Soleco (romano): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Romano de Víctor Català, konsiderita de la kritiko kiel ŝia majstraĵo. La ĉefa partoprenanto, Mila, sekvas sian edzon, Maties, al la pinto de la alta monto, kie estas la ermitejo de Sant Ponç. Maties trompis sian edzinon kaj pri la distanco kaj la malfacileco de aliro al la ermitejo kaj ankaŭ pri la ermiteja metio kiun ili havos. La priskribo de la alta monto elstaras en la rakontado; ĝi montras la dimension de la soleco de Mila. La temo de la romano estas la tragedia senpovo de la protagonistino starigi profundan amligon al la estaĵoj kiuj ĉirkaŭas ŝin.
 
La romano publikiĝis en la revuo "Joventud" per kajeroj ekde la 19-a de majo 1904 ĝis la 20-a de aprilo 1905.
Okaze de la centjariĝo vidu: http://www.parlament-cat.net/portal/page?_pageid=34,997788&_dad=portal&_schema=PORTAL, http://www.vilaweb.com/www/diariescola/noticia?id=938364, http://www.uoc.edu/lletra/obres/solitud/, http://cultura.gencat.net/anyllibre2005/m_36.htm, http://www.sanostra.es/recweb/publ001.nsf/0/BFDEB9303A909951C12570C4003E309F?OpenDocument&lang=02, http://www.solidaries.org/igualtat/novetat/escala.htm

Ĝi havis eksplodan sukceson, kun la sinsekvaj eldonoj ĝis tiu de 1909. En la floraj ludoj de Barcelona de ĉisama jaro ĝi ricevis la premion Fastenrath. Ĝi ne estis reeldonita ĝis 1945; en la prologo la aŭtoro klarigas ke la verko estis preparita por eliri al la publiko iom antaŭ la interna milito. Tiam Lluís Via insistis aldoni tiujn du ĉapitrojn kiujn li forigis en la unuaj eldonoj ĉar opiniis ke ili estis tro longaj. Sed la milito malebligis la projekton kaj tiuj du ĉapitroj perdiĝis en polica traserĉo kaj nur kelkaj paĝoj povus esti savitaj. Lluís Via, direktoro de "Joventut", petis ŝin verkon por ĝin kajere publiki en kvar seria eldono. Malgraŭ tio, ke la verkistino sin oferis verki kolekton de rakontoj, Via preferis romanon.
 
Ŝi sin proponis verki kamparan dramon plian, sed sen limigi la flugon de la fantazio, sen redukti la priskribojn, sen ekscesa skemado. Ŝi projektis la romanon en dudek ĉapitroj. Ŝi ekskribis sen malhelpoj, kaj ŝi daŭre sendadis pecojn de la romano al la redakcio de "Joventut" laŭ ŝi skribis ĝin. Ĉi tiu sistemo, sufiĉe uzita de la realismaj verkistoj de la 19-a jarcento, kaŭzis al la aŭtoroj ian maltrankvilon, laŭ Balzac rakontis; por Caterina Albert, tio estis malbeno, laŭ ŝi mem klarigis. Post longe ŝi ankoraŭ parolis pri ĉi tiu romano kiel verko kiun ŝi ĉiam rigardis malplaĉe. Temas pri kampara dramo, novelo, mallonga rakontado kun la ritmo intence malrapidigita per la sintrudo de du elementoj: unuflanke, per preciza, insista kaj plena analizo de la sentoj de Mila; aliflanke, la rakontado malrapidiĝas per la rakontetoj de la paŝtisto.