Gen-silentigo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Sciuro23 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
 
=Kiel funkcias gen-silentigo?=
[[Dosiero:Gen-silentigo.gif|thumb|right|250px|'''Figuro 1 :''' Injektita dfRNA en la ĉelon estas erigita de dicerodajcero en eiRNA. Hibridiĝante kun mRNA el la ĉel-devena geno, eiRNA induktas difekton de eiRNA/mRNA-hibridaĵo far de la RISK-komplekso.]]
 
 
 
La implikataj mekanismoj en la PTGS- kaj iRNA- fenomenoj havas komune nombrajn etapojn. Tiuj fenomenoj pri PTGS/iRNA ŝajnas ankaŭ ekzisti ĉe filamentaj fungoj (kiel ''Neurospora crassa''), ĉe la insektoj (drozofilo) kaj mamuloj. Ekfunkciigo de PTGS estas provokita de ĉeesto de dfRNA farita laŭ la sinsekvo de la interesa geno. Tiuj dufadenaj molekuloj estas produktataj ekde transgeno aŭ direkte injektitaj en la ĉelon. Tiuj dfRNA tiam estas digestataj en oligonukleotidojn je 20 nukleotid-paroj, nomitaj eiRNA (etaj interferaj RNA, ''angle'' siRNA ), de RNazo specifa por dufadenaj RNA (nomita dicerodajcero ĉe animaloj). La sensignif-direktaj eiRNAoj el tiu tranĉado servas kiel gvidilo al enzima komplekso (RNA-Induktita Silentiga Komplekso aŭ RISK) kiu difektas la mRNA devenanta el la ĉel-devena geno. Tiu transskribitoj-malaperigo blokas tiam la tradukadon de la korespondanta proteino. Krome, ĉe ''C. Elegans'', estis demonstrita ke sensignif-direkta eiRNA povas servi kiel prajmiloj al RNA-dependa RNA-polimerazo (RdRP) por la sintezo de komplementaj RNA ekde la mRNA de la originala geno, pliriĉigante tiel la ĉelon je dfRNA kaj amplifante tiel la iRNA-signalon.
<br>
<br>
Linio 25:
 
=Helpo kiun ofertas gen-silentigaj teknikoj en esplorado=
[[Dosiero:DfRNA.gif|thumb|left|400px|'''Figuro 2 :''' Esprimigante al plantoj apartan konstruaĵon, kiel videblas sur la bildo, iuj transgenaj organismoj kapablas mem produkti dfRNA, kiu estas difektota de dicerodajcero, post hibridiĝo kun sovaĝa ĉeldevena mRNA. Vidu figuro 1 ]]
Nune, la uzado de PTGS/iRNA-fenomenoj troviĝas strategi-meze de gravaj disvolvaj esploradoj. Ĉe iuj bestoj (precipe C. Elegans kaj [[Bananmu%C5%9Do|drozofilo]]), simpleco de la dfRNA-injekta metodo ebligis ties aplikadon en genomaj studoj, celantaj simultane kaj geno-post-gene, funkci-komprenon de genoj portitaj de tuta kromosomo (ĉirkaŭ 2500 genoj). Ĉe mamuloj, samtipaj studoj estas nun antaŭviditaj per ĉelkulturo.