MAN SE (konzerno): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Aidas (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 21:
En 1921 la Ruhr-Regiona ŝtalproduktejo ''Gutehoffnungshütte'' transprenis la tiutempe ekonomie malfortan firmaon M.A.N., kaj ĝis la jaro 1986 la konzerno laŭ mallongigo de la ŝtalproduktejo nomiĝis "GHH". Per grandpartaj aŭ kompletaj aĉetoj de pliaj firmaoj - ekzemple la ŝipproduktejo ''Deutsche Werft'' en 1918, la firmao ''Ferrostaal'' en 1921, la dentoradan fabrikejon ''Renk AG'' en 1923 kaj la firmao ''Deggendorfer Werft und Eisenbau'' en 1924, la konzerno forte ekspansiis. Tamen la ekonomia situacio de la konzerno GHH pro la [[monda ekomia krizo de 1929]] draste malboniĝis ekzemple la nombro de dungitoj malaltiĝis de 14 000 en vintro 1929/1930 al nur 7 400 en vintro 1930/1931. Post la ekrego de la nazioj en Germanio en 1933, la porarmea produktado iĝis signifa produktofokuso. La konzerno konstruis dizelajn motorojn por submarŝipoj, tankojn kaj ĉiuspecajn pafilojn. Dum la Dua Mondmilito, aparte la MAN-produktejo en Nurenbergo estis fokusa celo de aliancaj bombadoj.
Post la milito la aliancanaj armeaj institucioj en Germanio postulis disigon de la produkteroj minado, produktado de fero kaj ŝtalo, kaj pluprilaboro de la metalo je motoroj, maŝinoj kaj veturiloj. La konzerno tial koncentriĝis pri la produktado de motoroj, veturiloj, pres- kaj aliaj maŝinoj - la minejojn ĝi fordonis. Tiun evoluon subtenis strategiaj entreprenaj aĉetoj kaj forvendoj. Inter la plej gravaj tiaj transakcioj estis kunlaborigo kun la ĉina aŭtomobila firmao Jinhua [prononco ''Ĝinhua''] en 1953, la transpreno de la kamiona kaj aŭtobusa produktado de la firmao Büssing en 1971, la forvendo de la konzernaj akcioj de la ŝipkonstrua entrepreno ''Deutsche Werft'' en 1966/1967 kaj la transpreno de la presmaŝinoprodukta firmao Faber&Schleicher kaj sekva fuzio al la presmaŝinoprodukta firmao
En 2006 la same germania konzerno [[Volkswagen AG]] altigis sian akciaron en la konzerno MAN de komence 15 procentaĵoj al preskaŭ 30 procentaĵoj. En decembro 2008 la konzerno MAN transprenis la brazilan subfirmaon de Volkswagen pri kamionoj kaj aŭtobusoj kaj nomis ĝin "MAN Latinameriko". Per tiu subfirmao la konzerno MAN nun havas 30 procentaĵojn de la brazila merkato pri kamionoj kaj aŭtobusoj kaj dominas ĝin. Ekde majo 2009 la konzerno havas sian nunan juran formon de [[eŭropa societo|eŭropa akcia societo]].
|