Dualismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Alia uzado de "dualismo" signifas klaran distingon inter subjekto kaj objekto, ekzemple, inter eksperimentisto kaj tio, kion ŝi/li observas. [[John DEWEY]] kritikis tiun doktrinon, dirante ke tia ideo ne agnoskas la komplikan naturon de la interagadon inter ĉiuj partoj de la mondo (inkluzive de la "subjekto.")
 
La vorto "dualismo" ankaŭ povas signifi pli ĝenerale la manieron pensi pri la mondo per du kategorioj. Mondo-korpo kaj subjekto-objekto estus nur du partoj de la dualismo. Ankaŭ estas ina-malina, blanka-nigra, bona-malbona, ktp. Dualismo do staras kontraŭ maniero pensi kiu ne tiel gravigas la du-ojn, ekzemple, pensi pri la mondo [[monismo|moniste]], aŭ per pli multaj kategorioj, aŭ kiel skalo de diferencoj anstataŭ du klaraj kategorioj. Multe da filozofoj skribas pri dualista pensado kiel grava, kaj eble problema, parto de la [[Okcidento|Okcidenta]] tradicio kaj mondo.
 
Multaj de [[Oriento|orientaj]] religioj kaj filozofioj, kiel [[Taoismo]] kaj kelkaj tradicioj de [[Budhismo]], ankaŭ kritikas (aŭ, pli ĝuste, forneas) dualismon. Ili diras ke la diferencoj inter bono kaj malbono aŭ iuj aliaj distingoj estas iluziaj. Ĉu tiu ideo pli ofte estas parto de [[monismo|monista]] filozofio, en kiu oni diras ke estas nur unu principo aŭ substanco, unu aĵo, en la universo.