Silvio Berlusconi: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 53:
Subtenantoj opinias ke li estas nova politiko kiu venis de la mondo de la laboro kie li havis multe da sukceso kaj ke lia regado estas tre bona por Italio en la kampo de la ekonomio, en la renovigo de la publika administrado, ktp. Laŭ kritikantoj,internacie, Berlusconi altiris multe pli da kritikoj ol positivaj komentoj. Tio parte estas rezulto de kelkaj maltaŭgaj aŭ embarasaj ŝercoj aŭ komentoj kiujn li faris en internaciaj kuntekstoj. Unu tre konata okazo estis en 2003, kiam Berlusconi transprenis la rotaciantan prezidantecon de la Eŭropa [[konsilio de Eŭropa Unio|konsilio de ministroj]]. Kiam la germana socialisma parlamentano [[Martin Schulz]] akre kritikis Berlusconi dum parolado en la [[Eŭropa parlamento]], la itala ĉef-ministro respondis dirante ke li konis reĝisoron farantan filmon en Italio pri la Germana [[holokaŭsto]], kaj ke Schultz "estus perfekta en la rolo de ''kapoo''" (en naziaj koncentrejoj, la ''kapoo'', itale ''capò'', estis malliberulo, kiu havis la taskon gardi la aliajn malliberulojn). La komento, kiu estis sennecese ofenda kaj aparte provoka ĉar ĝi estis direktita al Germana parlamentano, provokis diplomatan krizon inter Italio kaj [[Germanio]]. Ĉiam liaj kritikantoj, ankaŭ ene de Italio, Berlusconi ofte faris maltaŭgajn aŭ vulgarajn komentojn publike. Antaŭ la ĝeneralaj balotoj en 2006, li uzis la fi-vorton "coglioni" (malĝentila vorto kiu signifas stultulojn) por indiki la italojn kiuj voĉdonas kontraŭ li. En 2008, li diris publike ke la virinaj politikistoj de la dekstro estas pli belaj ol la maldekstraj.
 
Laŭ liaj subtenantoj li estas la patro de la dua respubliko en Italio kiu estas pli demokratia, en kiu popolo povas elekti la ĉefministron. Liaj subtenantoj ankaŭ opinias ke li luktas por la ŝanĝo de la lando kontraŭ la partioj kiuj volas la intervenon de la Ŝtato en la publika vivo kaj malhelpas la renovigon.
 
Oni plurfoje procesis kontraŭ Silvio Berlusconi pro malsamaj krimoj, kiuj inkluzivis koruptadon de imposto-inspektistoj kaj juĝistoj kaj falsan ateston, sed tamen li ĉiam estis absolvita aŭ ne kondamita ĉar pasis tro da tempo de kiam okazis la krimo. La itala miliardulo ankaŭ estis parto de la fama kontraŭleĝa [[framasonismo|framasona]] loĝio [[P2]], kiu en la [[1980-aj jaroj|okdekaj jaroj]] kolektis multajn famajn personojn sed, pro tio, nenia akuzo kontraŭ li estis proponita.
 
Laŭ Berlusconi, en Italio iuj juĝistoj estas siaj politikaj malamikoj kiuj agas kontraŭ li pro politikaj kialoj kaj rimarkas ke post kiam li komencis politikan vivon komencis ankaŭ juĝoj.
 
Laŭ liaj kritikantoj li estas danĝero por demokratio.
 
Ekde kiam li estas en la politika vivo, li venkis kaj malvenkis la elektadojn.
 
== Vidu ankaŭ ==