Marbirdoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 40:
[[Sulo]]j, [[naivulo]]j, [[tropikbirdoj]], kelkaj [[ŝterno]]j kaj la [[Bruna Pelikano]] uzas la metodon de plonĝado kaj subnaĝado, kaptante rapidajn predojn per subnaĝado el flugo. Plonĝado kaj subnaĝado permesas birdojn uzi energion ekde la momento de la plonĝado por kontraŭi la naturan flosantecon (kaŭzita de la aero kaptita en la plumaro),<ref>Ropert-Coudert Y., Grémillet D., Ryan P., Kato A., Naito Y. & Le Maho Y. (2004) " Between air and water: the plunge dive of the Cape Gannet ''Morus capensis''" ''Ibis'' '''146'''(2): 281–290</ref> kaj tiele uzi malpli da energio ol tiu dediĉita de persekutplonĝantoj, permesante ilin uzi pli disampleksaj manĝoresursoj, ekzemple, en paŭperigitaj tropikaj maroj. Ĝenerale, tiu estas la plej specialigita metodo de ĉasado uzata de marbirdoj; aliaj nespecialuloj (kiel mevoj aŭ rabmevoj) povas uzi ĝin, sed per ne tioma lerteco kaj ekde pli malalte. Ĉe Bruna pelikano lerteco por plonĝado kaj subnaĝado bezonas kelkaj jarojn de lernado kaj entute disvolviĝo —se maturuloj, ili povasplonĝi ekde 20 m al la akvosurfacon, ŝanĝante la korpon antaŭ la frapo por malhelpi vundojn.<ref name ="elliot">Elliot, A. (1992) "Family Pelecanidae (Pelicans)" in ''Handbook of Birds of the World'' Vol 1. Barcelona:Lynx Editions, ISBN 84-87334-10-5</ref> Oni supozas, ke plonĝosubnaĝuloj estas limigitaj en siaj ĉasteritorioj al klaraj akvoj por facile vidi sian predon el aero,<ref>Ainley, D.G. (1977) "Feeding methods in seabirds: a comparison of polar and tropical nesting communities in the eastern Pacific Ocean". In: Llano, G.A. (Ed.). ''Adaptations within Antarctic ecosystems''. Smithsonian Inst. Washington D.C. P 669–685.</ref> sed ĉar ili estas la reganta grupo en la tropikoj, la ligo inter plonĝado kaj subnaĝado kaj akvoklareco estas ankoraŭ nedecidita.<ref> Haney, J.C. & Stone, A.E. (1988) "Seabird foraging tactics and water clarity: Are plunge divers really in the clear?" ''Marine Ecology Progress Series'' '''49''' 1–9 </ref> Kelkaj plonĝosubnaĝuloj (kiel kelkaj surfacomanĝuloj) estas dependaj de [[delfeno]]j kaj [[tinuso]] kiuj pelas fiŝarojn supren al la surfaco.<ref name = "AU">Au, D.W.K. & Pitman, R.L. (1986) Seabird interactions with Dolphins and Tuna in the Eastern Tropical Pacific. ''Condor'', '''88''': 304–317. [http://elibrary.unm.edu/sora/Condor/files/issues/v088n03/p0304-p0317.pdf]</ref>
====Kleptoparazitado, kadavrado kaj predado de pli altaj vertebruloj ====
[[Image:Skua and penguin.jpeg|thumb|300px|left|Kelkaj marbirdoj, kiel tiu [[Sudpolusa rabmevo]] (maldekstre), predas ovojn de aliaj birdoj. Tiu rabmevo klopodas forpeli Adelian pingvenon[[Adeliopingveno]]n (dekstre) el sia nesto.]]
Tiu ĉiesa kategorio klasigas strategiojn de aliaj marbirdoj kiuj koncernas la venontan ŝtupon de [[trofika nivelo]]. [[Kleptoparazitoj]] estas marbirdoj kiuj dediĉas parton de sia vivstilo por rabi manĝaĵojn el aliaj marbirdoj. Plej famaj, [[fregatoj]] kaj [[rabmevo]]j, uzas kutime tiun kutimaron, kvankam ankaŭ mevoj, ŝternoj kaj aliaj specioj ŝtelas manĝaĵojn oportuneme laŭ la okazo.<ref>Schnell, G., Woods, B & Ploger B (1983) "Brown Pelican foraging success and kleptoparasitism by Laughing Gulls" ''Auk'' '''100''':636–644</ref> Nokta nestokutimo de kelkaj marbirdoj estis pristudita kiel reago kontraŭ la taga premo de tia piratado.<ref>Gaston, A. J., and S. B. C. Dechesne. (1996). Rhinoceros Auklet (''Cerorhinca monocerata''). In ''The Birds of North America, No. 212'' (A. Poole and F. Gill, eds.). The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA, and The American Ornithologists’ Union, Washington, D.C.</ref> Kleptoparazitismon oni konsideras kiel ĉefa parto de la dieto de neniu specio, anstataŭe estas krommanĝo sumota al tiu atingita per ĉasado.<ref name = "Burger"/> Pristudo pri [[Granda fregato]] ŝtelanta el [[Maskita naivulo]] supozigas, ke fregatoj povus atingi ĝis 40 % de la bezonata manĝokvanto kaj mezaveraĝe atingas nur 5 %.<ref>Vickery, J & Brooke, M. (1994) "The Kleptoparasitic Interactions between Great Frigatebirds and Masked Boobies on Henderson Island, South Pacific
" ''Condor'' '''96''': 331–340 </ref> Multaj specioj de mevoj manĝas kadavraĵojn de marbirdo aŭ marmamulo kian okazas oportunaĵo kaj same faras la [[Giganta petrelo]]. Ankaŭ kelkaj specioj de albatrosoj eventuale eniras en kadavrado: analizo de vomitaj bekoj de [[kalmaro]]j pruvas, ke multaj el la manĝitaj kalmaroj estis tro grandaj por esti kaptitaj vivaj kaj inkludas ankaŭ speciojn sufiĉe mezprofundajn por esti povitaj atingitaj de albatrosoj.<ref>Croxall, J.P. & Prince, P.A. (1994). "Dead or alive, night or day: how do albatrosses catch squid?" ''Antarctic Science'' '''6''': 155–162.</ref> Kelkaj specioj manĝas ankaŭ aliajn marbirdojn; ekzemple, mevoj, rabmevoj kaj gigantaj petreloj often predas ovojn, idojn kaj etajn marbirdojn el nestokolonioj.<ref>Punta, G, Herrera, G. (1995) "Predation by Southern Giant Petrels ''Macronectes giganteus'' on adult Imperial Cormorants ''Phalacrocorax atriceps''" ''Marine Ornithology'' '''23''' 166-167 [http://www.marineornithology.org/PDF/23_2/23_2_9.pdf]</ref>