1892)
* 1892
** Malaga
** Göteborg (G. Backman)
** Osterby (Ossian Holmquist)
** Erlangen (Fr v. Brtesen)
** Schweinfurt (P. Kramer, Kirschner, Brand)
** Vilno (A Naumann)
* 1893
** Varsovio (Al, Blumental, Rubin, J. Wasniewski)
* 1894
** Steneby (Lindgven)
** Odessa (Gernet, Borovko)
** Reims-Soissons (Huisson)
** Helsingfors (W. Fagershom)
* 1895
** Vladimir (V. Solodiĥin)
El tiuj societoj restis nur tri en fino de 1904: Uppsala, Peterburg kaj Odessa. Kelkaj estis nur kelkmonataj, kiel la grupo de Reinis-Sois-sons, kiu konsistis el junaj liceanoj.
En januaro 1897 Chavet kun Dannen-muller (du junaj liceanoj) fondis la Esperantistan Klubon de Louhans (Francio). Tiu societo konsistis el kelkaj junuloj en Louhans (kun Alice Roŭ); sed baldaŭ ili propagandis eksteren, kaj la societo kreskadis. Ĝi ĉesis en 1898, kiam Beaufront fondis SPPE, en kiun ĝi fandiĝis. Se oni esceptos la negravan danan societon Esperantistan, fonditan la {{daton|20|aprilo|1897}}, SPPE estis la unua Esperantista Societo, kies agemo etendiĝis sur tuta lando, kaj eĉ sur alilanduloj. Ĝia jarlibro por 1899-1900 enhavas 313 nomojn, el kiuj nur 169 en Francio kaj kolonioj, kaj la aliaj en 16 aliaj landoj.
== Nuntempaj Esperanto-kluboj==
{{ĉefartikolo|Listo de Esperanto-kluboj}}
* La historia parto plejparte devenas el la artikolo ''Grupoj unuaj'' de la ''[[Enciklopedio de Esperanto]]'' ([[1934]]). La artikolon subskribis [[L. Bastien]].
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 109 ⟶ 54:
* [http://www.e-kluboj.ru/%C4%88efpa%C4%9Do E-kluboj.ru] – retejo, kiu estas kreita de REU por unuigi rusiajn Esperanto-klubojn kaj perspektive ankaŭ en la najbaraj landoj.
{{EdE|G}}
{{Esperanto}}
|