Transmaraj kolektivumoj (Francio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: sk:Zámorská správna korporácia
e "Majoto" (dato de ekvalido)
Linio 4:
La transmaraj kolektivoj konformiĝas al la 74-a artikolo de la [[Franca konstitucio de 1958|konstitucio de 1958]], male de la DOM/ROM, kiuj konformiĝas al la 73-a artikolo.
 
Resume, ĉiu kolektivo rajtas adapti naciajn regulojn al la lokaj kondiĉoj. Ekde la konstitucia revizio de la [[28-a de marto]] [[2003]], ekzistas kvar transmaraj kolektivoj, ĉiuj havante specialajn regulojn :
 
* '''[[Sankta-Piero kaj Mikelono]]''', apud [[Kanado]], fakte havas juran reĝimon proksiman al norma [[Francaj departementoj|franca departemento]], ekzemple kun [[Ĝenerala Konsilio (Francio)|Ĝenerala Konsilio]].
* '''[[Franca Polinezio]]''' havas tre aŭtonoman statuton : la [[Pacifika Oceano|pacifika]] arkipelago ekzemple disponas oficon de « Prezidento de la Franca Polinezio ». Ĝi estas plie la sola transmara kolektivo kiu obtenis la kromnomon « Transmara lando » (''Pays d'outre-mer'').
* '''[[Valiso kaj Futuno]]''' havas ankaŭ tre specialan statuton. Ĝi estas la sola parto de la franca teritorio kiu estas ne subdividita laŭ [[komunumo]]j.
* '''[[Majoto]]''' estas proksima al la departementa reĝimo : la eta insulo estas aliparte jure rigardata kiel « Departementa kolektivo » (''Collectivité départementale''), novaperinta kaj unika koncepto. Tamen, pluraj lokaj oficialuloj esprimis deziron, ke Majoto anstataŭe fariĝu DOM/ROM (ekde marto 2011).
* '''[[Saint-Barthélemy]]''' kaj
* '''[[Saint-Martin]]''' en [[Karibio]] nur ekde februaro 2007 estas memstaraj transmaraj kolektivoj.
 
[[Nov-Kaledonio]] ne estas aŭtentika transmara kolektivo. Ĝi konstituas tute apartan kategorion kaj konformiĝas al specialaj artikoloj en la franca konstitucio (la 13-a ĉapitro) : ekde la [[akordo de Nouméa]] ([[1998]]), la Nov-Kaledonianoj profitas el esceptegaj reguloj kiel loka civitaneco aŭ lokaj leĝoj. [[Referendumo]] pri la estonto de la insulo okazos normale ĉirkaŭ 2018.
 
== Vidu ==