Bestkadavraĵo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: uk:Падло
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:WedgetailEagleCarrion.jpg‎|thumb|[[Kojnvosta aglo]] manĝanta bestkadavraĵon (scivolemaj kanguruoj estas ofte surveturitaj) en la regiono Pilbara de [[Okcidenta Aŭstralio]].]]
 
'''Bestkadavraĵo''' (el la vorto ''[[kadavro]]'', mortinto) aludas la korpon de mortinta animalo. Kadavraĵo estas grava manĝoresurso por grandaj [[karnovorulo]]j kaj [[ĉiomanĝanto]]j en plej parto de [[Ekologia sistemo|ekosistemoj]]. Ekzemploj de [[kadavromanĝanto]]j estas [[Hieno]]j, [[Vulturo]]j, [[Korvoj]], la [[Virginia didelfo]], la [[Tasmania sarkofilo]], la [[NigrajNigra ursojurso]], la [[Komoda varano]], la [[Blankkapa maraglo]], [[Lav-urso]]j kaj [[Blulangaj lacertoj]]. Ankaŭ multaj [[senvertebrulo]]j, kiel vermoj kaj [[kadavroskaraboj]] (familio ''[[Silfedoj]]'') manĝas la bestkadavraĵojn kaj ludas gravan rolon en reciklado de animalaj restaĵoj.
 
La bestkadavraĵo komencas putriĝi en la momento de la morto de la animalo kaj pli kaj pli allogos insektojn kaj manĝigos [[bakterioj]]n. Tuj post la morto de la animalo, ties korpo ekelpelas fortan odoron kaŭzitan de bakterioj kaj elsendas [[kadaverino]]n kaj [[putrescino]]n. Kelkaj [[planto]]j kaj [[fungo]]j odoras kiel [[Putro|putranta]] kadavraĵo kaj allogas [[insekto]]jn kiuj helpas por ties [[reproduktado]]. Plantoj kiuj montras tiun kutimon estas konataj kiel [[kadavrofloro]]j. [[Falusoj]] inter [[ĉampinjono]]j estas ekzemploj de [[fungo]]j kun tiu karaktero.