Kvankam la komplekso Mauthausen-Gusen estis labortendaro por viroj, kun la unua virina transporto el [[Aŭŝvico]] en septembro de 1944 estis malfermita en Mauthausen ankaŭ tendaro por virinoj. Pluaj virinoj kaj infanoj venis ĝis Mauthausen el [[Ravensbrück]], [[Bergen-Belsen]], [[Gross Rosen]] kaj [[Buchenwald]]. Komune kun ili venis ankaŭ virinaj gardistinoj - pri dudek estas konate, ke ili deĵoris en Mauthausena tendaro, sesdek en la tuta komplekso de la tendaro, en subkoncetrejoj [[Hirtenberg]], [[Lenzing]] (ĉefa virina subkoncentrejo en Aŭstrio) kaj [[St. Lambrecht]]. Ĉefaj gardistinoj en Mauthausen estis unue [[Margarete Freinberger]] kaj poste [[Jane Bernigau]]. Preskaŭ ĉiuj gardistinoj deĵorantaj en Mauthausen estis rekrutigitaj en aŭstriaj urboj inter septembro kaj novembro de [[1944]]. Komence de aprilo de [[1945]] venis almenaŭ pluaj 2 500 virinaj arestitinoj el virinaj subkoncentrejoj en [[Amstetten]], [[St. Lambrecht]], [[Hirtenberg]] kaj subkoncentrejo en [[Freiberg Saxony]] de [[koncentrejo Flossenbürg]]. Oni parolas, ke en Mauthausena koncentrejo deĵoris ankaŭ [[Hildegard Lächert]]<ref name="Brown">{{en}} {{cite book | author =[[Daniel Patrick Brown]] | title =The Camp Women: The Female Aŭiliaries Who Assisted the SS in Running the Nazi Concentration Camp System | year =2002 | publisher =Schiffer Publishing | id =ISBN 0-7643-1444-0 | pages =288}}</ref>.
[[Dosiero:Ebensee concentration camp prisoners 1945.jpg|thumb|right|250px|Arestitoj el [[Ebensee]], unu el subkoncentrejoj de Mauthausen-Gusen, post la liberigo far de la 80-a usona infanteria divizio]]