Erasmo de Roterdamo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
:''Tiu ĉi artikolo temas pri la renesanca humanismo. Por pliaj signifoj de la vorto vidu [[Erasmus]]''.
'''Erasmo''', pli precize '''Erasmo de [[Roterdamo]]''' (lat. ''Desiderius Erasmus'', propranome Gerhard Gerhards) (naskiĝis la [[28-a de oktobro|28-an de oktobro]] [[1465]] aŭ [[1467]] - mortis la [[12-a de julio|12-an de julio]] [[1536]]) estis [[Nederlando|nederlanda]] pensulo, sciencisto kaj verkisto, la plej granda [[Renesanco|renesanca]] [[humanismo|humanisto]].
 
Informo pri lia frua vivo venas el malprecizaj aludoj en liaj verkoj. Preskaŭ certe liaj gepatroj ne estis laŭleĝe geedziĝintaj. Lia patro, Roger Gerhards, poste iĝis pastro, kaj deĵoris kiel subpastro en Gouda. Oni scias malmulton pri lia patrino. Ŝi nomiĝis Margaret, kaj estis filino de kuracisto. Post la morto de siaj gepatroj en 1483 li ricevis bonan edukadon en kelkaj monaĥaj aŭ duonmonaĥaj lernejoj, plej grave en lernejoj de La Fratoj de la Komuna Vivo, kie lin inspiris la graveco de persona interrilato kun la Dio. Tamen, li malakceptis la severajn regulojn kaj metodojn de la instruantoj.
 
Li travojaĝis la tutan [[Eŭropo]]n, fine li ekloĝis en [[Basel]]. Lia verkado estis kritika - li kritikis tekstojn, homojn, kulturojn, ekleziojn, societojn -, korespondis kun gravuloj de sia epoko. Li inklinis al reformo de la eklezio, sed ne al [[Reformacio]], ne al kreado de novaj eklezioj. Literature li famiĝis per sia latinlingva [[Laŭdo de l' stulteco]], verko satire sarkasma, kiel jam sufloras la titolo mem. Grava estis lia kritika eldono de [[Nova testamento]]. Lia doktrino estas konata kiel [[Erasmismo]].